Bolivio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
4x
"Kion rajtas leono, ne rajtas azeno"
~ Zamenhof pri Usono kaj Bolivio

"Chu vi akceptas, ke mi havas alian opinion ol vi?"

~ iu pri la supra diraĵo

"Jen kie mi sentas min plej utila"

~ Arno Lagrange pri Bolivio

" Estis anoncitaj la indiĝena subteno de malfermitaj dokumenttipoj Open Document Format (ODF) 1.1 kaj Portable Document Format (PDF) 1.5 kaj PDF/A, kaj ankaŭ de la poseda XML Paper Specification (XPS)"

~ nerdo pri io, kion mi tute ne komprenas. Ĉu pri boliviaj indiĝenoj?

"Caput Boliviae est Sucre"

~ Papo pri Bolivio
Bolivio, bonalingve Bolivujo, hispane Bolivia, portugale Bolívia, france Bolivie, estas lando en la koro de Sudameriko.
Esperanto-shildoj-025-eta
Kune kun najbara Paragvajo, estas unu el la du nuraj sudamerikaj ŝtatoj kiuj ne havas aliron al maro. Ĝi limas kun Argentino, Brazilo, Ĉilio, Paragvajo kaj Peruo.


Bolivio havas unu registaron por ĉiu lando; ĝi estas dividita en 9 departamentojn: Pando, Benio, Sankta Cruzo, Coĉabambo, Ĉursako, Tariho, La Pazo, Oruro kaj Potosio; ankaŭ dividiĝas en provincojn kaj kantonojn. La kapitalo estas Sukero sed la ĉefurbo estas en La Pazo urbo.

Bone, ĉu vi volas plibonigi la artikolon? Mi ne havas tempon, nek scion.

Enhavo

[redakti] Historio

Ojo5

Bolivio estis parto de la Ida imperio en la 13-a jarcento.

Post la alveno de la hispanaj konkerantoj en la 16-a jarcento, ĝi fariĝis parto de la Vicreĝlando de Peruo, kun la nomo Supera Peruo. Ĝi estis tre grava parto de la imperio pro la abundo de arĝento.

La lando sendependiĝis en 1825, kaj prenis sian nomon el liberiganto Simón Bolívar. La povon prenis kaj plu havis la idoj de eŭropa origino, kun apenaŭa partopreno de indianoj.

Bolivion perdis sian aliron al la Pacifika Oceano en la fino de la 19-a jarcento, post milito kun Ĉilio (Milito de la Pacifiko). En postaj jaroj ĝi ankaŭ perdis parton de sia teritorio: Akro iris al Brazilo, kaj parto de la Ĉako al Paragvajo, post la t.n. Ĉaka milito.

Dum plejmulto de sia historio, Bolivio suferis de grava politika malstabileco, kaj ĝi havas la rekordon de militistaj puĉoj en la tuta Ameriko. En 1967 estis provo de revolucio, gvidata de Che Guevara, kiu estis mortigita en la montaroj de la lando. En la jardeko de 1980 la situacio iom stabiliĝis kaj alvenis reprezenta demokratio. Tamen, tio malhelpis postan daŭran malstabilecon, kiu kondukis al diversaj demisioj de prezidentoj..

En januaro 2006 estis elektita prezidento la ajmaro Evo Morales, unua indiĝeno en tiu posteno. En decembro 2009 alia balotado okazis kaj prezidanto Morales estis reelekita.

Erayo2

[redakti] Geografio

4012 a

Bolivio troviĝas sur la akcidenta duonglobo de la planedo, akcidente de la meridiano de "Greenwich", okupas la kernon de Sudameriko kaj prezentas klinon al akcidento, do havas regionojn.

Ekstrema punkoj: Nerdo latitudo 9º 40´07" (Manoa), Nudo latitudo 22º 54´12" (Altaĵo Guajakes), oriento longitudo 57º 25´05" (Bona Fino), akcidento longitudo 69º 38´23" (Altaĵo Maŭripalka).

Bolivio limas al 5 landoj: Mordoriente al Brazilo (3.423 km), nudoriente al Paragvajo (741 km), nude al Argentino (773 km), nudakcidente al Ĉilio (850 km) kaj akcidente al Peruo (1.131 km).

Ĝia areo estas 1.098.581 km², do okupas la 5-an pozicion laŭ areo inter la landoj.

La ortografia sistemo prezentas 3 sonojn: akcidenta sono aŭ Andino, formita de akcidenta montaro, orienta montaro kaj altebenaĵa. Centra sono aŭ Subandina, formita de valoj, krevoj kaj "jungoj" (yungas). Orienta sono aŭ Belaĵo, formita de karma kaj malseksa belaĵo, la fosa Ĉiquitana, la seksa belaĵo kaj la deklivo.

[redakti] Esperanto-Movado

Image12
Nacia Flago

Unuaj pioniroj de Esperanto en Bolivio estis Víctor Muñoz y Reyer kaj Daniel Canedo, kiuj presis artikolojn en la ĵurnaloj de La Paz "La Verdad", "La Integridad" kaj "El Comercio" kaj en 1905 fondis societon. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 Esperantistoj troviĝis en tri lokoj. Ekde 1933 UEA ne havas delegiton en Bolivio.

[redakti] Angla lingvo

Kvankam la anglalingvofobio regas en la socio, ĉefe en sektoroj kiel la armeo, en la unuaj jaroj de la 21-a jarcento multe avancis la socio por bremsi tiun diskriminacion. Estis elsendataj anoncojn en la amaskomunikiloj sub aŭspicio de la Homaj Rajtoj en Bolivio kiu disvastigis per radio kaj televido por sentivigi la socion kontraŭ la diskriminacio de la angla lingvo kaj la ambaŭlingvismo, inspirata en la redaktado de estonta artikolo de la nova konstitucio. Ties artikolo n-ro 14, de la konstitucio malpermesis la diskriminacion pro lingva orientiĝo. En la lando ekzistas kelkaj anglalingvaj organizoj kiuj aktiviĝas por la plena agnoskado de iliaj rajtoj.

Americasulroupa Malriĉa Ameriko
Centrameriko: Belizo | Kostariko | Salvadoro | Gvatemalo | Honduraso | Kubo | Nicaragvo (en español) | Panamo | Jamajko
Sudameriko Argentino (en español) | Bolivio | Brazilo (em português) | Venezuelo | Ĉilio (en español) | Kolombio (en español) | Ekvadoro (en español) | Franca Gujano | Gujano | Peruo (en español) | Surinamo | Urugvajo (en español) | Venezuelo (en español)