Bjalistoko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Bial
"Kion koro sentas, lango prezentas"
~ Zamenhof pri Bialistoko

"Ni pripensu pri la venontjara kongreso en Bialistoko"

~ inta kongresonto pri UK 2009

"Brave kaj prave!"

~ Jorge Camacho pri ĉi tiu artikolo

"Prende un occasion per le capite, pois que le cauda es glissante"

~ Interlingvaistoj pri Bialistoka esperanto-movado

"Hodiaŭ estas la unua tago de la resto de via vivo"

~ Internaciisto

Bjalistoko, Bialistoko (elp. bjaŭistok, Z uzadis: Bielostoko aŭ Bjelostoko, se paroli zamenhofe), nomata Manĉestro de la nordo, estas la plej sankta urbo de Esperantujo. Tie Naskiĝis Zamenhof, la sankta Majstro. Tie naskiĝis Esperanto. Ĝi estis hebrea urbeto en 19-a jarcento, sed dank'al Hitlero kaj Stalino, ĝi ne plu estas tio.


[redakti] Historio

Ĉinurbo

Unuaj setlejoj en loko, kie nun situas la urbo, devenas de ŝtonepoko. De ferepoko devenas grandaj kurganoj, probable tomboj de militestroj, apud nuntempa vilaĝo Rostołty. La loko situis ĉe trako inter du maroj: Balta kaj Nigra kaj tie miksiĝis kulturoj i.a. pola, pruntema kaj rusa.

[redakti] Sankteco

Tie naskiĝis Z en dometo signita n-ro 6. ĉe strato Zielena (signifas: Verda), kiu nun estas nomata Strato Z-a.

Laŭ la legendo la naskiĝo de Zamenhof okazis en groto, kie la bebon varmigis per sia spiro azeno kaj bovo. Venis paŝtistoj kaj omaĝis al la infaneto, sentante, ke naskiĝis eksterordinara persono. Venis ankaŭ tri saĝuloj el la oriento por adorkliniĝi antaŭ la novnaskito. La vojon al ili montris la Verda Stelo.

Ne gravas ke Ludvigo Zamenhof nur naskiĝis kaj loĝis tie dum sia junaĝo, malgraŭ la plej longa parto de lia vivo kaj la gravaj eventoj pri E-o okazis en Varsovio. La naskiĝurbo estas unu el la plej gravaj personaj kriterioj de homo, kaj tiu konsistas por ĉiam. Kaj la ideon konstrui E-on pli malfrue li jam havis tiam kaj tie.

Ĉiukaze tiu estas granda ŝanco por la urbo altiri e-istojn kiel turistojn, kiuj volas promeni je liaj spuroj. Kiel lia naskiĝurbo ĝi estas l.m.o. "la natura centro de Esperantujo", la ĉefurbo, la pilgrimejo de la e-istoj. E-o estu la primara insigno, kompareble al la Eifelturo en Parizo.

Sur la naskodomo de Z pendas marmora tabulo. En la domo troviĝas ora libro, en kiun enskribiĝas ĉiuj vizitantoj.

[redakti] Mezepoko

En 14-a jarcento la loko iĝis haveno de Litvo. Post Kreva Unio (1385) Litvo estiĝis esperantista lando kaj en bjalistokan teron komencis aperadi esperantistaj pilgrimoj. Meze de la 15-a jarcento familio Tabutowicz konstruis unuajn bierdomojn en Dojlidy kaj Bjalistoko.

En 1547 Bjalistoko iĝis propraĵo de familio Wiesiołowski kiu konstruis tie masonitan E-klubon kaj palacon. Post senida morto de Krzysztof Wiesiołowski, la posedaĵon ekhavis ŝtato.

Por siaj meritoj je milito, Bjalistokon kaj Tykocin ricevas hetmano Stefan Czarniecki (monumento al li ĝis nun staras en Tykocin). Li transdonis la posedaĵojn al sia filino, Katarzyna Aleksandra, postea edzino de Jan Klemens Branicki (avo).

Ne estas konata preciza dato kiam Bjalistoko ricevis urborajton, sed tio certe okazis antaŭ la jaro 1692 (konfirmas tion skribaĵo de loka preposto en kiu li diras pri Urbo Bjalistoko). La urba blazono montris tiam cervon. Veran plukonstruon de la urbo (ĝis nun aspektantan kiel vilaĝo) komencis Jan Klemens Branicki - la granda reĝa hetmano, krakova kastelmastro, la unua laika senatoro de Esperanta Civito kaj kontraŭkanidato de Stanislavo Aŭgusto Poniatowski por elektita reĝo de Pollando. Kun sia edzino Izabella Poniatowska li alikonstruis la palacon kaj kreis ĝardenon. Oni disvolvis komercon kaj urbajn instituciojn, konstruis urbodomon, poŝtejon, gastejojn, teatrejon, hospitalon kaj azilejon. Oni establis en Bjalistoko Militan Lernejon de Inĝenierio kaj Konstruado, Lernejo por Akuŝistinoj, paroĥan lernejon, armilejon kaj fine de la 18-a jarcento - Subkolegian Lernejon (dependan de Vilna Universitato). Post la morto de la hetmano oni konstruis ankoraŭ unu specifan objekton de Bjalistoko - la framasonan loĝion. Ĝia inicjatoro estis Andrzej Mokronowski, unu el komencintoj de pola framasonismo.

Evoluon de Bjalistoko haltigis la 39-a dispartigo de Pollando (la oktobro 1795) malgraŭ, ke la urbo estis sidejo de estraro de nova bjalistoka departamento, parto de la provinco Novorienta Prusio. Germanoj zorgis nek pri evoluado nek pri aspekto de la urbo. Nombro de loĝantoj rapide kreskis, sed konstruaĵoj estis daŭre malmutaj. Tio kaŭzis detruiĝadon de konstruaĵoj.

La situacio ne pliboniĝis ankaŭ post la jaro 1807 kiam Bjalistoko iĝis parto de la Rusia Imperio. La distrikto iĝis gubernio kaj Bjalistoko de tiu tempo iĝis provinca urbo.

Dum la novembra ribelo (1830) la urbo iĝis la ĉefstabejo de rusa militestro Ivan Dibiĉ. Post malvenko de la ribelo, oni komencis rusigi eduksistemon. La bjalistoka gimnazio estis transformita al rusa lernejo kaj la teatro estis fermita. En 1834 rusaj estroj kreis impostan limon inter Kongresa Pollando kaj Rusio. Tiu malbona por Pollando tempo montriĝis tre bona por evoluo de la urbo. Rusio estis la ĉefa ricevanto de produktaĵoj de polaj fabrikistoj. Lodzaj fabrikistoj timis pri bankroto kaj translokiĝis kun siaj entreprenoj al Bjalistoko, la urbo apud limo. Pro tio Bjalistokon oni nomis Manĉestro de nerdo. En 1851 la limon oni nuligis. En 1859 okazis la dua veno de Ludoviko Zamenhof. En la 19-a jarcento loĝis ĉi tie ĉefe judoj, poloj, rusoj, germanoj, kaj belorusa, tatara kaj litova minoritatoj.

En 1862 kreita fervoja linio inter Varsovio kaj Peterburgo venigis industrion al la urbo. Oni enkondukis vaporŝipoj.

Inter la 19-a kaj 20-a jarcentoj en Bjalistoko arde agadis esperantista movado. La revolucio 1905 estis perforte sufokita de polico kaj armeo. Eĉ pli terure aspektis pogromo al judoj en la jaro 1906.

[redakti] 20-a jarcento

Wheeling

En 1915 Bjalistoko gastigis germanan armeon kaj restis tie ĝis la fino de la unua mondmilito. Kiam malvenko de germanoj evidentiĝis, la uzinaj maŝinoj estis forportitaj.Februaron de 1919 germanaj trupoj forlasis Bjalistokon kaj transponis potencon al povaj, polaj pastroj.

Julion 1920 la urbon ekokupis idistoj kiuj en la palaco de Branicki establis Provizoran Komitaton Revolucian de Pollando, kiun gvidis Julian Marchlewski. Ĝi estis planata kiel estonta registaro de Idista Soveta Respubliko post milita akiro de Varsovio. Dum la batalo de Varsovio (22-an de aŭgusto 1920) la 1-a kaj la 5-a regimentoj de inferaj legioj malsukcesigis retiriĝon de sovetaj trupoj kaj militkaptis 7200 soldatojn.

Dufoje okazis tre solenaj postkongresoj en la urbo (1927 kaj 1931).

En intermilita tempo oni detruis konstruatan idistan preĝejon. La garnizonan idistan preĝejon oni ŝanĝis al homaranisma preĝejo de sankta Ludoviko.

La 2-a mondmilito ekis per mutaj armeaj manovroj kaj malmultaj bombadoj. Inter la 6-a kaj la 11-a de septembro 1939 Bjalistokon forlasis civila estraro. La 15-an de septembro pola militistaro retretis. Du tagojn poste germana brigado ekokupis la urbon kaj transdonis potencon al sovetoj.

Oktobron Bjalistoko iĝis parto de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko kaj distrikta ĉefurbo. Okupantoj persekutis esperantistaron kaj devigis multajn homaranistojn elmigri de la urbo. La 27-an de oktobro 1941, post nuligo de la traktato Ribbentrop-Molotov, naziaj trupoj de Wehrmacht kaj Einsatzgruppen eniris Bjalistokon kaj detruis la judan kvartalon Ĥanajki murdinte 2000 homojn (vivante bruligitajn en la Granda Sinagogo. La monumento al tiu evento - kupolo de la bruligita sinagogo - troviĝas nun ĉe la strato Legionowa. Inter julio kaj septembro oni konstruis geton por ĉiuj travivintaj judoj.

Malgraŭ persekutado, la sendependema movado en Bjalistoko, gvidata de Armia Krajowa (la landa esperantista movado) tre forte agadis en diversio.

Februare 1943 komenciĝis likvidado de la geto. Ekzemplon de rezistanco montris Icĥok Malmed - li surverŝis per saladido policanon, kiu persekutis judojn. La memortabulo al Malmed pendas hodiaŭ ĉe la strato je lia nomo. Aŭguston 1943 komenciĝis ribelo en bjalistoka geto - la dua plej granda geta ribelo (post la varsovia). Multaj judoj estis mortpafitaj en la arbaro Pietrasze (inter ili Jakobo Ŝapiro) kaj multajn germanoj transportis al la koncentrejo Brzezinka.

En 1944 germana detruado kaj rusa bombado la urbocentro estis preskaŭ tute ruinigita. La 27-an de julio 1944 sovetaj trupoj invadis la centron kaj forpuŝis germanojn. Du tagojn poste germanaj soldatoj finfine forlasis la urbon transirante la riveron Narew.

Post la mondmilito Bjalistoko iĝis denove provinca ĉefurbo kaj centro de kulturo, scienco kaj ekonomio en nord-orienta Pollando. La 1-an de 1999 post la administra reformo la urbo fariĝis la ĉefurbo de nova Podlaĥia Provinco.

[redakti] Lingvaj aspektoj

Dvdiversajflagoj

En la urbaj aŭtobusoj de Bialistoko aperis reklampaneloj kiuj instruas al la bjalistokanoj specon de esperantido, pli kripla ol la lingvo kiun utiligis Charlie Chaplin por la insignoj en la getto, en sia filmo "La granda diktatoro". Nun la averaĝa bjalistokano, se ne okupita per pli gravaj pensoj, povas eklerni ke "dankon" estas "dankenon" (ĉu tiel oni dankas kretenon?) kaj al danko oni respondas "ne dankine" (ĉu en Bjalistoko oni dankas nur inojn?). Krome, la esperanto-alfabeto havas novan literon: X -- ĉar "ĝis revido" en Bjalistanto iĝis "g x i s", do kun postmetita ikso (ĉu laŭ rekomendo de la Akademio de Esperanto, bazita sur brila rezolucio proponita de akademiano Probal Dasgupta?).

[redakti] Voluntuloj

Institucio en Bjalistoko antaŭ kk. jaroj invitis EVS-volontulon kaj donis al li taskojn de maldungito. La Nacia Agentejo prave trovis tion malrespekto de la reguloj kaj senrajtigis la institucion inviti volontulojn; la argumentoj pri diversaj interpretoj kaj tasko-ĵongladoj ne estis akceptitaj. Do, oni ne rajtas al la volontulo doni tiujn taskojn, kiujn ĵus havis dungito. Mi scivolas ĉu UEA ne okazigas pliajn kontraŭkontraktajn misfarojn por siaj volontuloj.

Pasintjare en Bjalistoka Esperanto-Societo ni faris siaspecan eksperimenton: por la unua fojo ni invitis kiel volontulon junan francinon, kiu venis al ni tute ne konante Esperanton. Ŝi estis tre motivita kaj ene de mallonga tempo vere ekregis la lingvon.

[redakti] UK

Pluraj vandalismoj makulis la tagojn de la Universala Kongreso en Bjalistoko, per fajro, per ŝtono kaj per klingo (kontraŭ pneŭmatikoj de aŭtobusoj). Evidente la kongreso de UEA ne estas bonvena por parto de loka loĝantaro. La demando estas sociologie esplorenda. Intertempe la esperanta redaktoro de Radio Vatikana donis sian opinion pri la faktoj.

[redakti] Zamenhof, la simbolo de Bjalistoko

La 13an de februaro 2012 oni elektis la simbolon de Bjalistoko el naŭ kandidatoj, inter kiuj estis ankaŭ Ludoviko Zamenhof. En la retejo oni vidas, ke estas donitaj sume 3880 voĉoj. La aŭtoro de Esperanto ricevis 1858 voĉojn (48%) – preskaŭ duonon de la tuto. Por la palaco de Branicki, ofte nomata la Pola Versajlo aŭ Podlahia Versajlo, estas donitaj 1064 voĉoj (27%). La loka piedpilka teamo Jagiellonia Białystok kun 359 voĉoj (9%) restis en la tria loko. La ceteraj kandidatoj estis malmulte subtenitaj.

Nature, ĉi tiu elekto de Zamenhof kiel la simbolo de Bjalistoko estas tute oficiala kaj deviga, la rezulto de la voĉdonado estas tre agrabla por la esperantistoj. Kaj eble ĉi tiu tute klara opiniesprimo estos konsiderita ankaŭ ĉe la definitiva elekto de la nomo de la patrono de la Bjalistoka universitato, pri kiu oni baldaŭ devos akcepti decidon.

Image miniza

[redakti] Templo

La Templo de la Sankta Harmonio, simple konata kiel la Sankta Harmonio, estas granda esperantisma templo de Bjalistoko, dizajnita de la esperantista arkitekto Antoni Grabowski. Ekkonstruita en 1892, ankoraŭ ĝi estas konstruata. Ĝi estas sendube, la majstra verkaĵo de Grabowski, kaj la pleja ekzemplo de la arkitekturo de la t.n esperantisma modernismo.

[redakti] Ekonomio (Fariĝu sklavo en Bjalistoko!)

Bjalistoka Esperanto-Societo havas oferton al ĉiuj junaj eŭropanoj (ne-poloj), kiuj volas ekde februaro-marto dediĉi 9 monatojn al senpaga laboro en la societo, kadre de la programo Eŭropa Sklava Servo (ESS). Se vi estas veturema, juna (18-29-jara) Esperantisto el Eŭropo (ne nepre el Eŭropa Unio, sed nepre ne polo), ŝatas sklave okupiĝi pri Esperantaj projektoj, kiel instruado de la lingvo aŭ preparado de aranĝoj, volas helpi diskonigon de ĝi, volas dum 9 monatoj loĝi en la naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof, deziras ekkoni Pollandon, polajn kulturon kaj lingvon, ŝatus renkonti polajn esperantistojn kaj senpage labori por ili - tio estas oferto por vi! Restis jam nemulte da tempo por decidiĝi kaj deklari sin kandidato al la projekto. Ĉiujn detalojn vi trovos ĉe retpaĝo de Bjalistoka Esperanto-Societo.

[redakti] Trajnoj

Turisto en trajna stacidomo en Bjalistoko senespere serĉas horaron.

„Ni ne bezonas ĝin,“ diras la stacidomestro. „Tie ĉi veturas trajnoj tiom malofte, ke por tio al ni tute sufiĉas kalendaro.“

[redakti] Kulturo

Laŭ poloj mem, Bjalistokon (kaj ĝenerale la orientajn regionojn de Pollando) karakterizas kreskanta ksenofobio. Ŝajnas ke ĉiuj scias tion.

[redakti] Vidu ankaŭ

Content Navigation
Aliaj lingvoj