Bono
El Neciklopedio
"Patriotismo mi nomas la servadon al la Bono."
~ Zamenhof pri Bono
"Ĉi tiu merdo vere ekzistas ĝis hodiaŭ!"
~ Iu pri Bono
"Donu belon, bonon, amon,
sed atendu ne la samon."
"Oni nomiĝas ĝin en Brazilo Malbono"
~ Brazilano pri Bono
"Preskaŭ nekomprenebla parolado :-)"
~ stultulo pri ĉi tiu artikolo
"Ne venkiĝu de malbono, sed venku malbonon per bono"
~ Sankta Paŭlo pri Bono
"Interesega, bonkvalita, science farita teksto pri tiel grava afero"
~ leganto
"Bono estas vorto pri ĝenerala nocio: Bono kaj malbono"
~ Vikipedio pri Bono
"Ne estas plej naŭza odoro ke tia kia devenas de la putrigita bono"
[redakti] Fundamente
Bono estas la plej ofte tradukita vorto de la Fundamento. Ĝi aperas en ne malpli ol sep [!] diversaj lokoj. Ĉu vi scias?
Jen la historio de la sepfontaĵo:
Bon' aperas en la Universala Vortaro (UV 1893) en la ĝusta alfabeta loko. Ĝi ankaŭ aperas en la lecion-fina vort-listo de § 8 de la Ekzercaro (FE 1898). Krome ĝi servas kiel ekzemplo en UV je la artikolo pri la adverba finiĝo "e" (nur en la angla), je ec' kaj mal'. Fine kiel ekzemplo por ec' kaj mal' en la lecion-finaj vort-listoj de FE. Entute do ses kaj kvinona trovlokoj! Rekordo! Kvarfontaj vortoj troveblas pluraj, ekzemple estim', patr', kant' k.a. - bon' tamen elstaras.
