Blondulino
El Neciklopedio
"blondulino (plural blondulinoj, accusative singular blondulinon, accusative plural blondulinojn)"
~ Wikitionary pri Blondulino
"Blondan haron,
blondan haron,
nun forĵetu
en la maron."
~ "Rimoj Edifaj por Infanoj".
"Pensi estas malfacile, tial la plejmulto prijuĝas."
~ C.G. Jung pri Blondulino
"Bela per vizaĝo, sed ne bela per saĝo"
~ Zamenhof pri blondulino
"Mia cerbo estas tute plena de rubaĉo"
~ Blondulino pri si mem
Blondulinoj estas ne nur tre belaj, sed ankaŭ tre saĝaj. Ili estas enviataj de sirenoj, de diinoj, kaj de kalvaj matematikistoj. Sed la mirindaj estas ofte mokataj. Tio ŝajnas esti homa naturo. Oni mokis Sapfon. Oni mokis Jesuon. Oni mokis Einstein-on. Ĉu strangas, tiam, ke blondulinoj estas hodiaŭ mokataj ĝuste same?
Enhavo |
[redakti] Komercaj rilatoj
[redakti] En la apoteko
Foje blondulino eniris en apotekon tenante bebon, kaj demandis al apotekisto, ĉu ŝi povus uzi beban pesilon. - "Mi bedaŭras sinjorino" – diris la apotekisto – "riparota estas nia beba pesilo. Sed oni povas kalkuli la beban pezon, se oni pesos la patrinon kune kun la bebo sur porplenkreskula pesilo. Sekve, oni pesos la patrinon aparte, kaj dekalkulos la duan rezulton el la unua". "Ha! Tio ne ĝustas" – diris la blondulino. - "Kial ne?" – Demandis la apotekisto. - "Ĉar mi ne estas ĝia patrino, mi estas ĝia onklino".
[redakti] En la vestbutiko
Bela blondulino demandas la vendiston: Ĉu mi povas provsurmeti la vestaĵon en la montrofenstro? – Memkompreneble, respondas la vendisto, tio allogas klientojn …
[redakti] Religiemo
Blondulinoj estas eĉ tre religiemaj. La blondulinoj preĝas post ekzameno de geografio:
- Dio, estu Parizo la ĉefurbo de Kanado!
[redakti] Sano
En la hospitalo oni engipsigas la rompitan kruron de blondulino, kiu falis de sur ŝtupetaro. Poste, ĉar ŝi estis mirinde moviĝema, la kuracisto ŝerce atentigis ŝin, ke dum kelkaj semajnoj ŝi restu trankvila kaj ne proksimiĝu al iu ajn ŝtupetaro. Post dudek tagoj venis la blondulino por sciiĝi, ĉu nun estas permesate grimpi sur ŝtupetaro. „Kial tio estas tiel urĝa por vi?" „Kia demando! Ĉu vi scias, doktoro, kiel malfacile estas al mi jam la trian semajnon grimpi al la subtegmento laŭ la pluvtubo?"
[redakti] En la plaĝo
Blondulino estis en tropika agrabla plaĝo, kaj oni oferis al ŝi kelkajn ostrojn. Ŝi, post kelkaj minutoj diris: mi manĝis ostron kaj nun infere doloras mia stomako. Ĉu povas esti, ke la ostro estas la kaŭzo?" „Tre facile. Diru al mi, ĉu ĝi estis freŝa?" „Tion mi vere ne scias." „Ĉu vi ne rigardis ĝin, kiam vi malfermis la ŝelon?" „Ĉu malfermi la ŝelon?"
[redakti] Utilo
La edzino ferias, dum vi pasigas la tempon kun blondulino.
[redakti] Kaŭzo de divorcoj
Virino petas konsilon de advokato:
— Mi deziras eksedziniĝi, ĉar mi ne povas akordiĝi kun mia edzo.
— Sinjorino, ĉu ne estus eble al vi interesiĝi pri la samaj aferoj kiel li? Kio lin interesas?
— La blondulinoj.
[redakti] Testo pri blondulino
Ĉu vi konas blondulinon? Do respondu la demandojn, sed ne rigardu la respondon antaŭ provi pensi pri ĝi, ekscepte se vi estas blondulino, kompreneble.
- Kio estas skribita sur la poŝtkarto de la ferio de blondulino?
Mi ĝuas la tempon. Kie mi estas?
- Kiel la blondulino penis mortigi birdon?
Ŝi ĵetis tiun de krutaĵo.
- Kiel la blondulino rompis la kruro kiam rastis foliojn?
Ŝi defalis de la arbo.
- Kiel oni eligas unu-brakan blondulinon el arbo?
Mansignu al ŝi.


