Boris Kipriyanovich
El Neciklopedio
"Kion vi ne perdis, tion ne serĉu"
~ Zamenhof
"Aceptez Iesu Kristo kom vua salvero"
Boris Kipriyanovich, aŭ simple Boriska, estas 13-jara knabo loĝanta en Zhirinovsk, en la regiono de Volvogrado, Rusio.
Li fariĝis la plej mondkonata ekzemplo de la t.n. indigaj infanoj, tio estas, iu nova generacio de homoj enkarniĝantaj en la Teron kun granda inteligenta kapablo kaj multfoje altevoluitaj laŭ moralo kaj konoj.
Ekde sia infaneco, Boriska asertas, ke li venis el Marso, kies surfaca civilizo estis detruita de iu nuklea milito. Li memoras pri sia vivo en la menciita planedo kaj eĉ rakontas pri siaj vojaĝoj al la Tero pere de spacoŝipoj. Ĉi tie li atestis la detruon de la lemuria civilizo, kiu same malaperis, antaŭ 70 mil jaroj. 'Mi memoras, mi vidis' - li respondas al la homoj kiam ili demandas kiel li scias pri tio.
[redakti] Boriska, la rusa knabo kiu venis el Marso, antaŭvidas baldaŭajn katastrofojn
Pri la estonteco, li antaŭvidas, ke grandaj konoj estos malkovritaj kiam la homoj sukcesos malfermi la Sfingon. Laŭ li estas iu mekanismo por malfermi ĝin ie malantaŭ unu el la oreloj.
Li ankaŭ antaŭvidas grandajn proksimajn katastrofojn - unu en 2009 kaj alia, pli serioza, en 2013 - kaŭzotajn de aliiĝoj en la magnetaj polusoj de la Tero.