Bordelo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi





Adult neon.gif Adult neon.gif Adult neon.gif Adult neon.gif Adult neon.gif Adult neon.gif Adult neon.gif Adult neon.gif Adult neon.gif Adult neon.gif Adult neon.gif Adult neon.gif

"Inter la blinduloj reĝas la strabuloj"

~ Zamenhof pri aŭtoro de ĉi tiu artikolo
21b29812ce o.jpg

"Bordelo (GV): amordomo"

~ vortaro pri putinejo

"Mia mono! Mia tuta mono malaperis!"

~ Claude Piron pri bordelo

"La mondo 'stas bordelo"

~ Hans-Georg Kaiser

"Esperanto example sentence: La nuna tango ekestis en la bordeloj ..."

~ usonano

"Me projetas laborar en bordelo."

~ Idisto
Chicoenbordelo 01.JPG

Bordelo ♥ , bonalingve seksumometiejo, ekstergeedzecbonfartigejoprostituciulinarejo, estas agrabla loko en natura komunumo de pozitive pensantaj homoj, kie oni povas spekti inspirajn dancprezentojn kaj amorartaĵojn, dum oni ĝuas la agrablan kompanion de ĝojemaj kaj ĝojigaj universitate edukataj respekti edukotaj virinoj, kiuj strebas pluvivigi la artajn ambiciojn kaj valorojn de la tiel nomataj putinoj, kiuj estas grava elemento de la popola kulturtradicio. Idistoj nomas tiun lokon "Prostituceyo", tio montras ilian emon al la bona lingvo.

Aĉuloj Idistoj diras ankaŭ ke

Prostituceyo es establisuro precize dedikita por prostitucado, provizanta la prostituci loko pro renkontrar e havar sexuala relato kun la klienti.

Ni ne povas malpravigi idistoj pri tio, ĉar tie vivas iliaj patrinoj kaj tie ili naskiĝis kaj kreskis, sekve, ili konas tiujn lokoj pli bone al ni, malgraŭ nia ofta vizitado al iliaj domoj, kiam ni gastas ĉe iliaj fratinoj...

[redakti] ♥ Akompana agentejo ♥

8691 b.jpg

La Akompana agentejoeskorta agentejo (servo) peras virinojn, virojnaliajn ulojn, tiel nomatajn eskortulojn aŭ vokvirinojn (akompanistojn), kiuj donas - kontraŭ pago pro la komune pasigita tempo - partnerecon. Tiu partnereco povas esti societaj eventoj ekz. akompanado al teatro, restoracio, vetura akompanado, al la dancejo de junulara festego kiel IS aŭ similaj. En Aŭstrio, la perado de akompana persono estas libera, leĝa profesio.

La aĉetanto pagas por la akompanado kaj la interkonsentita sekso estas natura. Tiel tio ne estas prostituado, tute ne, kaj agentejo tute ne estas speco de virtuala bordelo, kiel pensas la puritanoj en loka klubo kun aliaj maljunuloj.

[redakti] ♥ Konstruado ♥

Laŭ William Blake malliberejoj estas konstruitaj per ŝtonoj de la Leĝo, bordeloj, per brikoj de la Religio.

[redakti] ♥ Familia afero ♥

Familioj kiuj vendas siajn filinojn al bordeloj emas ripeti la padronon kun siaj pli junaj filinoj. La pli junaj filinoj, aliflanke, havas pli volon por iri, ĉar iliaj pli maljunaj fratinoj rakontas al ili pri siaj ekstravagancaj tempoj en la grandurbo. La knabinoj admiras la vakerajn vestojn kaj monon de sia fratino. La pli junaj knabinoj tiam eniĝu en prostituado.

[redakti] ♥ Konstruado ♥

Malliberejoj estas konstruitaj per ŝtonoj de la leĝo, bordeloj, per brikoj de la religio. Kaj oni diras ke religioj estas malbonaj!

Last tango 19751.jpg

[redakti] ♥ Esperanto ♥

Por havi bezonatan interhoman kontakton, esperantistoj vere bezonas komunikigi esperanton en la mondo. Kial ne en drinkejoj? Kial ne en bordeloj? Ju pli da parolantoj oni kreas, des pli bone. Ke Esperanto kapablu esprimi ion kulture originalan kaj internacie valoran!

[redakti] Informadiko

Kion diras informadikisto elirante el bordelo?

Bazo de virusoj ĝisdatiĝis.

[redakti] Pasdomo

La pasdomo estas bordelo, en kiu amoristinoj luas ĉambrojn kaj atendas je malfermita pordo amoraĉetantojn. La malĉastulinoj pagas potagan luon kaj decidas memstare pri labortempoj kaj prezoj. (Kutime tamen la "startoprezoj" estas fiksitaj far‘ de la entreprenisto)

La amoraĉetanto trakuras la pasejojn de la domo (pro tio la nomo pasdomo), por sendevige paroli kun la ĉeestaj damoj en iliaj ĉambroj kaj poste eventuale ĝui iliajn kontentigajn servojn. La eniro je la plej multaj pasdomoj estas senpaga samkiel la eliro, pri la kostoj en la tempospaco inter el- kaj eniro interkonsentas la gasto kaj lia amservistino.

[redakti] ♥ Kultura kontribuo ♥

Sen bordeloj la monda kulturo estus multe pli malriĉa. La nuna tango ekestis en la bordeloj de Montevideo. Bordeloj aperas en multaj libroj, kiel en la granda romano "Ulisses" de Jame Joyce.

Se bordeloj ne ekzistas tiam estus granda manko en la mondo, tiam mi serĉus alian lokon por orgiumi, tiam mi ankoraŭ ne fumus tabakon, kaj mi neniam estus renkontinta miajn plej karajn amikojn. Vere, aliflanke, mi certe havus multe pli da libera tempo!

10407964 10202800102243863 5440956813502554572 n.jpg

[redakti] ♥ En Bervalo ♥

Soldatino.jpg

Kruko erare elektis la telefonnumeron de la paroĥestro. Pensante, ke li telefonas al malĉastejo, li demandas:

— Tie ĉi parolas Kruko. Ĉu Marina estas nun libera?

Li ege miras, kiam aŭdas jenan respondon:

— Sinjoro Kruko, mi estas ne parigisto sed via pastro.

— Ho, sinjoro paroĥestro, kion do vi faras en bordelo?


[redakti] ♥ Soldata bordelo ♥

Dum militoj por eviti internacian proteston kaj skandalo, la stabo de la armeo, por limigi seksajn perfortojn multnombregajn fare de soldatoj en konkeritaj teritorioj la staboj instalas en okupitaj regionoj ripozejojn.

Alia celo estas bonteni la humoron de la trupo kaj protekti ilin kontraŭ seksaj malsanoj (devigante la uzon de kondomoj en bordeloj). Por atingi tian celon, necesis daŭre disponigi sufiĉe grandan nombron da prostituitinoj.

La virinoj estis estritaj aŭ de la armeo (tiam ili estas nomataj "flegistinoj", "sekretariinoj aŭ "rangulinoj") , aŭ de lokaj registaroj, aŭ de privatuloj.

La estroj ricevas parton de la prezo por "ne vidi" la privatajn bordelojn ĉe la soldatejo.


9825.jpg

Ekstertera bordelo

[redakti] ♥ Servo ♥

9b93.jpg

Joĉjo estis eliranta de hotelo kie li laboras, kiam li aŭdas voĉon:

- Joĉjo, kien vi iras?
- Mi iras al putinejo, sinjorino - respondas Joĉjo.
- Kien? - diras maltrankvile la estrino de hotelo - maledukita! Oni ne parolu tiel! Plue vi estas preskaŭ infano kaj devas labori. Vi restu chi tie!
- Jes, vi ordonas ... sed do diru al via edzo ke li mem devos preni ombrelon kiun li forgesis tie!

[redakti] ♥ Historio ♥

En Efeso prostituo estis parto de la Afroditokulto. Daŭre ekzistas la ruinoj de la bordelo en la centro de la antikva urbo kaj la sagoj tienaj gravuritaj en la pavimo.

Dum la konkero de Kanaan, spionoj de Josuo restis dumnokte en bordelo kaj benis la mastrinon (Raĥab).

En Pompejo ekzistas la restoj de bordelo, nomita Lupanar, elfosita el la cendroj de Vezuvio.

En Mezepoko, episkopoj reguligis la funkciadon de bordeloj.

Famiĝis la berlina bordelo Salon Kitty, kiu servis ankaŭ al spionado dum la nazia epoko (1933-1945).

126 n.jpg

[redakti] ♥ Pagmaniero ♥

Turisto en via unua vizito al Amsterdamo, iras al granda bordelo. Ino kiu estras bordelon sidigas lin kaj sendas al li junan knabinon. Ili konversacias, sin karesas, trinkas, ridas, kaj ŝi sidas en liaj femuroj. La ulo flustras ion en ŝia orelo, ŝi profude spiras kaj forkuras rapide. La estrino vidas tion kaj sendas knabinon pli spertan. Ili konversacias, sin karesas, trinkas, ridas, kaj ŝi sidas en liaj femuroj. La ulo flustras ion en ŝia orelo, kaj ŝi krias - NE! kaj eliras rapide.

La estrino ne komprenis. Tiu ulo kiu aspektas tia ordinara ne povus peti ion tiel hororan, kion la du knabinoj ne povus elteni. Ŝi, la estrino, decidas sendi Lola-n, sian plej spertan. Ŝi neniam diris NE kaj certe nenio surprizos shin. Ili konversacias, sin karesas, trinkas, ridas, kaj ŝi sidas en liaj femuroj. la ulo flustras ion en ŝia orelo, kaj shi krias - NENIAM!, batas lin kaj eliras.

La estro tute strangas. Neniam ŝi vidis ion similan en pluraj jaroj de laboro en bordeloj. Tiam ŝi por povi instrui siajn knabinojn, iras al la ulo kaj diras ke ŝi estas la plej elprovita de la bordelo. Ili konversacias, sin karesas, trinkas, ridas, kaj ŝi sidas en liaj femuroj. La ulo flustras ion en shia orelo:

- Ĉu mi povas pagi vin per Spesmiloj?


[redakti] ♥ Sekskomerca industrio ♥

Sekskomerca industrio estas ekonomia sektoro, plene kreskanta, okaziganta ege gravajn translokiĝojn da homoj, naskanta kolosajn profitojn kaj enspezojn, kunportas fundamentajn kaj neviditajn karakterizaĵojn de tiu nova stadio de kapitalisma ekonomio.

De 1995, internaciaj organizoj alprenas sintenojn, kiuj celas la liberaligon de la prostituado kaj de la seksmerkatoj. Kion defendas Monda Komerca Organizo (MKO) favore al novliberala tutmondiĝo, tion refaras diversaj eŭropaj kaj internaciaj organizoj, kiel UN en la kampo de la seksekspluatado.

Estigis tiun merkaton : ĝenerala disvolviĝo de prostituado (efiko, inter aliaj, de ĉeesto de soldatoj engaĝiĝintaj en militoj aŭ en teritoriaj okupacioj), disvolviĝo de turismo, eko kaj normaliĝo de pornografio kaj bezono de la amasiĝo de kapitalo.

La prostituado kaj ties konektikaj seksindustrioj : drinkejoj, dancistinkluboj, bordeloj, masaĝsalonoj, entreprenoj de pornografia produktado, ktp., baziĝas sur amasa ekonomio kontrolata de prostituistoj . Internaciaj hotelaj ĉenoj, aervojaĝaj entreprenoj kaj turisma industrio amplekse profitas de tiu industrio de sekskomerco. Prie eĉ registaroj profitas.

Laŭ studaĵo de Bishop kaj Robinson, turisma industrio redonas 4 miliardojn da dolaroj tage al Tajlando. Prostituado fariĝis disvolviĝa strategio de ŝtatoj. Multaj ŝtatoj de Azio, Latinameriko kaj Afriko estis kuraĝigitaj disvolvi sian industrion de seksa turismo kaj adolta amuziĝo far internaciaj organizoj, i. a. Internacia Monda Fonduso kaj Monda Banko.

[redakti] Seksgapejo

Seksgapejo (angle peepshowpeep show) estas ejo, kie pagantaj vizitantoj povas rigardi personojn (ĉefe virinojn), kiuj eksponas erotike sian nudan korponseksumadon.

La loko konsistas el apartaj kabinetoj kun pli-malpli eta truo al la scenejo. En kelkaj ŝtatoj aŭ subŝtatoj, seksgapejoj estas leĝe restrikciitaj, aŭ malpermesitaj, ekz. en Nordrejn-Vestfalio, Germanio.

Mondvastan famecon ricevis la usona seksgapejo Lusty Lady (San Francisko) en 2003, kiam la dungitoj aĉetis la entreprenon kaj estigis aŭtonoman kooperativon.

[redakti] ♥ Televido ♥

Francino.jpg

Fremdulo en urbo petis taksiisto preni lin al la plej luksa bordelo kiu disponas.

La vizitanto estis plaĉata per la aspekto de la bordelo do eniris, elektante belegan ruĝharulinon, kiu gvidis lin al splenda litĉambro.

Post duonhoro, portante ŝatatan rideton, li alfrontis la estrinon kaj demandis pri la kosto. La viro estis surprizita kiam la estrinon dankis lin sed, anstataŭ pagigi lin, donis $100 al li. Li tute ne komprenis la aferon sed dankeme akceptis la monon kaj foriris.

La sekvan nokton li decidis reveni al la nekutima sed miriga bordelo. Ĉi foje li ĝuis la servon de tre bela blondulino. Memfide li alfrontis la estrinon kaj etendigis la manon por akcepti monon. Ĉi tiu tempo, tamen, la estrinon diris, "$50, bonvolu."

"Tiu sumo estas ĝusta," respondis la konfuza viro, "Sed lastafoje vi donis al mi $100, nun vi volas ke mi pagu $50 al vi. Kio okazas?"

"Nu sinjoro, ĉi foje vi ne aperis en la televido."

[redakti] ♥ Testamente ♥

1348111650444.jpg

Nigre vestita viro eniras bordelon. Li diras al la estrino:

— Hieraŭ kliento, kiu intencis viziti vian institucion, subite mortis sur la sojlo.

— Jes. Malgaja afero.

— Kun kiu pensionulino li havis kutime rilatojn?

— Kun Arleta.

— Bonvolu konduki min al la ĉambro de Arleta. Mi estas lia notario, kaj mi devas plenumi lian lastan volon.

[redakti] ♥ Ekzameno ♥

Du amikinoj deziras gajni monon per siaj logaĵoj. Ili turnas sin al luksa bordelo kaj petas la estrinon dungi ilin por kelkaj horoj ĉiun posttagmezon. La parigistino rimarkigas:

Hlavni-zena-eo.png

Respondo: Iru al bordelo!

— Fraŭlinoj, tio ne estas tiom facila, kiom vi pensas. Mi direktas modelan firmaon, kaj li klientoj plendus, se mi proponus al ili senspertajn amatorinojn. Ĉiuj deĵorantinoj en tiu domo devis komence fari tre severan ekzamenon. Ili nun konas perfekte la teorion kaj la praktikon de ĉiaj voluptoj.

— Ankaŭ ni estas pretaj prepari tiun ekzamenon.

— Bone, jen lernolibroj. Lernu ilin parkere.

Ambaŭ amikinoj diligente laboras, studas tage kaj nokte, faras praktikajn ekzercojn. Iam kandidatino, ne vidante sian kunulinon, maltrankvile demandas la bordelestrinon:

— Ĉu vi scias, kie estas mia amikino?

— Ha! la kompatindulino hieraŭ sufokiĝis ĉe la buŝa ekzameno.

[redakti] Vidu ankaŭ

Content Navigation