Bonalingvismo

El Neciklopedio

Alidirektita el Bonalingve
Iri al: navigado, serĉi

9955 n

"Foje bona lingvo estas eĉ pli bona ol perfekta"

~ Hans-Georg Kaiser

"Formeti en arĥivon"

~ Zamenhof pri Bona lingvo

"Nia diskutejo jam estas tumultejo de lingvoreformistoj por kiuj nenion signifas tradicia, bona Esperanto"

~ bonalingvisto pri bonalingvismo

"Bona bonalingvano neniam estas "trista". Tiajn vortojn mi neniam uzas — krom se mi sentas, ke mi bezonas ilin en miaj romanoj."

~ Anna Löwenqual

"Lasu la babilaĉon"

~ Gerrit Berveling pri bonalingvismo

"Vi iom troigis sed nur iomete"

~ Renato Corsetti pri la aŭtoroj de ĉi tiu artikolo

"Ĉar homo estas 'grega besto', certa kvanto de samspecianoj imitas la lanĉinton."

~ Aleksandro Melnikov pri bonalingvismo

"La celon ni plenumas - La celo nin konsumas!"

~ William Auld pri bonalingvismo

"Ni ne findecidos ĉi tie pri tia anekdota polemiko"

~ Pierre Pastedechouan pri bonalingvismo

"La patro estas bona"

~ Fundamento de Esperanto pri la "patro" de bonalingvismo

"Vi blindaj gvidantoj! kiuj elkribras la kulon kaj glutas la kamelon."

~ Jesuo pri bonalingvismo
Tokipono-prelego

"Dankon pro tiu ligilo el la bonega retejo! Mi ĝin disvastigos."

~ Interlingvaisto pri bonalingvismo

"Mi petas laŭte kaj kun granda konvinko diri 'Turnu liven!' - precipe al ekstremaj dekstruloj."

~ Claude Piron pri bonalingvismo

Bonalingvismo (mavalingve lingvelismo) estas movado kreita de Anna Löwenqual kaj Renegato Closetti, kiuj postulas, ke oni uzu lingvon, nomitan de ili "La Bona Lingvo". Per tiu nomelekto ili kredigas, ke ekzistas bona Esperanto kaj malbona Esperanto.

La Bona Lingvo (aŭ prefere la Bona Paroleraro) uzas simplajn vortojn kompreneblajn kaj konstruatajn surbaze de la krea kapablo de Esperanto anstataŭ la neanalizeblaj novaj radikoj (neologismoj). La celo estas, ke ĉiuj povu miskompreni, kiun oni skribas kaj parolas en Esperanto, ne nur aŭtismaj profesoroj.

Desfile

Ni montru ĉiam nur la bonan flankon de nia lingvo!

[redakti] Principoj

Dank'al e-istoj, tre baldaŭ Esperanto estos tiom malfacila kiom la angla, kaj tiam ne plu estos kialo por eklerni ĝin, des pli ke, kompare kun la angla, tre malmulte da homoj parolas Esperanton, kiun fanfaronuloj prezentas kiel "facila" lingvo !

Ekzistas kreskanta grupo de esperantistoj kiuj zorgemas pri la troa okcidenteco de la vortotrezoro de Esperanto.
Image preview

Tipa bonalingvano

Ili zorgemas pri tio ke Esperanto tra la jardekoj farighos pli kaj pli malfacilaj por ne-europanoj. Tiu evoluo - kiun jam trairis planlingvoj kiel Ido kaj Interlingvao - jam riskas kauzi ke neniam Esperanto povos esti tutmonde akceptita. Tial literaturo en Esperanto tute ne interesas. Kio interesas estas ke Esperanto farighu renove facila, lau la ideoj de Prion: skemisma. Tiu deziro tute ne signifas ke 'tutmondecistoj' shatas starigi barilon al evoluo de Esperanto, sed jes al anarhhismo. Tiu anarhhismo ofte regas en literaturaj rondoj.

Sekve la principoj de bonalingvismo estas:

a) Ne-eŭropanoj ne estas tiel inteligentaj kiel eŭropanoj, do ili ne povas kompreni neologismojn, metaforojn kaj iun ajn, krom kelkaj tre bazaj vortoj;
b) Eŭropanoj devas defendi stultajn ne-eŭropanojn kontraŭ la 15-a regulo;
c) Zamenhof neniam tute komprenis la koncepton "internacieco" (eble ĉar li apartenis al malsupera raso, aŭ ĉar vivis en kulture slava regiono), sekve, veraj eŭropanoj devas kreskigi kaj komprenigi tiun internaciecon;
d) Eŭropanoj devas kontroli danĝerajn tekstojn, kiel tiuj de Vikipedio, por ke ne-eŭropanoj ne uzu stultajn neologismojn en ĝi;
e) Ĉiam rigardu Korsetion kiel neerarivan kaj saĝozan geniulon.

Tion postulas la (kaŝita) 17-a regulo de Esperanto, kiun konas nur la iniciitoj: "Ĉio, kio estas jam internacia, ne estu esperanta".

[redakti] Bazoj

Ign-1

Por Claude Piron Esperanto estas “bona” lingvo: “bongusta”, “muzike bona”, “morale bona”, “psikologie bona”, “bonkora”, kiun li emas protekti de tiuj “fiaj plenkreskuloj”, ofte francaj, “memdifinitaj literfakuloj, kiuj malestimas nian vortprovizon kaj havas antaŭjuĝojn”.

La ideo de la lingvo kiel ilo por regi la penson estis kaj daŭre estas aktuala temo. Fakte, la Novparolo de Orvelo estas la ĉefa modelo de la Bonalingvo. Laŭ Orvelo, oni devas uzi simplajn kaj ne-dubajn vortojn por ke la homoj ne pensu kontraŭ siaj estroj.[[Dosiero:Screen shot 2010-04-01 at 3.56.46 PM.png|200px|left] Malrekte influis la bonalingvismon la lingvo uzita de la propagando nazia kaj sovetia. Dokumento ĉi-rilate estas la libro de Victor Klemperer: la Lingvo de la Tria Reich.

Eble nur la "bonlingvistoj" rajtas pripensi la lingvon.

[redakti] Malamikoj de Esperanto

1452

La danĝeroj por Esperanto estas pluraj. Je la plej simpla nivelo temas pri homoj, kiuj ne ĝenas sin kontroli en vortaro, kaj simple supozas ke ekzemple la vorto “Maskoto” jam ekzistas en la lingvo. Tiam estas tiuj, kiuj efektive konstatas, ke la vorto ne troviĝas en la vortaro, sed ne sufiĉe bone konas la lingvon por mem krei kunmetaĵon uzante jam ekzistantajn radiojn. Poste venas la homoj, kiuj intence enportas novan radikon en la lingvon, ĉar ili opinias, ke neniu ekzistanta Esperanta vorto aŭ kunmetaĵo precize kaptas la nuancon, kiun ili deziras. Krome estas la homoj, kiuj intence kreas novajn vortojn kun la celo riĉigi la lingvon aŭ enkonduki la poezian vortprovizon de sia propra lingvo. Kaj laste, kaj plej nepardoneble, estas la homoj, kiuj ekuzas novan radikon tutsimple ĉar ili opinias, ke la propra ideo estas pli bona aŭ bela ol tiu, kiu jam troviĝas en la vortaro.

Tiuj kvin tendencoj ekzistas en Esperanto ekde la komerco, kaj bedaŭrinde ili kune kontribuis por igi la vortprovizon de la lingvo ĉiam pli ampleksa kaj plena je duoblaĵoj. La armeoj, kiujn Bonlingvano uzas kontraŭ tio, estas memorigoj pri la netuŝebleco de la Fundamento kaj atentigoj, ke tiu kresko de la vortprovizo malfaciligas la lingvon por ne-eŭropanoj. Eble tiuj konstantaj vokoj pri la Fundamento kaj ĉinaj komencantoj ne estas tute trafaj, ĉar ili ne esprimas la pli profundajn kialojn de nia malkomforto pri la nuna evoluo de la lingvo.

Insisto pri aparta nuanco aŭ teknika uzo ofte fariĝis preteksto por enkonduki novajn vortojn en Esperanton. Ekzemple apud la Fundamento vorto “kruro” aperis la vorto “gambo” kun la ideo, ke la kruro estas nur la parto inter la gento kaj la piedo, dum la parto inter genuo kaj nedireblaĵo estas "femuro", kaj ke do la tuto nomiĝu “gambo”. Ŝajnas ke anatomiistoj ja uzas la vorton “kruro” en tiu pli mallarĝa senco, sed tio fariĝis la preteksto por enkonduki la vorton “gambo”, kiun franclingvanoj preferas al la Fundamenta termino. Simile la vorto “rilakso” aperis en la malnova PIV kun teknika difino “Spontanea malkresko de iu fizika grando” rilate al oscilado ks, sed tio kompreneble estis nur la unua paŝo por ke la sama vorto aperu en la nova PIV kun la aldona difino: “Rilaksado: Metodo estigi korpan kaj psikan malstreĉiĝon”.

[redakti] Trajtoj

Mi ne chiam
Trajtoj de Bona Ligvo estas: analizebleco; ujeco; populareco kaj fundamentismo.

[redakti] Analizebleco

En la bona lingvo, oni devas uzi analizeblajn vortojn malkompreneblaj al ĉinoj, kiuj konas nur unusilabajn vortojn. Sekve, oni ne evas uzi la vorton "maro", sed akvosalaro, kaj kompreneble, oni ne uzu vorton "oceano", sed nur akvosalaregon.

Tiel aperas jenaj mirigaĵoj: “tretejo” (anstataŭ “trotuaro”), “malsekpaŝiloj” (anstataŭ “galoŝoj”), “mallaŭtbruilo” (anstataŭ “piano”), “globrulilo” (anstataŭ “bilardo”), “globpikilo” (anstataŭ “bilardobastono”), “mijaĉismo” (anstataŭ “egoismo”), “vizaĝoŝanĝaĉo” (anstataŭ “grimaco”), "akvoŝprucilo" (anstataŭ "fontano") ktp.

[redakti] Ujeco

Oni devas uzi la sufikson "ujo" en landaj nomoj. Sekve, anstataŭ Alĝerio oni uzu Alĝerujon, anstataŭ Siberio, oni uzu "Siberujo", anstataŭ "Meksikio", Meksikujon, kaj anstataŭ Kalifornio, oni uzu "Kalifornujo" (Ujo de la forno de Kali). Se oni kunigu analizeblecon kaj ujecon, anstataŭ "Aŭstralio" oni preferu "Grandainsulenpacifikakvosalaregujon".
Be0701

[redakti] Popolkareco

Oni devas preferi vortojn ŝatatajn de la popolo, ekzemple "sorĉocerbo" por komputilo, "ĝuliparo" por vulvovagino, "pasereto" por peniso, "ovoj" aŭ "globoj" por testikoj kaj simile. Krome frufigojmelonoj por mamoj, tapiŝkonko (aŭ simple konko en hispaña lingvo) aŭ fikingo por vagino.

[redakti] Fundamentismo

Bonalingvistoj estas fundamentismaj esperantistoj, aŭ almenaŭ preskaŭ fundamentismaj. Ili jesas ĉiujn el la dekses reguloj, krom kompreneble la stultan 15an regulon (pri "fremdaj vortoj"), kiun enmetis Zamenhof nur por ŝerco.

Alie, Fundamento enhavas multajn nelogikajn formojn, kiu oni devas anstataŭigi de pli simplaj kaj logikaj vortoj.

[redakti] Egalismo

Ĉiuj bonalingvanoj estas perfekte egalaj, de la prezidanto de la Akademio (kiu ja sekvas bonalingvan laboron, kaj laŭ sia bontrovo prenis kelkajn indikojn por sia lasta vortaro) al la lasta korea komencanto (oni ne havas ilin bedaŭrinde). Ĉiu rajtas doni sian opinion pri la eterne diskutataj vortoj.

[redakti] Opinio

Pamela David y Leo T (2)

Laŭ opinio de aliaj homoj la memnomataj "bonlingvistoj":

- ne estas lingvistoj;
- ne uzas la lingvon pli bone ol la aliaj;
- gluiĝis al la verko de Piron, "La bona lingvo", kiu estas tre bona verko, sed kiu, almenaŭ tiam, ne pretendis fari skolon;
- persekutas la homojn kiuj ne uzas nur bazan esperanton;
- ilia lingvonivelo estas respektata kiel komencanta nivelo, sed tute ne sufiĉa por evoluinta nivelo.

Ni esperantistoj finfine parolas ĉiuj la saman Esperanton, sed la bonlingvistoj volapukecigas ĝin per pezaj vortkunmetoj, kaj la poetoj interlingvaecigas ĝin per novaj vortradikoj.

[redakti] Landnomoj

Malfacile solvebla estas la demando pri la land- kaj popolmonoj ĉar estas tute neeble respekti la principon de Interlingvao nek la principon de simpleco kaj senescepteco.

Oni mute kritikis la duoblan kompromisan procedon, kiun ZAMENHOF, post kelkaj ŝanceliĝoj, definitive alprenis. Laŭ tiu ĉi procedo la gento donas sian monon al sia lando per aldono de l' sufikso uj, kiam teamas pri tia Antikva modo (Eŭropo, Azio kaj Egiptujo); sed, kiam teamas pri la Nova modo (Afriko, esceptante Egiptujon, Ameriko, Aŭstralio kaj Oceanio) estas la lando, kiu donas sian monon al la regnanto per aldono de l' sufikso an. Tiu ĉi duforma procedo estas ankoraŭ pli malsimpligata per kelkaj esceptoj, kiujn postulas la interneco: kvankam eŭropaj aŭ aziaj, la sensufiksaj monoj „Nederlando, Holando, Finnlando, Irlando, Islando, Sirio, Asirio, Armenio, Anemo, Tonkino, Monĉurio, Siberio montras ne la popolon, sed la regnon kaj oni devenigas de ili la popol-monon: „Nederlandano, Asiriano“ ktp.

Aliflanke oni kontraŭas al inteco devenigante Italujo el Italo, Partugalujo el Partugalo, Japanujo el Japano, Egiptujo el Egipto, ĉar en la koncernaj lingvoj (kaj ankaŭ en la latina por Egiptujo) oni uzas la inversan procedon.

Por simpligi kaj unuformigi la duoblan ZAMENHOF-an procedon, oni proponis sensufiksigi senescepte ĉiujn landmonojn sufiksigante ĉiujn monojn de gentoj aŭ racianoj kaj rezervante al tiu ĉi signifo la sufiksonan, dum oni montrus la loĝantojn, laŭ la konstanta ekzemplo de la raciaj lingvoj, ne per ia plursenca sufikso, sed per la preciza, oportuna kaj int-Esperanto uzata esprimo: „loĝanto en“. Tiu ĉi procedo certe estas simpla kaj konforma al la efaktiva etnografia realeco, kiu montras al ni, ke senmiksaj rasoj kaj gentoj, jem ekde la antaŭhisteria tempo, ne plu ekzistas. Jem en la jaro 1909, S-ro Rektoro Boirac, prez. de la L. K., starigis kiel principon, kaj tiu ĉi procedo estas la ĉefa kaj plej ĝenerala moniero, ĉiem preferinda. ZAMENHOF mem konsideris ĉi tiun sison kiel la plej bonan kaj estonte definitive venkontan. Ankaŭ aliaj kompetentuloj ripete esprimis la opinion, ke tiu solvo estus la plej taŭga, se ĝi estus ĉiuokaze aplikebla. Fine tro atentinde estas, ke laŭ la interesa rimarko de S-ro Hans Jakob, „en ĉiuj nia Kongresoj oni konstante aŭdas tielajn reciprokajn prezentiĝojn : „Mi estas svedano; li estas francano; ĉu vi estas svisano? Ne, mi estas italano.“ Tiuj uzoj montras senvolan emon al analogia ĝeneraligo kaj unuformigo. Bedaŭrinde, ankaŭ tiu ĉi alloga procedo prezentas malbonaĵojn kaj precipe la elektro pri la baza landmona radiko estas malfacila. Ĉu Germaniano, Turkiano, Hispaniano estas taŭgaj vortoj? Ĉu, akceptante formojn kiel Danano, Polano, Hispanano, Grekano, Brutano, oni ne estos devigata preni duan diferencan radikon por signifi la landon, ĉar ŝajnas malfacile asigni la landan signifon al la vortoj Dano, Polo, Hispano, Greko, Turko, Bruto. Aliflanke, ŝajnas ke formoj kiel Svedo, Svedano - Norvego, Norvegano - Partugalo, Partugalano - Japano, Japanano - Franco, Francano - Egipto, Egiptano - Hungaro, Hungarano, estas tute taŭgaj el ĉiuj vidpunktoj.

Alian solvon oni proponis, tute konformon al la germanlingva kutimo, kiu plej afte diferencigas la landmonon je la popolmono nur per malsema finigo: „Schweiz, Schweizer - Schweden, Schwede - Belgien, Belgier - Polen, Pole ktp.“ ESPERANTO povus montri la landmonon per la substantiva finiĝo -o kaj la popolmonon per adjektiva finiĝo -a. Bedaŭrinde estas neeble trovi por ĉiu lando radikon, kiu egale taŭgus por popolmono.

La procedo, kiu ŝajne plej sukcesis, kvankem en efaktiveco ĝi tute ne estas pli plene taŭga ol la aliaj, estis provita de UEA kaj estas uzata precipe de la SAT-anoj. Ĝi konsistas en la senescepta formado de ĉiuj landmonoj per la nova sufikso ,i' laŭ la modelo Franco (radiko), Francio (landmono), Francia (adjektivo), Franciano (popolmono). Kontraŭ tiu ĉi procedo oni prave argumentis, ke estas eraro rigardi la sufikson ,i' kiel int-Esperanto ĝenerale uzatan landmonon sufikson. Ekz.

  • England (angle, germane, svede), Angleterre, Inghilterra, Inglaterra (fr, hisp., port.) *Angolország Switzerland, Schweiz (germ., svede), Suisse, Svizzera, Suiza, Suissa;
  • Sweden, Schweden, Suede, Svarige;
  • France (angle, france), Frankreich, Frankrike;
  • Denmark, Dänemark, Danemark, Danimalarca, Dinemarca, Danmark;
  • Greece, Griechenland, Grece, Grekland, Hellas;
  • Norway, Norwegen, Norvege, Norge (svede, norv., dane), Noruega, Norsko;
  • Poland, Polen (germ., dane, norv., svede), Pologne, Polska, ktp.

Formoj kiel Francio, Holandio, Istandio, Finnlandio, Kanadio, Marokio, Svedio, Kubio, Flandrio, Tonkinio, Kongio kaj ceteraj tute ne estas pli internacia-al nek pli taŭgaj ol la sensencaj formoj kun la sufikso uj. Ĉu ankaŭ Germaniano, Turkiano, Franciano, Hispaniano ktp. estas, laŭ internacia vidpunkto, akcepteblaj formoj? Plie, oni ne sufiĉe rimarkis, ke la sufikso ,i' en la lingvoj, kiuj uzas ĝin, estas tro diverssenca kaj konfuziga, ĉar ĝi montras ne nur iafoje kontinenton, aŭ regnon, aŭ provincon, sed ankaŭ afte mutajn aliajn oferojn: scienco, arto, propra mono de virino, abstrakta kvalito, abstraktaĵo, rezulto de ago, aro aŭ korektivaĵo, profesio aŭ metio, ejo, ktp.

Fine: laŭ fonetika vidpunkto, la sufikso ,i' prezentas gravedan malbonaĵon. Certe estas, ke oni ne devas troigi la gravedecon de la belsoneco, pri kiu cetere ĉiuj oreloj neniem plene konsentas. Teame oni ne povas nei, ke la akcentataj i-sonoj vare tromutiĝas en nia lingvo kaj pro sia troafteco pinglopike vundas la orelon. Ne estas do mirige se la L. K. rifuzis oficialigi la sufikson ,i' por landmonoj.

Konklude ni devas konstati, ke nenia solvo estas plene kontentiga nek absolute kaj nediskuteble preferinda super la aliaj. Sekse pli saĝe kaj sendanĝere estas pacienci kaj provizore kontentiĝi je la solvo liverita de ZAMENHOF, kiu ne estas pli kritikebla ol la aliaj proponitaj solvoj. Tio ebligos, ke ni konservos nian unuecon ĝis la tago, kiu certe pli malpli frue venos, kiem pli mutaj regnoj, akceptinte tutmodan helpan duan lingvon, decidos per ĝenerala interkonsento neŭtraligi kaj unuformigi la geografian kaj etnografian terminaron.

[redakti] Religia disputo

6380 n

Ortodoksaj religiuloj uzas vortojn de la La Verda Biblio por kondamni Bonalingvismon. Biblio diras klare en Genezo (Gen. 1:23-24)

23. Kaj la Spirito diris: La vortaro aperigu vivajn estaĵojn, brutojn kaj vermojn. 24. Kaj la Spirito kreis la neologismojn kaj ĉiujn malfacilajn vortojn, lau ilia speco, por eterna turmento de la novaj verduloj.


Sed bonalingvanoj uzas alian biblian eron kiel rajtiĝo (Gen. 3: 1-5):

1. Kaj kiam Ido komencis multighi sur la tero kaj al li naskighis filoj kaj filinoj. 2. Esperantido, Occidental, Idiom Neutral kaj aliaj. 3.Tiam la filoj de la verda popolo ekrigardis en iliajn vortarojn kaj gramatikojn kaj multaj novajhoj plachis al ili. 4. Kaj la Sinjoro vidis, ke granda estas la malboneco de la homoj, kaj ke chiuj pensoj kaj intencoj de iliaj koroj estas nur malbono. 5. Kaj la Sinjoro diris: Mi ekstermos tiun malbonon kaj la herbachojn, kiujn tiuj homoj plantis en la vortaron de la verda lingvo.

[redakti] Vortoj de la Profetoj

Laŭ la granda profeto Renato Corsetti:

C'iu, kiu aldonas al Esperanto eu'ropdevenajn radikojn kun dubinda utileco (kaj vi devas agnoski ke en c'i itu listo iuj dubis pri la utileco de "krip-") plieu'ropigas Esperanton.

Certe antaŭ li jam diris Zamenhof (Letero al Rigel 2:3):

"Ĉar mi ne povas postuli, ke la mondo lernu dekojn da miloj da vortoj, tial la nombro de la radikoj devas esti tre malgranda kaj ĉio alia devas esti kreata laŭ la leĝoj de la lingvo (ne prenata simple el la ekzistantaj lingvoj por plaĉi al la poliglotuloj)."
1240

[redakti] Zamenhofeco

Zamenhof sciis, ke por krei pli facilan lingvon por ĉiuj, du faktoj ĉiuokaze devos esti plenumataj, nome facila gramatiko kaj la malgrandigo de la jam tiam ampleksaj vortaroj. Unue li laboris pri la faciligo de la gramatiko, ĝis tiu reduktiĝis al resto, kiun oni ĝis tiam neniam imagis ebla. Finversie lia lingvo estis havonta nur 16 senesceptajn regulojn, baze de kiuj lingvo tamen plenpove funkcias. Tamen lia sukceso pri tiu mirakleto estis ja nenio kompare al lia reduktado de la vortamasa inundaĵo. Kiel oni dekonigu la multajn vortojn lernendajn?

Zamenhof uzis la kvazauprefikson "pseudo-", ekzemple en "pseudosufiksoj", "pseudo-patriotismo", "pseudo-scienca" kaj "pseudo-laboro". Ja ankaŭ Zamenhof rajtis eksperimenti (kaj foje erari). Kaj cetere li ne povis tiam havi je dispono niajn listojn!

[redakti] Ĉu sekto?

1949

Efektive Renato estas la ĉefo de esperanta sekteto kreita de li: "La bonlingvuloj". Oni nomas tiun grupon sekto, ĉar efektive ĝi estas sekto. Ili malbenis niajn familiajn antaŭulojn ĝis la sepa generacio. Kiu el ni estus tiel malmodera?

Kial ili klopodas obstakle bremsi onian literaturan agadon?
Se ĝi povus, tiu grupo iĝus vera mafio!

Ne! Ni ne volas kredi, ke ili iĝos nia Granda Frato!
Ni ne volas kredi, ke io tia ekzistos en Esperantio.

Kiom enuigas nin tiuj ĉi 'gramatikaĵ-frenezuloj', kiuj tute malpurigas [la plej ĝentila esprimo!] tutan intereton per siaj "seksprilaboriloj" kaj "kafiloj" (aŭ "fikiloj"). Kaj ili eĉ ne komprenas, 'naiveguloj' [eŭfemismo'], ke tiajn ĉi mejlolongajn vortomonstrojn [krom ili mem] preskaŭ neniu uzas!

Renato, moderigu vian opinion pri Esperanto! Lasu, ke la lingvo spiru!
Ne manie manovru ĉiurimede por malaperigi fakte necesajn kaj uzatajn vortojn!

Vivu Kaloĉo, Varingieno, Aŭldo, Boŭlton, Lapenno kaj multaj aliaj!
Vivu Zamenhofo, kiu estis la unua poeto de nia lingvo!
Vivu la poetoj, kiuj maturigas la lingvojn kaj transformas la mondon!

[redakti] Ĉinoj

1378

Bonlingvismaj diskutoj estus pli konvinkaj, se la ĉinoj pli aktive partoprenus!

[redakti] Japanoj

Artefarita internacia lingvo neŭtrala kiel E devas esti la plej logika ling­vo, ĉar nur la logiko estas vare komp­renebla kaj neŭtrala por ĉiuj pomoj de diversaj gentoj. Japano preferas facilan ellerneblecon de E pro kun­metado de radikoj al unuavida diven­ebleco pro pseŭdointerraciaj radikoj de Occidental k. a., kiujn afte ŝatas eŭropanoj. Ne blinde respektu la malbonajn kutimojn de eŭropaj ling­voj, sed plilogikigu nunan ESPERANTON.

1. Forigu pseŭdointerraciajn radi­kojn. Enkonduku imperi‘ismo, imperi' isto, materi'ismo, materi'isto, raci'ismo, raci'isto anstataŭ imperialismo; imperialisto, (kiuj ne estas derivitaj de imperialo), materialismo, material­isto (kiuj ne estas derivitaj de mate­rialo), racionalismo, racionalisto.

2. Enkonduko de novaj afiksoj pli oportuna ol tiu de multaj pseŭdo­interraciaj radikoj. Ren'ito, pulm'ito, orel'ito, ktp. anstataŭ Nefertito, pneŭ­monio, otito ktp. Orel'algio, nerv'­algio ktp. anstataŭ otalgio, neŭralgio ktp. Bird'ologio, fiŝ'ologio, dent'ologio, orel'ologio ktp. anstataŭ orni­tologio, iĥtiologio, odontologio, oto­logio ktp.

3. Pri la uzo de la difina artikolo. Estu ĉiam logika. Antaŭ propraj no­moj neniam uzu. Ne uzu antaŭ la monoj de monatoj, sezonoj, semajn­tagoj, kiam ili ne estas difinitaj.

4. Ne uzu pluralan formon por moni unu kompletan tuton nefacile disigeblan. Pantalono, Ateno, Andoro anstataŭ pantalonoj, Atenoj, Andoroj.

5. Unu signifo por unu radiko. Plumo havas du signifojn: birda plumo kaj skribilo. Por la lasta en­konduku neologismon.

6. Ne insistu unu formon interna­cian uzatan por eviti pomonimon, for­igu formon kun duobla konsonanto: Finno, fino. Por la antaŭa enkonduku „suomo“.

7. Nur E ortografio sola regu en ESPERANTA Framasonismo laŭ la konsilo de Z (Orig. Verk. p. 91).

[redakti] Metodo

Metodo de bonalingvismo estas analizado de etimologio kaj signifo de vorto kaj propono de nova kunmetaĵo aŭ simpla sinonimo. Ekzemple:

  • Ananaso: el la greka "an" (ne) + anaso = tio, kio ne estas anaso.
  • Anaso: tio, kio ne (an-) estas aso.
  • Aso: ludkarto, ĵetkuba faco, havanta nur unu solan punkton. Sekve:
  • Ananaso = neneaso. Kiel, logike ne+ne = jes. Do:
  • Ananaso = aso!

[redakti] Alfabeto

En la Fundamento oni trovas konsonanto, kiu devis esti "kunsonanto". Ĉar pri tio, oni havas "kon' son' ant' o ", ĉu estas la kon' de "koni", ĉu estas tiu radiko, kiu signifas "kun".

[redakti] Ekzemploj de rekomendindaj formoj

Foto-(19)

Ŝi parolas bonlingve kaj laboras en ekstergeedzecbonfartigejo

.

Altruismo: kromsiamismo;
Aperto: malmalmalfermo
arkeologio: malnovaĵscienco;
arkivo: malnovmaterialarujejego;
aŭto: benzinmotorveturilo
biciko: senmotora radoduopo
bordelo: seksumometiejo, ekstergeedzecbonfartigejo
ĉapelo: kunrandkapvesto
decembro: dekdua luntempunuo
diplomatio: kuneksterlandkomuniktraktado
etudo: ekzercsonartverko
filatel(i)o: poŝtmarkkolektadamo
geologio: ternatursciarsistemo
ekzemplo: montrotiaĵo
terorismo: amastimegigagemo
vagino: seksuminvitkorpenirpordeto
peniso: favorokaze malmolegiĝemega ekstaropova kukumetosimilaĵo
kaco: kremsaŭcŝpruca fikbastoneto

[redakti] VIDU ankaŭ

Content Navigation
Aliaj lingvoj