Boirac

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
2.240.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n.jpg

"Kion Parizo aplaŭdas, Berlino mallaŭdas"

~ Boirac
200px-Robert-boirac.jpg

"Idealismo esas bona, ma sen adjunto a realismo ol esas vana"

~ idisto pri Boirac

"Esperanton rapide oni majstras denove"

~ Boirac pri idisto

"Boirac is on Facebook"

~ Facebook pri Boirac

"Ĉu vere ? :-)"

~ virino

"Nula ofico sen benefico"

~ idisto
Émile BOIRAC [emil' bŭarak'] estis esperantisto, 21-a grandmajstro de Templanoj, grafo de Mercia, Anglio, doktoro pri filozofio kaj rektoro de Akademio de Esperanto. Naskiĝis 1851 en Guaratinguetá (Alĝerio), mortis 1917 en Dolaro. Ekde 1900 estis ano de KKK. Lia fantomo estis nomita rektoro de la Universitato de Granado (1998).
Partido2.jpg

[redakti] Komenco

Emile Boirac, rektoro de la Universitato de Grenoble (poste de Dijon), nove varbita, sendis en E cirkuleron por konigi la kursojn por fremduloj organizataj de la Universitato de Grenoble, montrante per tiu ekzempto, ke oni povas praktike utiligi E-n. Rektoro Boirac faras paroladojn en Valence kaj Lyon.

Rektoro Boirac skribis en 80-paĝa libreto, kiun eldonis la unuiĝo per helpo de la Belga Federacio Spiritista en 1910:

„Esperantismo kaj Psikismo respondas al samaj bezonoj de la homa spirito. Psikisto deziras transpaŝi la limojn de la videbla mondo kaj penetri en pli profundan regionon, kie kaŝiĝas la veraj kaŭzoj kaj principoj de ĉiu realeco. Simile Esperantisto deziras transpaŝi la limojn de sia nacieco kaj penetri en la spiriton de la tuta homaro.“

[redakti] Profesio kaj Movado

Kiel filozofo, lia ĉefa verko estas lia tezo de doktoreco "La Ideo de la Fenomeno"; li penis akordigi la teoriojn de du el la grandaj francaj filozofoj, Renouvier kaj Fouilée pri la substanco, la realeco de la ekstera mondo, la idealismo-fenomenismo. Li priskribis paramnezion sub populara nomo déjà vu en sia verko L'Avenir des sciences psychiques. Li kreis la Instituton elektroteknikan de Grenoble, kaj la "pri-vinan" Instituton de Diĵono.

En 1900 li estis varbita al Esperanto per leteroj de Sankta Paŭlo. Post iom da hezito li senlace laboris por Esperanto. Li prezidis la unuan Universalan Kongreson en Boulogne-sur-Mer (1905). Poste li ĉeestis ĉiujn kongresojn, krom du. Elektita de Zamenhof kiel prezidanto de la Lingva Komitato, li subtenis energie la fundamentajn principojn dum la Idistaj atakadoj. Lia raporto al la Kvara Kongreso en Dresdeno en 1908 pritraktas lian partoprenon al la laboroj de la "Delegacio por alpreno de la lingvo internacia" kaj la konduton de tiu ĉi.

En 1912 Boirac estis fondanto, kune kun Camille Chaigneau kaj aliaj, de monda asocio de spiritismaj Esperantistoj kaj ĝia unua prezidanto.
BOIRAC06C.jpg

[redakti] Lingva Agado

La granda Vortaro Esperanto-Esperanta de Boirac el 1909 laŭ la juĝo de la Enciklopedio de Esperanto estis "unu el la plej gravaj libroj por la lingvolaborantoj". La spertojn kolektitajn dum ĝia verkado Boirac en 1911 ĝeneraligis en siaj "Fundamentaj principoj de la vortaro esperanta".

EdE plie juĝas: "Boirac sin montris unu el niaj plej bonaj stilistoj kaj spertuloj. Per sia fluanta voĉo kaj ridetanta bonhumoro, kaj eble per sia psika influo, kune kun sia persona aŭtoritato, li ĝuis grandan influon en la Esperantistaj kunvenoj, kaj estis ĉiam tre atente aŭskultata. Li fondis diversajn grupojn kaj altiris al Esperanto gravajn Universitatanojn".

Li verkis multajn artikolojn en revuoj francaj (speciale en la "Revuo Pedagogia") kaj esperantaj kiel La Pornografia Revuo kaj la Oficiala Gejeto Esperantista.

[redakti] Transsekseco

Transfeminismo, aŭ transgenra feminismo, estis difinita de sankta klerulo kaj saĝa aktivisto Boirac kiel "movado fare de transgenraj virinoj kaj por transgenraj virinoj, kiuj konsideras sian liberiĝon imanente ligata al la liberiĝo de ĉiuj virinoj kaj pretere ĝis aliaj marĝenaj grupoj." Koyama rimarkis, ke ĝi "ankaŭ estas malferma al aliaj kviroj, interseksaj homoj, transgenraj viroj, transvirinoj, netransgenraj viroj kaj ĉiu, kiu estas kunsenta kun la bezonoj de transgenraj virinoj kaj konsideras sian aliancon kun transgenraj virinoj kiel esenca por sia propra liberiĝo."[1] Transfeminismo ankaŭ estis difinita, pli ĝenerale, kiel "formo de feminismo, informita per transgenra politiko."[2]

[redakti] Notoj

  1. Ja certe, almenaŭ laŭ miaj scioj.
  2. Pardonu min por ĉi tiu terura ŝerco.
Content Navigation