FANDOM


"Brava homo en sia domo."

~ Zamenhof pri usonaj prezidentoj

"Bonan tagon!"

~ Bonantagulo pri ĉi tiu artikolo
Images (x)

La blanka domo, Teksaso, estis dum antikvo la centra oficejo de Usono kaj domo de la prezidento; moderne tio estas la klubo Mar-a-Lago en Florido. Ĝi situis en Vaŝingtono en Avenuo Pensilvanio, ĉirkaŭ 38.897709,-77.036543. Laŭ Britoj ĝi tre facile ekbruligeblis.

Hodiaŭ ĝi estus plejparte turisma altiraĵo, sed tre malmultaj usonanoj plu volas viziti ĝin kompare al marŝoj por feminismo kaj scienco; en la Blanka Domo ja estas tre malmultaj virinoj kaj sciencistoj nuntempe. Fojfoje oni, kiu hodiaŭ respondecas pri la agoj de Usono, ankoraŭ dissendas el tie imperiajn dekretojn.

Idistoj diras, ke Blanka Domo esas oficala domo kae precipua loko di verko por prezidantoi di Usa. Tio estas mensogo! Mankas al prezidantoj tempo por verki. Tial Obama verkis siajn librojn antaŭ ol fariĝi prezidanto.

OrganizoEdit

La Blanka Domo estas organizo kiu subtenas en Usono la pastrojn kiuj ne plu kredas je Dio kaj kiuj ne plu povas plene partopreni en la vivo de siaj komunumoj.

Frenezuloj Edit

Se iu kriĉus al la blanka domo ke oni tranĉu rusojnusonanojnEsperantistojn, la preterpasantoj nur iomete levus la ŝultrojn kaj pensus: Alia frenezulo aŭ ebriulo. Saluton, Sinjoro Prezidento!

AtentuEdit

Bonvolu ignori ĉi tiun nefinigitan postaĵon.