Bruselo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
1329983774683.jpg
"Bruselo estas en Belgio"
~ Wikitravel pri Bruselo

"De pli da suko ne malboniĝas la kuko"

~ Zamenhof pri iu ajn

" Vu mustas agnoskar ke nua linguo esas plus modernala, adequatoza ed exprimiva..."

~ idisto

"Ho, mi volas loĝi en tiu vilaĝeto"

~ Cindy McKee pri Bruselo

"Dankon pro viaj klarigoj"

~ anonimulo pri ĉi tiu artikolo
EBGlogo.gif
Bruselo (france: Brŭelles, nederlande: Brussel, germane: Brüssel, latine: Bruxellae, science Bruxellae bruxellis) estas la ĉefurbo de Belgio, kie oni fabrikas brusojn. La Regiono de Bruselo havas plimulton da nerdoj. Ĝis la fino de la naŭdeka jarcento, Bruselo estis flandra urbo. Kiel en aliaj flandraj urboj tiam, la elito parolis france kaj malpermesis la inteligentan vivon.
Brusela Strato

Enhavo

[redakti] Kulturo

Kulturo estas tute malpermesata en Bruselo

388 2dcfc20c0a4ecdd90ee26dabd173e409.jpg

[redakti] Distro en Bruselo

La venonta Meso en Esperanto en Bruselo okazos dimanĉon la 12an de oktobro, Hornstraat 51, 1040 Bruselo. Pastro Peter Knauer SJ prezidos la celebradon.

[redakti] Esperanto-movado

La Brusela Komunikad-Centro de Eŭropa Esperanto-Unio ĉesos ekzisti la venonta 1-an de majo.

[redakti] Piso

Pisa monumento al Pedofilio en Bruselo

Antaŭ multaj jarcentoj, urbo Bruselo estis en danĝero. Estis milito. La malamikoj volis enveni la urbon (kial? oni ne scias). Ili intencis eksplodigi pordegon en la muro de la urbo, sed malgranda knabeto pisis sur la meĉon de la eksplodigilo, kaj la eksplodo ne okazis. Tiel la knabeto savis la tutan urbon (ho, ve, tio ŝajnas tre, tre vera!)

Kiam vi estos en Bruselo imitu ĉi tiun knabeton. Pisu en parkoj kaj stratoj antaŭ la aliaj homoj! Bruselanoj dankos vin.

[redakti] Aliuloj

Greko loĝanta en Bruselo, foje vidinta sian franclingvan belgan najbaron pretiganta sian aŭton por feria vojaĝo.
"- Bonan tagon, kara najbaro, chu vi forvojaĝos baldaŭ?
- Jes, al Francio. Mi ĉiam ferias en Francio, mi tre ŝatas tiun landon. Belaj vidaĵoj, kaj homoj afablaj.
- Ĉu vere ? Ĉu ne ĝenas vin la tamen malicaj ŝercoj, kiujn ili rakontas pri vi belgoj?

- (mallaute) Ne, ili ja celas flandrojn!"
wikia