Brako

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Donu fingron al avidulo, li tutan manon postulas"

~ Zamenhof pri anatomio
Braço

"Mi ne komprenas, kial oni diras tion"

~ Aleks Kadar pri la supra diraĵo

"Estis buklo chirkaù mia brako. Poste estis denove nur unu shnuro, kiu atingis la butonon de mia brusta posho"

~ Mireille Grosjean pri sadomazoĥismo

"La stelo troviĝas nun sur la brako"

~ Detlef Karthaus pri brako kaj stelo

"Por Zamenhof, se mi bone komprenis, "brako" estas ĉefe la tuto"

~ Renato Corsetti pri brako
Empresa

Brako estas malnobla parenco de kruro, eĉ en virinoj, brakoj ne estas tiel interesaj aŭ belaj. Virinaj brakoj estas beletaj, sed viraj brakoj estas malbelegaj, plenaj el haroj, kaj simila al ĉimpanza membro.

Enhavo

[redakti] PIVa Anatomio

Green star 1

Serĉante la difinon de “brako” en PIV, oni vidas sen surprizo, ke la unua difino estas: “Parto de la supra (aŭ antaŭa) membro de homo k simio, de la ŝultro ĝis la kubuto.” Nu la dua difino “brako”: “Tuto de la supra (aŭ antaŭa) membro de homo k simio”.

[redakti] Utilo

Green-star

Iu viro estis malfeliĉa ĉar li havas nur unu brakon. Tial, li decidis sin mortigi. Kiam li jam estis preta sin ĵeti el altega konstruaĵo, li notis ke sur la strato estis viro, kiu ne havas ambaŭ la brakojn, tamen li dancas svingante sin tien kaj reen. Scivole, li malsupreniris per la ŝtuparo kaj demandis al la viro:
- Mi havas nur unu brakon kaj mi volas min mortigi. Kial vi, kiu ne havas ambaŭ la brakojn, dancas tiel feliĉe?!
- Nu! Mi tion faras ĉar mia anuso jukas, sed neniu gratus ĝin por mi!

[redakti] Braka Gimnastiko

Kruko trovas Banikon gimnastikanta. Baniko, kuŝante kaj apogante la manojn sur la planko, levadas kaj mallevadas sian korpon, por fortikigi siajn brakajn muskolojn.

Kruko rigardas sian amikon kaj post kelkaj minutoj skuas la kapon, dirante:

— Kompatindulo, ĉu vi ne rimarkis, ke ŝi jam de longe forglitis de sub vi?

[redakti] Kubuto

Ulo estas en hotelo, ĉe la akceptejo. Klinante sin por preni valizon, li senintence frapas per sia kubuto virinon ĉe la mamo.

"Sinjorino," diras viro, kiu neniam maltrafas okazon por plaĉi al virino, "mi petegas pardonon! Se via koro estas same mola kiel via mamo, mi certas ke vi povos facile pardoni min...."

"Kaj vi, sinjoro," respondas la ne tre severa virino, "se via kaco estas same malmola kiel via kubuto, sciu ke mi estas en ĉambro 210."

Aliaj lingvoj