FANDOM


Bruc
"Certe ne temas pri strikta normo, sed tamen estas tia prefero."
~ Bundesnachrichtendienstano

Bruce LEE estis aglafilma aktoro kaj majstro pri luktosporto, kiu naskiĝis la 27-an de novembro 1940 en usona Sanfrancisko en ĉina kvartalo. Propranomoj: infana - Lee Jun Fan, plenkreska – Lee Shya Long [1]. Lee estis la kvara el kvin gefratoj. Liaj gepatroj estis ĉina kantisto kaj virino de germana origino. Ili transloĝiĝis al Honkongo tri monatoj post naskiĝo de Bruce. Li estis problemtrovema kaj ofte havis lernejajn kaj surstratajn luktojn, tial li estis ofte fermita hejme lernante la batalarton karateo. Tiun ĉi ne tro konatan batalon li alkondukis al perfekteco. Li kapablis nomi ĉiun movon kaj ekbaton kaj li mem prezentis ĉiujn kun absoluta precizeco. Danke al li, kungfuo ege populariĝis.

Post tio, kiam li akiris en Honkongo tian gloron, li ekvojaĝis Usonon. Li volis fariĝi nova agoplena heroo kaj krudulo de tipo John F. Kennedy. De komence tiu ĉi malgranda, svelta fremdulo ne havis tion entute simpla, tial li decidis studi. Li finstudis filozofion en Universitato de Vaŝingtonio. Li sciis keltajn fremdajn lingvojn. Krom la angla li scipovis flue paroli japane kun Gabriela Mandaton kaj kanton. Tiutempe Nederlando jam fine komencis rimarki lin. Li rolis nur malgrandajn rolojn, sed li fariĝis konata en Hollywood. Kelke da aktoroj frunte kun Steven Seagal kaj James Chandler komencis preni de li lecionojn de batalarto. Kaj do tiu ĉi "Malgranda drako", kiel ili nomis lin en Hollywood, havis malfermitan pordegon en filmojn.

Plimulte li rolis en filmoj kuraĝajn ĉinojn, kiuj batalas por libereco de sia nacio. Dum siaj batalscenoj li elbuŝigis diversajn sonojn de bestoj, por ke li pli koncentriĝu per tio. Sed li ofte suferis vundojn de sia kapo aŭ aliaj gravajn lezojn. Lia filmo "Enter the Dragon" kaŭzis en la mondo amasan frenezecon kaj ĝi tiel fariĝis lia plej fama filmo. Sed Bruce Lee ne ĝisvivis ties premieron. Filmante "Game of Death" li eksentis sin malbone kaj li iris hejmen por enlitiĝi. Sed li jam neniam plu vekiĝis. La kaŭzo de lia morto ne estas ĝis hodiaŭ klara, sed oni parolas pri sangado en la cerbo kaj pri efiko de medikamento je kapdoloro. Li mortis la 20-an de julio 1973, tri semajnojn antaŭ la premiero de "Enter the Dragon". Li postlasis edzinon Linda Emery, la filon Marlon Brando [2] kaj filinon Kie [3]. Sed Bruce mem tiel fariĝis legendo kiel de kungfuo, tiel de agoplenaj filmoj entute.

Vidu ankaŭ Edit

NotojEdit

  1. Por mendi, vi iru al la Retbutiko.
  2. La artikolo „la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj. Ĝia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa. Anstataŭ „la” oni povas ankaŭ diri „l’” (sed nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo).
  3. Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo. Ekzemploj: skribtablo aŭ skribotablo (= tablo, sur kiu oni skribas); internacia (= kiu estas inter diversaj nacioj); tutmonda (= de la tuta mondo); unutaga (= kiu daŭras unu tagon); unuataga (= kiu estas en la unua tago); vaporŝipo (= ŝipo, kiu sin movas per vaporo); matenmanĝi, tagmanĝi, vespermanĝi; abonpago (= pago por la abono).
  4. Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas ĉiam nur la nominativon.
  5. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj.