Fartado

El Neciklopedio

Alidirektita el Bonfarto
Iri al: navigado, serĉi
Fartado

Fartantoj estas tre diligentaj.

"Per tro multa varto malboniĝas la farto."

~ Zamenhof pri arto de farto

"Ĉiuokaze, temas pri speciala sufiĉe interesa socia fenomeno kun longa historio."

~ Pejno Simono

"Ni strebu, ke ĉiuj artikoloj al kiuj ĝi ligas, estu objektivaj."

~ Neŭtralisto

Fartado estas konkursa sporto, ludata inter la feliĉuloj kaj la malfeliĉuloj. La feliĉuloj fartas bone, kaj la malfeliĉuloj fartas malbone. Tial, la feliĉuloj estas venkistoj de la fartado, aŭ fartvenkistoj.

Ankaŭ kelkaj aliaj teamoj foje fartas. La diligentuloj fartas lace en la vespero kaj la pigruloj fartas lace ĉiam. La fiuloj plej ofte fartas feke aŭ kace.

[redakti] Fartado ĉirkaŭ la mondo

4637 n

Afrikanoj kaj orient-eŭropanoj ĝenerale fartas malbone. Nordaj eŭropanoj kaj sudaj koreanoj fartas tre bone.

Ĉar Usono ne partoprenas en internaciaj sportoj, ili ludas malsaman sporton, statadon. Usonanoj emas diri, ke ili statas bone, eĉ en la plej malbonaj situacioj, pro stulta Opus Dei. Ili ne konsideras fartadon maldeca; ĝi ofte aperas sur usona televido. Oni vaste kritikas usonon ĉar, kvankam usono mem ne fartas, ili ofte intervenas kontraŭ la bonfarto de aliaj nacioj.

[redakti] Idista fartado

Ni, l' idistoi, plubonaligis Esperanto per substitutuari la desdecala "farti" per "standari". Idisti do ne fartas; ni standas (esperantale staras). Quiel vu standas? Me standas desbonale, char standado esas tre enoyozala sporto :(

[redakti] Vidu ankaŭ

Content Navigation
Aliaj lingvoj