Bovino

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kiso malsincera estas danĝera"

~ Zamenhof pri zoofilio
0012 55

"Os bovinos (latim científico: Bovinae) constituem uma sub-família"

~ portugallingva Vikipedio pri bovino

"Hm, sed tiuj ja estas delonge bone konataj faktoj, ĉu ne?"

~ iu ajn pri ĉi tiu artikolo

Bovino estas ina bovo. Ili estas tre similaj, sed ankaŭ tre malsamaj. Alie,virbova lakto ne tiel abundas kiel la bovina.

Bovinokunfloroj

Enhavo

[redakti] Defino

4

-Kio estas bovino?
-Bovino...estas najbarino kiu ĉiun tagon alvenis drinki kafon kun mia patrino.

[redakti] Saĝeco

Kamparano posedas faman bovinon kiu donas multan lakton. Ĵurnalisto volas scii kiel li sukcesas konvinki la bovinon doni multan lakton. Mi ĉiutage faras al ĝi la saman demandon:

_Karolina, kion ni manĝu hodiaŭ? Ĉu lakton aŭ viandon? ;o)

[redakti] Vesto

Bovino pashtiĝas trankvile en herbejo, kaj ekvidas ganton. Ĝi diras: Ho, mamtenilo!

[redakti] Graveco

La dika instruistino demandas la infanojn:

-- Nu, kiu povas diri al mi, kion donas al vi kokino?
-- Ovojn!
-- Tre bone! Kaj ĉu vi povas diri, kion donas al vi kaprino?
-- Kaprolakton!
-- Brave! Kaj kion donas al vi bovino?
-- Ĉiaspecajn stultajn hejmajn taskojn kaj skribajn laboraĵojn!
Gabriela-Mandato

[redakti] Laŭ usonanoj

Antaŭ nelonge (1970) en Usono okazis agrara konferenco, en kiu la teknikredaktoro de "Farmes Weekly" (Farmoj Ĉiusemajne) prognozis tion:

1. Post dek jaroj lakto esence estos vendata nur plu en pulvora formo.

2. Post dudek jaroj oni produktos la lakton rekte el herboj kaj la bovino fariĝos superflua, ĝi estos ŝparita.

[redakti] Seksumado

Johaĉjo kaj Julinjo paŝtas siajn bestojn. Johaĉjo paŝtas sian bovinon, Julinjo sian virbovon. Foje jen, la vorbovo grimpas sur la dorson de la bovino. Johaĉjo rigardas la scenon iomete, kaj li demandas Julinjon:

-- Kiel vi opinius, se ankaŭ mi farus same, kiel la virbovo?

Julinjo enpensiĝinte repondas:

-- Faru laŭplaĉe... ja temas pri via bovino!

[redakti] Alie

Du bovinoj interparolas:

-Imagu, mi havos bovidon.

-Kiu estas ĝia patro?

– Kiel mi povus scii? Mi neniam rigardas malantaŭen. Ĉu vi pensis ke mi estas vidmaniulo? ;o)

[redakti] Freneza bovisto

Unu tagon amiko vizitas la bovinejon de konatulo.

"Sed mi ne povas kredi!" ekmiregas amiko. "Vidu la furaĝon! Vi manĝigas al la bovinoj per 20- kaj 50-eŭraj biletoj!

"Jes," agnoskas bovbredanto. "Kaj tial ili donas tiom riĉan lakton!"

Vizitanto malfermas grandan pordon, kaj trovas enorman fridujon en kiu paŝtas bovinaron.

"Sed kial vi paŝtigas ilin en tiu fridujego?" li demandas al bovisto.

"Facile. Tiel ili rekte produktas glaciaĵon!"

[redakti] Perkomputila Sekreto

La nomita sekreta nivelo de la bovino komencis kiel famo en la unua ludo de la saga; en kiu diris ke de iu "sekreta formo" (pikante kun la muso levita numero de fojoj sur bovino) povis konsenti novan nivelon, falsa famo tamen.

Tempo poste, ĝi Segas studojn, en la ekspansio Diablo: Hellfire jes kreis novan enhavon, en kiu unu el la serĉoj eblis modifita por ke farmisto aperis vestita de "bovino" kaj muĝante.

Liaflanke, Blizzard provis trankviligi la famon aldonante lertaĵo en la videoludo Starcraft: skribante "there is ne cow level" ("ne estas nivelo de la bovino") en la linio de comando por gajni la ludon.

Milk
Tiuj estas kaprido kaj kaprino, ne bovino

La supre dirita nivelo jes ol alvenis en Duan Diablon. Por konsenti ĉi tiun devas repreni kaj stoki celon kiu aperas en la urbo de Tristán, nomita "La kruro de Wirt". Fojo mortigita al Diablo (aŭ al Baalo se ĝi ludas al la ekspansio), ĝi devas reveni al la 1a Akto en la sama nivelo de malfacilaĵo kaj transmutarla kruro kaj "Volumo de la vestiblo de la urbo" en la "Rubujo horádrico". Ĉi tio malfermos vestiblon al la nivelo kie, evidente, ni trovos abundan amason de bovinoj murdas ke ili muĝas, kvankam ne kiel bovinoj, fato kun homaj voĉoj. Fojo kiu mortigas al la Reĝo De La Bovinoj, ĝi ne povos reveni al malfermi la vestiblon al la nivelo de la bovinoj en la nivelo de malfacilaĵo kiu kreis la nivelon.

[redakti] Alie

Kruko kaj Baniko ferias ĉe la farmista patro de Baniko. Unufoje, Kruko promenas, kaj renkontas Banikon, kiu kondukas bovinon.

"Saluton, Baniko," diras Kruko. "Kion vi faras kun la bovino?"

"Nu ja, mi kondukas ŝin al la virbovo."

"Ĉu? Mi kredis ke via patro okupiĝas pri tio."

"Jes, kutime. Sed ĉifoje estas la virbovo...."

[redakti] Blankaj kaj grizaj

Esperantista-menina

Kamparano paŝtigas la bovinojn. Urba turisto venas kaj demandas:

-- Diru, ĉu la bovinoj paŝtiĝas senĝene?
-- La blankaj jes -- respondas la sikulo.
-- Kaj la grizaj, ĉu?
-- Ankaŭ tiuj.
-- Ĉu ili donas lakton regule?
-- La blankaj jes.
-- Kaj ĉu la grizaj?
-- Ili ankaŭ.
-- Kial vi mencias aparte la blankajn kaj la grizajn?
-- Ĉar la blankaj estas miaj.
-- Kaj la grizaj?
-- Ankaŭ ili.

[redakti] Bestokuracisto

Maljuna farmisto unu tagon aranĝas la venon de la bestokuracisto por fari artefaritan ensemigon ĉe lia plej bona laktobovino. Sed lastaminute li devas malĉeesti pro iu grava afero, do la bestokuracisto trovas nur la maljunan edzinon ĉe la farmo. Kaj la avino havas kapon kiu ne sidas tute rekte sur la ŝultroj!

"Bonan tagon, avinjo!" ĝentile salutas la juna bestokuracisto. "Mi venas kiel interkonsentite por ensemigi vian bovinon."

Avinjo kondukas lin en la bovinejon ĝis antaŭ la bovino, kaj tiam fingromontras najlon fiksitan sur fosto.

"Aranĝiĝu mem," ŝi diras al li. "Jen la besto, kaj jen najlo por alkroĉi vian pantalonon!"

[redakti] Malsano

Malsanas la bovino de kamparano. Li demandas la najbaron, ĉu eble li povas helpi.

-- Kion vi donis al la bovino, kiam ĝi estis malsana?
-- Mi donis terpentinon.

Sekvatage ili renkontiĝas denove:

-- Najbaro, mortis mia bovino pro la terpentino.
-- Ankaŭ la mia..
Aliaj lingvoj