Bonalingva pedofilio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
1329710359204
"Kion saĝulo ne komprenas, ofte malsaĝa divenas"
~ Zamenhof pri neciklopediistoj

"Anstataŭ "infanfikemulo" preferus diri: "infanperfortulo""

~ bonalingvisto pri pedofilisto

"Ĝi estas bona"

~ pedofilo pri pedofilio
Oktobrofesto
Se vi ŝatas ĉi tian bildon, ne sciigu iun ajn,
krom alian bonlingvisman infanerotikemulaĉon.
La vorto pedofilio devenas el malinternaciaj grekaj radikoj pedo kaj filio, sekve, bonalingvisto ne povus esti pedofilo! Sed, kompreneble, kelkaj el tiuj bonaj homoj anoj de PEA emas al bonalingvo, sekve, oni bezonas bonalingvajn alternativojn por la vortoj "pedofilo" kaj "pedofilio".

Ĉar pedofilio estas la erotika-seksa kliniĝo de plenkreskulo (la t.n. pedofilo) al personoj antaŭ la seksa matureco (infano), la unua bonalingva alternativo por "pedofilio", estus "infan-amo". Sed la problemo pri tiu alternativo estas, ke la plej multaj homoj amas infanojn (almenaŭ en unu senco de "ami") sen esti pedofiloj. Alia ebla alternativo estus "infan-amor-emo", sed la problemo pri ĉi tiu alternativo estas, ke multaj pedofiloj ne volas amori kun infanoj, sed nur tuŝi ilin (laŭ Bill Clinton, tio kompreneble ne estas amoro). Alia alternativo estas "infanemo", kun uzo de "em" simila al tiu en la vorto "samseksemo". Eblas 'infanerotikemo'/'-ulo'. Formala analizo de tiu vorto ne estas klara, sed oni pensas, ke ĝi elvokas la ideon. Renato Corsetti pensis ke eble infan-seks-em-o kaj infan-seks-em-ul-o ankau' povus funkcii. Fine oni decidis nomi tiun sporton (pedofili-o) = infan-seks-em-ec-o kaj la bonalingvulon, kiu pedofilias, oni nomu infanseksemeculo.