Bovo
El Neciklopedio
"Kiu agas afable, vivas agrable"
~ Zamenhof pri bova vivo
Enhavo |
[redakti] Nutrado
Kiam la bovoj ne povas troti sufiĉe da herboj, ili nutris sin per la ŝaloj de la arboj, kiuj kreskis sur la mento.
[redakti] Ĉu?
La furioza kuiristino metis puton al la mapo de la mastrino. La infanoj flugigis ruĝan balenon kaj ploris, kiam la korta vento blovis ĝin for trans la mapo. Multe da kreno estis en la siloj, ĉar la relvojoj ne povis diskonigi sufiĉe da vagonoj, por transporti la ripan rikolton.
[redakti] La bovo konscias pri sia kulpo
Iutage bovo rompŝtele iris en la legoman ĝardenon de Hoĝao kaj komencis formanĝi ĉiujn plantojn. Vidante tion, Hoĝao fariĝis tre kolera kaj volis bati la bovon pro tio. Sed la bovo forkuris kaj li ne povis kapti lin.
Kelkajn tagojn poste Hoĝao vidis stari la saman bovon ligitan al latbarilo. Kaj li tuj komencis forte batatdi la bovon. Tial alkuris la posedanto de la besto kaj ekfurioziĝis: „Ĉu vi estas freneza? Kial vi tiom batas la kompatindan bovon? Kion malbonan ĝi faris al vi?“
Sed Hoĝao nur flankenpuŝis la viron kaj diris: „Ne interrompu min! La bovo konscias pri tio, ke li estas kulpa!“
[redakti] Aĝo
- -- Kiomjara estas tiu ĉi bovo? -- demandas urbano terkulturiston.
- -- Dujara.
- -- De kie eblas scii tion?
- -- De ĝiaj kornoj.
- -- Ho jes, vere, ĝi havas du kornojn.