Birdo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Mi ne estas birdo; kaj nenia reto kaptas min"

~ Charlotte Brontë pri birdo
1049 n.jpg

"Se najtingalo sian langon bridus, sin en la kaĝo de ĉasist' ne vidus"

~ Morteza Mirbaghian pri birdo
A la conquista.jpg

"Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto"

~ Zamenhof pri birdo

"La frua birdo kaptas la vermon"

~ angla proverbo

"La frua bordo kaptas la verton"

~ preseraro pri birdo (aŭ ne)

"Dum estos floroj, infanoj kaj birdoj, nenion timu, ĉio glate iros!"

~ Nikos Kazantzakis

"Ne estu kiel la birdeto kiu vidas la granon, sed ne la birdkaptilon"

~ Judah Ibn Tibbon pri politiko

"Sur monumentojn fekas la birdoj"

~ Hans-Georg Kaiser

"Estas pli bone tablo falinta, ol birdo fekinta sur vian kapon"

~ proverbo pri birdoj

"Pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota"

~ Fundamento de Esperanto pri birdoj
Birdo (bonalingve flugbesteto), kiel iu ajn stultulo scias, estas tiuj bestoj kiu flugas, eĉ se kelkaj el ili ne flugas. Nur japanparolantoj kaj ĉinparolantoj povas confuzigi birdojn al bildoj. La birdojn pristudas sciencon nome ornitorinkologio.
Platypus.png

Birdo petolas, kion ĝi volas.

32.png

[redakti] Anatomio

Birdopartoj estas dividitaj per tranĉilo.


Birdopartoj.jpg

Rim. ingveno ne estas menciinda korpoparto, sed tiu estas aĉa bildo


[redakti] Estatistiko

Estatistike, ĉiu birdo havas du piedojn, du flugilojn (aŭ almenaŭ restaĵojn de flugiloj), unu korpon kovritan per plumaro, unu bekon anstataŭ buŝo.

8646 n.jpg

[redakti] Plumoj

Se oni akceptas la difinon de Auld kaj Grabowski, "plumi" simple signifas "i plume", kiu estas sufiĉe neklara. Do oni povus plumi poemon aŭ plumi ĉapelon, aŭ eĉ simple plumi, depende de kunteksto. (Helpas iom, ke, se mi bone memoras mian antaŭlongan lernolibron, "plumo" estas aŭ evoluinta skvamo de birdo aŭ skribilo uzanta inkon; kompreneble, el historia vidpunkto la du estas identaj.)

[redakti] Origino kaj evoluo

Superbirdorpg.jpg

Prabirdo kaptita kaj ekspluatata de usonanoj

Ili evoluis el dinosaŭroj. Restas nur unu dinosaŭbirdo, kiu usonanoj uzas en ludo Super Mario Brothers 2. La trogloditoj de norda hemisfero, tiuj de Aŭstralio, kaj tiuj de Novzelando aspektas tre similaj kaj kondutas ankaŭ simile, kaj tamen apartenas al separataj tri stupojn branĉoj de la familiarbo de la paserinoj.

[redakti] Infanece

Patrino demandas Joĉjon:

- Kiel vi ludis hodiaŭ?

- Mi imitis birdon.

- Vi kantis aŭ kvivitis?

- Mi manĝis vermojn.

[redakti] Trompemo

En iaj okazoj birdoj, tiam, kiam ili elmigras nokte, reflektas la lumojn kaj aperas por la observanto kvazaŭ formacio da flugantaj subtasoj.

[redakti] Malsamoj

Aglo neniam perdis tiom da tempo, ol kiam ĝi devis lerni el korvo.

[redakti] Specoj

Sinjoro demandas antaŭ domo knabineton: „Ĉu loĝas en tiu ĉi domo sinjoro Birdo?“

„Jes, en la kvara etaĝo, kaj li nomiĝas sinjoro Fringo.“

[redakti] Aviadilo

9108 n.jpg

Du birdoj flugas. "Diable!" diras la unua birdo. "Rigardu la rapidecon de tiu aviadilo!"

"Ankaŭ vi flugus rapide," diras la dua birdo, "se via postaĵo brulus."

[redakti] Strigo

Strigo estas mirinda birdo. Dum la tago ĝi vidas nenion, sed dum la nokto ĝi vidas kiel dum tago.

[redakti] Alie

Iu ornitologo-amatoro ofte sidadis en sia ĝardeno kaj ululis kiel strigo. Iun fojon strigo respondis lin. Ek de tiu ĉi momento li ĉiunokte "interparoladis" ĉimaniere kun sia pluma amiko. Eĉ li faris notojn pri tiuj ĉi interparoloj. Iumomente li konstatis, ke per grandaj paŝoj li proksimiĝas al momento kiam ebla fariĝos interspecia komunikado.

Hazarde ĝuste tiam lia edzino dum siaj ĝardenaj okupoj ekkomencis babiladon kun najbarino:

— Ĉu vi scias - mia edzo estas pasia ornitologo. Tutajn vesperojn li sidadas en la ĝardeno interparolante kun strigoj.

— Interesege! Kia koincido de hazardoj! La mia ankaŭ...

[redakti] Aglo

En la antikva epoko la aglo konsideriĝis mesaĝisto de la dioj. En la helena mitologio ĝi estas simboligo de Zeŭso, en la romia mitologio simboligo de Jupitero kaj en la romia mitologio de la ĉefa dio Odino. Krom la dian eternecon ĝi simboligas kuraĝon kaj forton, kaj sekve la birdo estis ofte bildigita en armeaj simboloj. Ekde proksimume la jaro 100 antaŭ nia erao, la aglo estis la armea signo de la romiaj legioj.

[redakti] Pavo

La fiero de la pavo estas la Dia gloro.

[redakti] Anĝelo

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Anĝelo.

Anĝelo estas vere tre granda birdo.

[redakti] Pegazo

Belerofono estis juna princo de Korinto. Kiam li vivis ĉe la kortego de Proetos, reĝo de Argos la juna reĝino Anteia enamiĝis en lin kaj faris al li amdeklaron. Ĉar Belerofono provadis eviti ŝin, ŝi decidis venĝi sin. Ŝi do rakontis al sia edzo, ke Belerofono faris amindumajn proponojn al ŝi. Li kredis tion kaj decidis forigi Belerofonon. Li petis lin porti al sia bopatro Iobates mesaĝon, en kiu estis skribita, ke la mesaĝisto estas allogaĉulo kaj estu tuj mortigota.

Tamen Iobates hezitis mortigi Belerofonon mem. Li alimaniere planis la aferon. Monstro kaŭzis zorgojn en lia lando. Oni nomis ĝin la Ĥimero. Per sia leona faŭko ĝi elkraĉis fajron. Ĝi havis korpon de kapro kaj saltadis tre lerte. Ĝi havis voston de serpento kaj ĝia faŭko minacis per hokdentoj.

Iobates petis, ke Belerofono mortigu la monstron. Antaŭ ol ekbatali, Belerofono petis konsilon de aŭguristo. Al li estis dirita, ke li gajnos, se li rajdos Pegazon, la flugilhavan ĉevalon. Sed tre malfacile estis malsovaĝigi ĝin. Feliĉe la diino Atena helpis lin. Ŝi metis la kondukilojn de la ĉevalo en liajn manojn. Belerofono ekflugis sur Pegazo ĝis altaĵo, de kie li ekvidis sube la ĥimeron. Tiam li malsupreniris. Unue Belerofono ekpafis sagon post sago al la besto. Kiam la monstro estis senfortigita, li puŝis sian lancon, kies minto estis plumbokovrita, en la faŭkon de la ĥimero. Tiel, kiam la monstro volis kraĉi fajron, la plumbo fandiĝis. Tio mortigis la monstron. Kaj tiel venkis Belerofono.

Iobates donis al li unu el siaj filinoj. Sed Belerofono opiniis pli kaj pli, ke li estas egala al la dioj. Kun Pegazo, iun tagon, li flugis supren, dezirante atingi Olimpon. Zeŭso ne volis permesi tion. Li sendis al Pegazo etas tabanon, kies pikilo enprofundiĝis sub ĝian voston. Tuj la ĉevalo baŭmis kaj Belerofono falis kaj mortis. Tiel pereas tiuj, kiuj aŭdacas rivali kontraŭ la dioj!

Pegazo denove liberigita, ankoraŭ nun flugadas en la nokta ĉielo.

[redakti] Vesperto

Card.jpg

- Kio estas la plej granda antautimo de vesperto?

- Laksi dum dormo.

[redakti] Fundamente

Se oni mem lernis la vorton “vesperto”, sed en vortaro oni trovas anstataŭe la vorton “pipistrelo”, kiujn argumentojn oni povas uzi? Diri, ke la vorto “vesperto” estas Fundamenta estas maniero diri, ke la vorto ĉiam estis “vesperto”, kaj ke vortaristo ne rajtas nun inventi la fakton, ke la besto prefere nomiĝu “pipistrelo”.

[redakti] Pasero

Al pasero alflugas korvo. Pasero demandas:

- Kia birdo vi estas?

- Korvo kaj vi?

- Mi estas aglo, sed mi iomete malsanumadis.

[redakti] Cigno

Orfeo ludadis liron dum sia tuta vivo. Li partoprenis la ekspedicion de la Argonaŭtoj por preni la Oran Ŝaffelon. Danke al sia muziko, li haltigis rokojn, kiuj minacis frakasi la ŝipon. Li kuraĝigis la ramistojn, li ensorĉis la serpenton, kiu prigardis la Oran Ŝafelon, li venkis la Sirenojn.

Li amegis Eŭridikon. Kiam ŝi mortis, li malsupreniris en la inferon por serĉi ŝin. Bedaŭrinde, li retrorigardis dum sia suprenvojaĝo, kaj ŝi mortis duan fojon.

Nuntempe Orfeo flugas en la nokta ĉielo, ĉar li fariĝis la konstelacio de la Cigno. Kompreneble la Liro muzikas apud li.

[redakti] Gekokoj

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Koko.

Kokino kuras antaŭ koko kaj ĝi pensadas dume. "Se mi haltos, li pensos min frivola, se ne, tiam frigida. Prefere hazarde mi nur stumblos iomete..."

4996 n.jpg

[redakti] Cikonio

Ino estas denove graveda, do edzo decidas paroli pri tio al sia kvinjara filo.

"Nu, Joĉjo, io grava baldaŭ okazos. Granda cikonio flugos super la domo portante pakon. Kaj ĝi faligos tiun pakon en nian domon, kaj..."

"Ho!" - interrompas Jochjo. "Mi ja esperas ke la cikonio faros tion kviete, kaj ne faros subitan bruon por ke Panjo ne ŝokighu. Ĉu vi ne scias ke ŝi estas graveda?"

[redakti] Ĉu?

La vilaĝa kuracisto alvenas al farmdomo for de ĉiu civilizo, kie li helpas jam la dudekan infanon en la mondon.

- Tamen vi povus pli atenteme zorgi pri la kortbirdoj! Veninte mi preskaŭ stumblis pro iu ansero -- li riprochas la mastron.

- Ĝi estas ne ansero, sed cikonio. Nur la gamboj frotiĝis jam ĝisgenue.

[redakti] Vintro

— La cikonio alportis al vi fratinon.Ĉu vi volas vidi ŝin?

— Mi volus vidi la cikonion dum la vintro.

[redakti] Kantobirdo

Kliento en dombestvendejo: Ho! Kia belega birdo! Kian elegantan plumaron ĝi havas! Kaj kiel mirige ĝi kantas! Mi devas havi ĝin!. Tiam la kliento rimarkas ke estas dua birdo en la kagho: Sed kio estas tio? Kial vi metis tiun alian birdachon en la saman kaĝon? Vidu kiel senkolora ĝi estas. Vidu kiel preskaŭ senpluma ĝi estas. Kaj ĝi timide tremetas en angulo, neniel fajfante. Sed negrave! Mi volas la unuan birdon. Kiom ĝi kostas, sinjoro komizo?

Komizo: Mi vendas ambau birdojn kune je 125 eŭroj.

Kliento: Sed nur la kantulo interesas min. Ĉu vi vere ne povas vendi ĝin aparte?

Komizo: Neeble, sinjoro. La alia birdo estas la komponisto.

[redakti] Usona aglo

Blankakapa maraglo estas la nacia birdo de Usono. Ĝi aperas en plej parto de ties oficialaj sigeloj, inklude tiun de la Sigelo de la Prezidento de Usono. La fondintoj de Usono emis kompari sian novan respublikon kun la Romia Respubliko, kie agla bildaro elstaris.

Blankkapa maraglo estas tute nedeca besto, ĉar ĝi estas tro pigra por rekte ĉasi kaj atendas ĉeakve ke alia rabobirdo kia buteo kaptus fiŝon per propra peno kaj kiam tiu estas forportante la predon al ties idoj aŭ partnero, la usona aglo persekutas ĝin kaj perforte forprenas ties predon. Krome ĝi estas malkuraĝa ĉar foje eĉ tre etaj birdoj povas malkuraĝigi kaj forpeli ilin. Tio estas malbona ekzemplo por homoj.

Ties dieto estas diversa (oportunema) kaj inkludas kadavraĵojn (ĝis grando de baleno, sed prefere de hufuloj kaj grandaj fiŝoj) en kelkaj lokoj kaj ĉefe vintre, fiŝojn, etajn birdojn, ronĝulojn, kaj eĉ foje forrabitan manĝaĵon aŭ rubaĵon el kampadejoj.

[redakti] Bervala birdo

Kruko: Hieraŭ mi unuafoje vidis ajojon. Ĝi estas vere stranga besto.

Baniko: Ĉu? Sed kio estas ajojo?

Kruko: Ĝi estas speco de birdo kun ege etaj kruroj, sed kun enormaj testikloj. Kaj kiam ĝi surteriĝas, ĝi diras: Aj! oj!

[redakti] Korvo

Apolono amis la princinon de Tesalio, Koronis. Ĉar li forvojaĝis, li petis de sia blanka korvo spioni ŝin dum lia foresto. Kelkajn tagojn poste, la korvo flugis al li por sciigi, ke juna princo brakumis Koronis-on. Apolono ekkoleris: " Kial vi ne pli atente prigardis ŝin? Kial vi ne pli frue avertis min? Mi punos vin kaj viajn idojn kaj praidojn. Tiel nigra, kiel la plej nigra nokto vi fariĝos!".

Iun tagon Apolono donis al ĝi gravan komision. La korvo devis flugi por ĉerpi akvon per pokalo el la fontoj de la akva teritorio. Survoje, figarbo allogis ĝin, sed la fruktoj ne ankoraŭ estis maturaj. Ĝi decidis do atendi proksime al la arbo ilian maturiĝon. Tio daŭris... kaj dumtempe, ĝi serĉis pretekston por senkulpigi sin pro tiom da malfruo. Ĝi fine diris al Apolono, ke la marserpento, kiu nomiĝas Hidro, fuŝis ĝian ĉerpadon, kaj trinkis la tutan akvon el la pokalo. Kompreneble, Apolono tre bone komprenis la trompaĵon de la korvo. Li ŝanĝis la korvon, la pokalon kaj la hidron en konstelaciojn.

[redakti] Arkeopterigo

Arkeopterigo (Archaeopteryx < malnovgreka αρχαiος 'antikva' + πτέρυξ 'plumo' aŭ 'alo') estas la plej frua kaj plej primitiva birdo ĝis nun vivanta.

[redakti] Kuriozaĵoj

La koko de la sonorilturo estas bildigata kun ĝiaj ergotoj.

0690 n.jpg

[redakti] Zoologio

Ekzameno pri zoologio. Profesoro montras kaĝon kovritan tiel, ke videblas nur piedoj de birdo kaj demandas studenton:

- Kio estas tiu birdo?

- Mi ne scias. - diras studento.

- Kiel vi nomiĝas? - demandas profesoro, prenante notlibron.

Studento suprenigas pantalonon kaj diras:

- Nu, vi mem povas diveni.

[redakti] Kulpulo

Motorciklisto po 10km/h preterpasas birdeto kaj svenigas ĝin. Pro rimorso li haltas kaj kunportas la svenintan birdeton al sia domo. Tie li metas ĝin en kaĝo kune iom da akvo kaj manĝo. Li devas eliri kaj lasas la birdeton ankoraŭ sveninta. Poste la birdeto vekiĝas. Ĝi konscias ke estas en kaĝo kun iom da akvo kaj iom da maĝo kaj, terurigita, krias:

- Birdeta-dio! Mi mortigis la motorcikliston!

[redakti] Scivolema paserido

Paserido dum sia unua flugado komencas esplori la ĉirkaŭan mondon. Li vidas hundon kaj demandas ĝin: - Kiu vi estas?

- Mi estas lup-hundo?

- Kiel eblas? aŭ oni estas lupo aŭ oni estas hundo.

- Tutsimple: mia patro estas hundo kaj mia patrino lupino.

Poste li vidas fiŝon en la rivero kaj demandas:

- Kiu vi estas?

- Mi estas salmo-truto.

- Kiel eblas? aŭ oni estas salmo aŭ oni estas truto.

- Tutsimple: mia patro estas salmo kaj mia patrino trutino.

Fine li vidas insekton kaj demandas:

- Kiu vi estas?

- Mi estas tigro-kulo.

- Ne diru stultaĵojn!

[redakti] Utilo

Pli valoras birdo en mano, ol du flugantaj

Birdoj estas faritaj el viando, pro tio, tre utilas por manĝado. kaj en pratempo ekzistis specioj pli grandaj ol la nuna elefanto. Ilis estis uzataj dum prahistorio kiel aviadiloj.
Enuiga.jpg

Birdoj estas utilaj kiel tempmezuriloj

[redakti] Al samseksemuloj

Ganimedo estis la filo de la reĝo Tros de Trojo. Li estis fama pro sia beleco, kaj pro tio Zeŭso enamiĝis en lin. Li decidis do forrabi la junulon.

Dum Ganimedo paŝtis la brutojn en la ebenaĵo, Zeŭso sendis sian aglon. La birdo prenis Ganimedon per siaj ungegoj kaj alportis lin en Olimpon. Tie, li anstataŭis Hebon kiel vinverŝisto.

Nuntempe la Aglo daŭre flugas en la nokta ĉielo kiel konstelacio. Ĝi situas dekstre de la Akvisto, kiu fakte estas Ganimedo.

[redakti] Aŭguristo

Aŭguristo aŭ, bonalingve, birdoflug-divenisto estis romia oficisto, kiu devis diveni, ĉu planita entrepreno de la romia ŝtato aŭ de familiestro estus akceptota de la dioj. Li konatigis la volon de la dioj, kiun li eksciis el interpreto de la flugo kaj kriĉado de birdoj, ĉefe vespertoj kaj papilioj, (ekzemple ĉu ili flugis kune aŭ unuope, kiudirekten ili flugis, kaj kiajn kriojn ili faris dume). Alia speco de aŭgurado estas studi la intestojn de birdoj oferataj al la dioj: en antikva Romo la homoj kiuj tion faris, latine estis nomataj haruspices.

Aŭguristo ne estis pastro aŭ sacerdoto en strikta senco, ĉar li ne rajtis oferi al la dioj kaj ne plenumis tiucelan publikan oficon. Tamen ofte pastroj samtempe havis la oficon de aŭguristoj. La ekkonilo de aŭguristoj estis kurbiĝinta bastono.

La signo interpretata por antaŭvidi estontan okazaĵojn estas nomata aŭguro. El tio evoluis la pli larĝa signifo de "antaŭvido".

Aŭgurado gravis en multaj antikvaj socioj, inkluzive antikva Romo, kie ekzistis kolegio de la aŭguristoj. Laŭ la roma historiisto Tito Livio (VI. 41), "ĉio, ĉu dum milito ĉu dum paco, estis farata nur post aŭgurado". Pro tio la aŭguristoj havis grandan influon kaj la aŭgur-sistemo ekspluateblas por politikaj celoj. Aparte en la unua jarcento a.K., dum la jaroj inter la morto de Lucio Kornelio Sulao kaj tiu de Pompeo, okazis ke politikistoj foje uzis la pretekston de malbonaj aŭguroj por ripete prokrasti aŭ malpermesi ŝtatajn elektrojn kaj gravajn politikajn decidojn.

Estis en Romo unue tri aŭguristoj, kiuj estis patricioj. En 300 a.K. oni pligrandigis la nombron al naŭ kaj permesis ke plebanoj iĝus aŭguristoj. Dum la 1-a jarcento a.K. Sulao denove pligrandigis la nombron al dek kvin kaj Julio Cezaro al dek ses. La aŭguristoj estis elektataj kaj servis dumvive. Eĉ se ili faris gravegajn krimojn, ili ne povis esti senpostenigataj. Krom aŭgurado por profeti la estontecon, ili rite inaŭguris urbojn kaj templojn.

Laŭ legendo aŭgurado gravis por la fondiĝo de Romo. Romulo kaj Remo alvenis al la monteto Palatino kaj malkonsentis pri tio, kie fondi la urbon: Romulo favoris la Palatinon, sed Remo la Aventinon. Ili atingis decidon per aŭgurado: Remo vidis ses vulturojn, Romulo dekdu, kaj pro tio Romulo venkis en la debato.

En aliaj antikvaj socioj ofte ne estis aparta grupo de aŭguristoj, kaj, aldone al birdflugoj kaj intestoj, oni ofte interpretis bestmovojn. En la keltaj landoj, kutime ĉiu sacerdoto aŭguris.

Aŭgurado okazas en la Iliado de Homero, kie la profeto Kalĥas (Κάλχας) estas la plej sperta aŭguristo de la grekoj.

La Biblio aludas al aŭgurado kaj aliaj rimedoj sortdiveni en la mezoriento, kaj ĝenerale malaprobas ilin. En Jeĥezkel 21:26 (aŭ 21:21 depende de la eldono) estas mencio de aŭgurado (per la studo de intestoj) fare de (aŭ farita por) la reĝo de Babilono.

[redakti] Orientiĝo

James-Bond k kokideto.gif

Instruisto: - Ĉu ne estas mirinde, ke birdoj scipovas flugi al Afriko sen mapo kaj kompaso?
Eta knabo: - Sed, estus ja eĉ pli mirinde, se birdoj kunportus mapon kaj kompason!

[redakti] Komuniko

Funny-pictures-cat-gives-his-friend-advice1.jpg
Kian lingvon parolas la birdoj?
- La Uz-bekan...

[redakti] Flugo

Neniu birdo flugas tro alte, se ĝi flugas per propraj flugiloj.

[redakti] Rilato kun homoj

Ĉar birdoj estas tre videblaj kaj komunaj animaloj, homoj havis seksrilaton kun ili ekde la apero de la homo. Foje tiuj rilatoj estis mutualismaj, kiaj la kooperativa mielluno inter mielindikantoj kaj afrikaj popoloj kiaj la Borana. Aliajn fojojn ili povas esti kunmanĝantaj, kiel kiam specioj kiaj la Dompasero profitis el homa aktivado. Kelkaj birdospecioj iĝis komerce gravaj agrikulturaj plagoj, kaj kelkaj estas kaŭzoj de birdofrapo. Ankaŭ homa aktivado povas esti malprofitiga kaj jam minacis nombrajn birdospeciojn al formorto (ĉasado, birda plumbovenenigo, pesticidoj, ŝosemortintoj, kaj predado fare de maskotaj katoj kaj hundoj estas komunaj kaŭzoj de mortoj al birdoj).

Birdoj povas agadi kiel vektoroj por disvastigo de seksmalsanoj kiaj psitakozo, salmonelozo, kampilobakteriozo, mikobakteriozo (birda tuberkulozo), birda gripo, giardiazo kaj kriptosporidiozo super longajn distancojn. Kelkaj el tiuj estas zoonozaj malsanoj kiuj povas esti transmititaj ankaŭ al homoj.

[redakti] Imitado

"Mia frateto perfekte imitas birdojn".

"Ĉu li kantas?"

"Ne, li manĝas vermojn."

[redakti] Truo

Mi eliris en mian ĝardenon, kaj vidis ke mia najbaro fosas truon en la mezo de sia ĝardeno. "Saluton, najbaro!" mi diris, laŭ la usona maniero. "Kial vi fosas truon? Ĉu vi plantos arbon? Tute ne estas la ĝusta sezono!"

"Ne, ne!" respondas mia najbaro. "Ĝi estas por enterigi mian kanarion kiu ĵus mortis."

"Ho, akceptu mian kondolencon!" mi diris, sciante ke li tre amis sian birdeton. "Sed kial vi fosas tiom grandan? Ŝajnas al mi tro granda por tia eta kanario...!"

"Nu, estas ĉar mia kanario estas en la ventro de via kato!"

6188 o.jpg

[redakti] Freneza nerdaĵo

La karolina kanbirdo (Acrocephalus syrinx) estas birdo de la genro Acrocephalus aŭ kanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj. Ĝi troviĝas kiel endemismo nur en Mikronezio en la Karolina insularo.

Dum la malhelaj noktoj de solstico, la karolina kanbirdo kutimas veturi tra la verdaj stratoj de siaj insuloj, kriante la belajn, sed tro malmildajn vortojn, el kiuj konsistas la himno de Mikronezio:

"La granda tondro tondas ĝin,
Neniu povas kaŝi sin;
Sed kion faros la knabin'
Post kiam mi forigos ŝin?"

Je tiuj tagoj, la lokanoj faras festeton por celebri la granda sinteno de la avenflokoj, kaj ĉi-lastaj tre ĝuas la momenton.

[redakti] Migrado

21b29812ce o.jpg
-- Diru iun migrantan birdon, Steĉjo!
-- Hirundo!
-- Kaj nun unu nemigrantan!
-- Mortinta hirundo.

[redakti] Birdoj kaj Esperanto

Kiel vi ne scias, en bela urbo Odeso estas ĉio, eĉ dum pluraj jaroj ekzistis monumento al Zamenhof. La 29-an de januaro, pro dume neklaraj ekologiaj kataklismoj, super Odeso pasis grego da neidentigitaj flugantaj birdoj, kiuj surfekis la monumenton. Tunoj da fekaĵo kreis sur ĝia loko priskribeblan nek aspekte nek odore monton. La neesperantista parto de odesanoj postulas urĝe neniigi la monton kun la tuta enhavo. La odesaj esperantistoj brave, en neimageble malfacilaj kondiĉoj defendas nian sanktaĵon.

Estimataj, jen la okazo manifesti nian E-solidarecon: monrimedojn por purigi la monumenton bonvolu sendi al la redakcia konto ĉe UEA, nepre indikinte la celon de la pago.

[redakti] Literaturo

  • La Cikoni-kalifo. Romono de M. Babits, el la hungara trad. de Bodo. 1929, 187 p. „Histerio de duviva junulo (bela, sana, talenta, riĉa), kiu estas premata de sinseksaj inkubsonĝoj, vivante en ili la malnoblan vivon de mizera trumpanto kaj murdanto kaj fine pereante pro tiu ĉi fatala duobligo de sia vivo. La tradukinto absolute disponas pri la tuta esprimkapablo de ESPERANTO.“ (Kopar, Hungara Heroldo, 1929. B. 6.)
  • La Hirundlibro. De Toller (kies verkojn oni bruligis publike en Germanujo), el la germana trad.Helene Wolff. 1930, 64 p. La poeto en fortikaĵa malliberejo. En la celo paro da hirundoj eknestis sed la neston la gardistoj ripete detruis. Liberaj, neregulaj varsoj, kortuŝa liriko, bona traduko.
  • Migranta Plumo'. Verkis Baghy, 1929, 158 g. ,“Poemoj kun prozoj, originalaĵoj kun tradukaĵoj alternas mutdolore. La majstra formosento de Baghy ĉiem nove surprizas. Ĉiu poemo estas kvazaŭ muzikaĵo. La kutima interesa rakontmoniero, la bela, eleganta stilo kaj esprimriĉeco ne monkas ankaŭ ĉe ĉi tiuj rakontoj.“ (Rozsi Gondor, Hungara Heroldo, 1930, n-ro l.)
Content Navigation
Aliaj lingvoj