Bonalingva vortareto pri flugveturiloj

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Aviadilistinoj
"Kion sobreco deziras, ebrieco ĝin diras"
~ Zamenhof pri bonalingvismo

"Ne facile komprenebla, ĉu ne?"

~ Pierre Pastedechouan

"Mi havas nenion kontraŭ ĝi, tamen libera de subkondiĉo nepre aprobi ian ajn stultaĵon"

~ Milokula Kato pri bonalingvismo

"Klaĉu laŭplaĉe, moŝtuloj prifajfas !"

~ Arno Lagrange pri bonalingvismo

"Dankon por klarigo. Ili de ilia laboro faras sekreton"

~ leganto pri bonalingvistoj
Ĉi tiu artikolo ne devas esti legata de profundaj debiluloj nek de perfektaj idiotoj nek de personoj sen scioj aŭ antaŭa klerigo

凸(`⌒´メ)凸

F90
BONLINGVA VORTARETO PRI FLUGVETURILOJ

Aerŝipo = stirebla flugveturilo, kiu flugas pere de granda pli-malpli cigarforma ujo, kiu entenas fluidaĵon pli malpezan ol la aero.

Akvoaviadilo = flugveturilo, kiu estas provizita per flosiloj, kaj kiu povas ekflugi de akvo kaj poste resurakviĝi (kaj eĉ subakvigi, sed ne resuperakvigi).

Aŭtogiro = flugmaŝino, kiu flugas pere de granda malhorizontala ŝraŭbforma aparato kaj ankaŭ per horizontala ŝraŭbforma aparato (aŭ iafoje per cigarforma ujo), kiu provizas la horizontalan pelforton. La malhorizontala ŝraŭbforma aparato turniĝas pro la aero, kiu pasas supren tra la ŝraŭbforma aparato (kiu mem estas senaga).

Aviadi = flugi pere de flugveturilo pli peza ol la aero.

7361

Aviadilo = flugmaŝino kun senmovaj flugiloj.

Balono = nestirebla flugveturilo, kiu flugas pere de granda pli-malpli sferforma ujo, kiu entenas fluidaĵon pli malpezan ol la aero.

Flugaparato = flugveturilo.
508a ok

Flugilo = 1. korpoparto, kiun besto uzas por flugi. 2. Flanka porta supraĵo, pere de kiu flugas flugventurilo.

Flugmaŝino = flugveturilo kun motoro. Flugmaŝino praktike ĉiam estas pli peza ol la aero.

Flugveturilo = ĉia ajn aparato aŭ maŝino, kiun oni povas uzi por flugi. Oni povas dividi la flugveturilojn en du arojn: 1. flugveturiloj pli pezaj ol la aero; 2. flugveturiloj malpli pezaj ol la aero.

Glisi = (pri aviadilo aŭ glisilo) Flugi (malsupren) sen uzo de motora forto.

Glisilo = Senmotora aviadilo, kies flugado dependas de aerfortoj kaj aerfluoj. Glisilo havas senmovajn flugilojn, kaj estas tre malpeza, sed tamen pli peza ol la aero. Por enaeriĝi glisilo bezonas helpon ekzemple de alia flugveturilo.

Helikoptero = flugmaŝino, kiu flugas pere de granda malhorizontala ŝraŭbforma aparato, kiu permotore aktive puŝas la aeron malsupren.

Kosmopramo = Kosma veturilo plurfoje uzebla. Kosmopramo lanĉiĝas pere de raketoj, sed alteriĝas simile al stirebla flugveturilo.

Kosmoŝipo = flugveturilo, kiu ordinare estas movata per raketoj, kaj kiu povas veturi tra la interplaneda spaco.

Raketo = 1. arta, luda aŭ armila flugaĵo, kiu peliĝas per fuzaĵo. 2. interplanedspaca flugveturilo, kiu peliĝas per fuzaĵo.

Reakciaviadilo = stirebla flugveturilo movata per reakcio de cigaredforma ilo.

Spacoŝipo = kosmoŝipo.

Zepelino = aerŝipo kun rigida framo.