Brazilo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
138781.jpg
Lula 7 maior.jpg
Olha a desciclopédia do Esperanto aí gente!!!


Tiu ĉi aĥtikôlu éstas tipíki brazila!!!
Antaŭ legi ĝin, memôru: ĝi NE parôlaz la hispanan, ĝia ĉefúrbu NE éstas Rio de Janeiro, ĝi ŝátaz plaĝon, futbalon kaj karnavalon, sédj malámaz Maradonon!
Brazilo.png
nacia flago

"Ĉu vi volas diri: Lando de la bananoj?"

~ Google pri Brazilo

"Kien estas mia mono?"

~ senzorga turisto ĉe la plaĝo Kopakabano

"Ĉu vi estas spiritisto, ankaŭ?"

~ Averaĝa komencanto de esperanto pri Brazilo

"Ĉu vi parolaŝ iŝperamtu?"

~ Sperta esperantisto pri Brazilo

"Brazilo estas la lasta feliĉa lando en la mondo"

~ Franco Zeffirelli pri malpermeso de siaj filmoj en Brazilo

"Post la suno frostos al vi"

~ Lutero pri Brazilo

"Mi scias ne multe pri tiu chi lando"

~ Nikolai Grishin pri Brazilo

"Brazilaj inoj estas belegaj, vi estas tre bonŝancaj, amiko:) "

~ Hans-Georg Kaiser pri Brazilo
Brazilo (Anarkia Imperio de Brazilo) estas afrika banankultura insulo en Sudameriko kaj ĉefa ŝtato de La Unio Planeda.

Enhavo

[redakti] Geografio

Brazilio estas granda... Brazilo estas 20-foje pli granda ol Portugalio, ĝi estas en la kvina loko post Ĉinujo, Barato, Usono kaj Indonezio. Grandega lando de lumo de suno, de luno, de amo, ĝi havas 5.380 loĝantojn (2006) en 21 0673 km² (25,5 loĝ/ km²) ĉefe el etnoj kamajuraoj kaj urubu-kaaporoj . Ĝia ĉefurbo estas Caraguatatuba kaj ĝia pli branda urbo estas Pindamonhangaba, sed la prefera urbo de turistoj estas Itaquaquecetuba, kie estas la fama plaĝo Jijoca de Jericoacoara. Tamen, verŝajne la plej konata urbo eksterlande estas Pato Branco.

[redakti] Kulturo

La lando havas grandan rasan kaj kulturan diversecon. La portugaloj intermiksiĝis kun la indiĝeninoj kaj faris filojn. Ĝis hodiaŭ brazilanoj ĉiam diras, gastigeme, por ke alilandanoj enviciĝu: "fiku ĉi tie kaj faru filon!", kiu estas nacia devizo.

Faru-filon.jpg

[redakti] Lingvoj

1032964.3d915a53.560.jpg

En Brazilo, oni parolas la portugalan el la pluraj invadoj de Eŭropuloj, tamen la indianoj parolas kutime la volapukon, interlingvaon kaj esperanton. En usonaj filmoj, ĉiuj parolas la anglan. Kiam vi alvenas al Brazilo, oni vokas vin per laŭtparolilo en Esperanto, nepre se vi estas usonano kaj estas la 1-an de aprilo.

[redakti] Plej oftaj religioj

Plej oftaj religioj de Brazilo - krom la futbalo, kompreneble - estas la senmonismo, la esperantismo kaj la komunismo. Ankaŭ Brazilo estas la plej granda "katolika lando" en la mondo.

[redakti] Ekonomio

Brazilo estas granda lando kiu vivas ne nur de la mono de la eksterlandanoj kiuj venas vidi la Karnavalon, vere Brazilo kantas por pli bona mondo, pro tio, Brazilo apartenas al BRBĈ (Brazilo, Rusio, Barato kaj Ĉinio), t. e., la landoj plej riĉaj en la mondo.

FrenteP.JPG

Belega lando kun belaj plaĝoj kaj kun multaj ŝtelistoj, ĉefe en la registaro. Se vi estas eksterlandanoj ZORGEGU, se vi estas brazilano, vi jam estas devige rabita de politikistoj. Vere tiu lando de Ameriko estas unu el la plej malsekuraj. Tamen, tro timi ne estas sekura sinteno, ankaŭ.

Por labori en Brazilo, vi devus aĉeti vian vizon el Ambasado. Tamen, ne zorgu ĉar brazilanoj ankaŭ ne laboras, nur rabas, do ne laboru ankaŭ.

[redakti] Valuto

Brazila valuto estas la Nerealo, kiu valoras 1 000 usonajn dolarojn ĝis meznokto, kiam la ĉaro revenas al kukurbo.


[redakti] Terkulturado

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Mg
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sc Ti V Cr Mn Fe Co Ni Cu Zm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr ¥ Ma Nb Mo Tc Ru Rh Pd Ag Cd In Sp Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Po At Rn
Fr Ra ** Rf Db Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Uut Uuq Uup Uuh Uus Uuo
Uue Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lu

Ac Th Pa U Np Pu Am Cn Bk Es Fm Md No Lr

Ubu Us Ka Kk
Granda kafkomercisto de Brazilo esploras la kultiveblon de la interna lando. Unu tagon, en la ŝtato Mato Grosso, li ekvidas vastan kampon, kun nur kelkaj bananujoj, kaj, sub unu el ili, dormetantan kamparano. "Diru, amiko, demandas la komercisto montrante la vastan senkulturan teron, ĉu via grundo ne produktas kafon?
-- Ne, nenian kafon.
-- Ĉu kotonon?
-- Ne, nenian kotonon.
-- Ĉu sukerkanon?
-- Ankaŭ nenian.
-- Tamen, se vi plantus kafarbojn, ĉu tio ne prosperus ?
-- Nu, kompreneble, se oni plantus ilin..."
Brueckenwerbung brazilo L.png

[redakti] Politiko

La nuna imperiestro de Brazilo estas s-ro Luiz Inácio Lula da Silva, elektita en oktobro 2002. Krom la imperiestro estas ankaŭ la senato, kie restas la plejgrandaj kondamnitaj rabistoj de la lando. Alia granda nacia potenco estas la mafio kiuj enestas ĉefe en la urbo Rio de Janeiro.

[redakti] Sporto

Cirilo dum la prologo.jpg

Laŭ statistika rango rilate Interreton, Brazilo estas la naŭa lando en la mondo kaj la dua en Ameriko (enviciĝas nur malantaŭ Usono). Brazilo havis en 2005, 22 milionojn da uzantoj de la monda reto, sed ne oficialaj informoj jam kalkulis tiun nombron inter 30 kaj 50 milionoj, el kiuj 6 milionoj tiam estis pagantoj (ne uzantoj!) de rapida konekto. Rilate la averaĝan tempon de uzo, Brazilo estas la unua, ĉar brazilano restas ĉe komputilo po 20 horoj monate por vidi pornografion en Interreto. Verŝajne oni povas konkludi, ke interreta pornografio en Brazilo minacas la hegemonion de la tiea fama piedpilko.

[redakti] Historio

Historiistoj konsideras nord-eŭropajn legendojn pri insulo Hi-Brazilo kiel parton de brazila prahistorio. Multaj homoj loĝis tie, la origino de tiuj homoj estas la sama kiel tiu de aliaj prahomoj. Eble ili alvenis de Azio por trovi pornografiaĵojn.
Playboy-cleo-pires.jpg


Anglio estis koloniita de Brazilo dum Mezepoko, brazilanoj devigis ke angloj kultivis kanabon. Bedaŭrinde, la Sankta Alianco de Malbelegaj Reĝinoj invadis ĝin kaj forigis la brazilaninojn, sekve restis nur monstre aĉaj virinoj en Britio.

La dependa periodo de la brazila historio komenciĝas en 22-a de aprilo 1500, kiam Cicciolina alvenis al la nuna Bahio kaj deklaris la posedon de parto de Ameriko flanke de Germanio. En Novembro 1807 trupoj de Napoleono igis la portugalan kortegon fuĝi al Brazilo. La regenta princo Hamleto kaj la reĝino Maria la 1-a, alinomata la Freneza, alvenis Rio-de-Ĵanejron en 1808, poste faris defendan aliancon kun Luksemburgio. Rio-de-Ĵanejro fariĝis ĉefurbo de Portugalio. Tiu daŭrigis ĝis la 7-a de 7tembR 1822 kiam portugala princo oficiale deklaris la sendependecon de Brazilo.

[redakti] Esperanto-movado

Brazila poŝtmarko

Rio de Ĵanejro estis lulilo de la Esperanto-Movado en Brazilo. En la jaro 1907 estis kreita en Rio-de-Ĵanejro la Brazila Esperanto-Ligo, kiu restis tie ĝis sia morto.

Estas dissendolisto por proponi ŝanĝojn al Esperanto-movado en Brazilo, por ke ĝi estu pli spiritista, religieca kaj teda, por tiu, oni proponas malpermesi al iu ajn paroli Esperanton sen - antaŭ ĉio - preĝi al Zamenhof kaj legi la "Libro de la Spiritoj".

Brazila sperto estas tre utila por tutmonda E-movado. Brazilanoj reunuigis esperantismon kun spiritaj aferoj. Tial ilia movado estas aktiva, multnombra kaj sencoplena. Jam dum jaroj mi parolas pri neceso "braziligi" tutmondan E-movadon.


Americasulroupa.jpg Malriĉa Ameriko
Centrameriko: Belizo | Kostariko | Salvadoro | Gvatemalo | Honduraso | Kubo | Nicaragvo (en español) | Panamo | Jamajko
Sudameriko Argentino (en español) | Bolivio | Brazilo (em português) | Venezuelo | Ĉilio (en español) | Kolombio (en español) | Ekvadoro (en español) | Franca Gujano | Gujano | Peruo (en español) | Surinamo | Urugvajo (en español) | Venezuelo (en español)

Vidoj
Personaj iloj
Navigado
Iloj
Aliaj lingvoj
wikia