Bonalingvismo
El Neciklopedio
"Foje bona lingvo estas eĉ pli bona ol perfekta"
"Formeti en arĥivon"
~ Zamenhof pri Bona lingvo
"Ĉiam Kie Pura Sub Kie!"
~ William Shatner pri alia afero
"Nia diskutejo jam estas tumultejo de lingvoreformistoj por kiuj nenion signifas tradicia, bona Esperanto"
~ bonalingvisto pri bonalingvismo
"Mi faros tion kaj diros al miaj japanaj listanoj pri bonalingvismo!"
~ Lajz Tajfuno pri supra diraĵo
"Lasu la babilaĉon"
~ Gerrit Berveling pri bonalingvismo
"Vi iom troigis sed nur iomete"
~ Renato Corsetti pri la aŭtoroj de ĉi tiu artikolo
"Ĉar homo estas 'grega besto', certa kvanto de samspecianoj imitas la lanĉinton."
~ Aleksandro Melnikov pri bonalingvismo
"La celon ni plenumas - La celo nin konsumas!"
~ William Auld pri bonalingvismo
"Ni ne findecidos ĉi tie pri tia anekdota polemiko"
~ Pierre Pastedechouan pri bonalingvismo
"La patro estas bona"
~ Fundamento de Esperanto pri la "patro" de bonalingvismo
"Faris penetran kaj sentiman moralan inventaron pri ni mem."
~ Alkoholuloj Anonimaj pri bonalingvismo
"Dankon pro tiu ligilo el la bonega retejo! Mi ĝin disvastigos."
~ Interlingvaisto pri bonalingvismo
"Mi petas laŭte kaj kun granda konvinko diri 'Turnu liven!' - precipe al ekstremaj dekstruloj."
~ Claude Piron pri bonalingvismo
Bonalingvismo estas movado kreita de Anna Lowenstein kaj Renato Corsetti, kiuj postulas ke oni uzu lingvon, nomita de ili "La Bona Lingvo". Kiel la titolo: “La Bona Lingvo” kredigas, ekzistas bona kaj malbona lingvo.
La Bona Lingvo uzas simplajn vortojn kompreneblaj kaj konstruataj surbaze de la krea kapablo de Esperanto anstataŭ la neanalizeblaj novaj radikoj (neologismoj). La celo estas ke ĉiuj povas kompreni kiun oni skribas en Esperanto, ne nur inteligentaj homoj.Enhavo |
[redakti] Principoj
Ekzistas kreskanta grupo de esperantistoj kiuj zorgemas pri la troa okcidenteco de la vortotrezoro de Esperanto.Ili zorgemas pri tio ke Esperanto tra la jardekoj farighos pli kaj pli malfacilaj por ne-europanoj. Tiu evoluo - kiun jam trairis planlingvoj kiel Ido kaj Interlingvao - jam riskas kauzi ke neniam Esperanto povos esti tutmonde akceptita. Tial literaturo en Esperanto tute ne interesas. Kio interesas estas ke Esperanto farighu renove facila, lau la ideoj de Prion: skemisma. Tiu deziro tute ne signifas ke 'tutmondecistoj' shatas starigi barilon al evoluo de Esperanto, sed jes al anarhhismo. Tiu anarhhismo ofte regas en literaturaj rondoj.
Sekve la principoj de bonalingvismo estas:
a) Ne-eŭropanoj ne estas tiel inteligentaj kiel eŭropanoj, do ili ne povas kompreni neologismojn, metaforojn kaj iun ajn, krom kelkaj tre bazaj vortoj;
b) Eŭropanoj devas defendi stultajn ne-eŭropanojn kontraŭ la 15-a regulo;
c) Zamenhof neniam tute komprenis la koncepton "internacieco" (eble ĉar li apartenis al malsupera raso, aŭ ĉar vivis en kulture slava regiono), sekve, veraj eŭropanoj devas kreskigi kaj komprenigi tiun internaciecon;
d) Eŭropanoj devas kontroli danĝerajn tekstojn, kiel tiuj de Vikipedio, por ke ne-eŭropanoj ne uzu stultajn neologismojn en ĝi;
e) Ĉiam rigardi Corsettion kiel neerareblan geniulon.
[redakti] Bazoj
Por Claude Piron Esperanto estas “bona” lingvo: “bongusta”, “muzike bona”, “morale bona”, “psikologie bona”, “bonkora”, kiun li emas protekti de tiuj “fiaj plenkreskuloj”, ofte francaj, “memdifinitaj literfakuloj, kiuj malestimas nian vortprovizon kaj havas antaŭjuĝojn”.
La ideo de la lingvo kiel ilo por regi la penson estis kaj daŭre estas aktuala temo. Fakte, la Novparolo de Orvelo estas la ĉefa modelo de la Bonalingvo. Laŭ Orvelo, oni devas uzi simplajn kaj ne-dubajn vortojn por ke la homoj ne pensu kontraŭ siaj estroj.Malrekte influis la bonalingvismon la lingvo uzita de la propagando nazia kaj sovetia. Dokumento ĉi-rilate estas la libro de Victor Klemperer: la Lingvo de la Tria Reich.
[redakti] Trajtoj
Trajtoj de Bona Ligvo estas: analizebleco; ujeco; populareco kaj fundamentismo.[redakti] Analizebleco
En la bona lingvo, oni devas uzi analizeblajn vortojn malkompreneblaj al ĉinoj, kiuj konas nur unusilabajn vortojn. Sekve, oni ne evas uzi la vorton "maro", sed akvosalaro, kaj kompreneble, oni ne uzu vorton "oceano", sed nur akvosalaregon.
[redakti] Ujeco
Oni devas uzi la sufikson "ujo" en landaj nomoj. Sekve, anstataŭ Alĝerio oni uzu Alĝerujon, anstataŭ Siberio, oni uzu "Siberujo", anstataŭ "Meksikio", Meksikujon, kaj anstataŭ Kalifornio, oni uzu "Kalifornujo" (Ujo de la forno de Kali). Se oni kunigu analizeblecon kaj ujecon, anstataŭ "Aŭstralio" oni preferu "Grandainsulenpacifikakvosalaregujon".[redakti] Populareco
Oni devas preferi popularajn vortojn, ekz. "linio" por vulvo aŭ vagino, "birdo" por peniso, "ovoj" aŭ "globoj" por testikoj kaj simile. Krome frufigoj aŭ melonoj por mamoj, tapiŝkonko (aŭ simple konko en Hispanameriko) aŭ figo por vagino kaj kukumo por peniso.
[redakti] Fundamentismo
Bonalingvistoj estas fundamentismaj esperantistoj, aŭ almenaŭ preskaŭ fundamentismaj. Ili jesas ĉiujn el la dekses reguloj, krom kompreneble la stultan 15an regulon (pri "fremdaj vortoj"), kiun enmetis Zamenhof nur por ŝerco.
Alie, Fundamento enhavas multajn nelogikajn formojn, kiu oni devas anstataŭigi de pli simplaj kaj logikaj vortoj.
[redakti] Egalismo
Ĉiuj bonalingvanoj estas perfekte egalaj, de la prezidanto de la Akademio (kiu ja sekvas bonalingvan laboron, kaj laŭ sia bontrovo prenis kelkajn indikojn por sia lasta vortaro) al la lasta korea komencanto (oni ne havas ilin bedaŭrinde). Ĉiu rajtas doni sian opinion pri la eterne diskutataj vortoj.
[redakti] Opinio
Laŭ opinio de aliaj homoj la memnomataj "bonlingvistoj":
- - ne estas lingvistoj;
- - ne uzas la lingvon pli bone ol la aliaj;
- - gluiĝis al la verko de Piron, "La bona lingvo", kiu estas tre bona verko, sed kiu, almenaŭ tiam, ne pretendis fari skolon;
- - persekutas la homojn kiuj ne uzas nur bazan esperanton;
- - ilia lingvonivelo estas respektata kiel komencanta nivelo, sed tute ne sufiĉa por evoluinta nivelo.
Ni esperantistoj finfine parolas ĉiuj la saman Esperanton, sed la bonlingvistoj volapukecigas ĝin per pezaj vortkunmetoj, kaj la poetoj interlingvaecigas ĝin per novaj vortradikoj.
[redakti] Religia disputo
Ortodoksaj religiuloj uzas vortojn de la La Verda Biblio por kondamni Bonalingvismon. Biblio diras klare en Genezo (Gen. 1:23-24)
- 23. Kaj la Spirito diris: La vortaro aperigu vivajn estaĵojn, brutojn kaj vermojn. 24. Kaj la Spirito kreis la neologismojn kaj ĉiujn malfacilajn vortojn, lau ilia speco, por eterna turmento de la novaj verduloj.
Sed bonalingvanoj uzas alian biblian eron kiel rajtiĝo (Gen. 3: 1-5):
- 1. Kaj kiam Ido komencis multighi sur la tero kaj al li naskighis filoj kaj filinoj. 2. Esperantido, Occidental, Idiom Neutral kaj aliaj. 3.Tiam la filoj de la verda popolo ekrigardis en iliajn vortarojn kaj gramatikojn kaj multaj novajhoj plachis al ili. 4. Kaj la Sinjoro vidis, ke granda estas la malboneco de la homoj, kaj ke chiuj pensoj kaj intencoj de iliaj koroj estas nur malbono. 5. Kaj la Sinjoro diris: Mi ekstermos tiun malbonon kaj la herbachojn, kiujn tiuj homoj plantis en la vortaron de la verda lingvo.
[redakti] Ĉu sekto?
Efektive Renato estas la ĉefo de esperanta sekto kreita de li: "La bonlingvuloj". Oni nomas tiun grupon sekto, ĉar efektive ĝi estas sekto. Ili malbenis niajn familiajn antaŭulojn ĝis la sepa generacio. Kiu el ni estus tiel malmodera?
Kiel ili malhelpus onian literaturan agadon? Se ili havas povon por tio, do tiu grupo estiĝis vera mafio.
Ne! Ni ne volas kredi, ke ili estiĝis La Granda Frato! Ni ne volas kredi, ke tio ekzistas en Esperantujo.
Kiom enuigas nin tiuj ĉi 'gramatikaĵ-frenezuloj', kiuj tute malpurigas [la plej ĝentila esprimo!] tutan intereton per siaj "seksprilaboriloj" kaj "kafiloj" (aŭ "fikiloj"). Kaj ili eĉ ne komprenas, 'naiveguloj' [eŭfemismo'], ke tiujn ĉi longegajn "littukojn" preskaŭ neniu [krom ili mem, 3-4 pIrsonoj] legas!
Renato moderigu siajn opiniojn pri Esperanto. Lasu, ke la lingvo spiru. Ne manovru ĉion por ke fakte uzataj vortoj malaperu, ĉar li ne sukesos, tio ne estas dezirinda, kaj vortoj estas eternaj.
Vivu Kaloĉo, Varingieno, Aŭldo, Boŭlton, Lapenno kaj multaj aliaj! Vivu Zamenhofo, kiu estis la unua poeto de nia lingvo! Vivu la poetoj kiuj faras la lingvojn kaj transformas la mondon!
[redakti] Metodo
Metodo de bonalingvismo estas analizado de etimologio kaj signifo de vorto kaj propono de nova kunmetaĵo aŭ simpla sinonimo. Ekzemple:
- Ananaso: el la greka "an" (ne) + anaso = tio, kio ne estas anaso.
- Anaso: tio, kio ne (an-) estas aso.
- Aso: ludkarto, ĵetkuba faco, havanta nur unu solan punkton. Sekve:
- Ananaso = neneaso. Kiel, logike ne+ne = jes. Do:
- Ananaso = aso!
[redakti] Ekzemploj de rekomendindaj formoj
Altruismo: kromsiamismo;
Aperto: malmalmalfermo
arkeologio: malnovaĵscienco;
arkivo: malnovmaterialarejo;
ĉapelo: kunrandakapvesto;
decembro: dekduamonato
diplomatio: kuneksterlandakomuniktraktado
etudo: ekzercoverkomuziko
filatel(i)o: poŝtmarkkolektado
geologio: priternaturkvalitscienco

