Budismo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
5569 n.jpg
5569 n.jpg

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


"Kloakoj estas pli gravaj ol religio"

~ Gandhi pri Budhismo
Imagessssss.jpg

"Aŭ festo, aŭ fasto"

~ Zamenhof pri Budishmo

"Dankon, ankaŭ mi jam profitas el ĝi!"

~ Eva

"Ĉu vi intencis serĉi: budhismo"

~ Vikipedio pri Budismo

"De kjaere Buddister ere blandt Jorden fredeligste folkefjaerd. De sidde blot paa Gulvene og stjirre ud i Luften i mangt een time. Dog brokke de sig, hviis man pjiiller ved deres aandelige leder."

~ H.C. Andersen pri Buddhismo

"Ĝojas min, ke plaĉas al vi!"

~ Hans-Georg Kaiser

"Mi ne rememoras pri tiu antaŭ"

~ Paŭlo la Apostolo pri budihsmo

"Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas"

~ idisto

"Me dumi ke nau es hao momenta fo zwo se."

~ Lingvadeplanetisto

Budismo (sanskrite बौद्ध धर्म Buddha Dharma), ofte mistajpita Budhismo, estas tre interesa afero. Ĝi estas monda religio kiu komencis en Azio, pli ekzakte en Budapeŝto, kaj estas la ĉefa religio de Islando kaj de Butano. La nombron da budanoj neniu scias, sed eble ili estas multaj, aŭ ne.

En Tang-dinastio budhismo enkondukighis en Tibeton tra Himalajo kaj miksiĝis kun nigra religio, loka religio en Tibeto, kaj fariĝis ruĝa, t. e., komunismo, loka ĉina religio.
Barcelone Budo 2002.jpg

Sankta Budo kaj budistoj


[redakti] Religiaj dogmoj

Estas tro multaj dogmoj en Budhismo, la ĉefa estas la adoro al dio Budo, kiu oni devas misskribi BhudoBudho por ne uzi Lian Veran Nomon. Ankaŭ la nomo de religio mem, la kredantoj misskribas "bhudismo","budhismo", "budishmo" kaj "budismho", tamen la ortodoksuloj preferas "bhudhishmho".

Kelkaj okcidentaj kredantoj aldonas aliajn literojn, ne la h kaj diras "Budao" aŭ "Buddo". Joseph Rhodes ĉiam uzis la formon "Budeo", "Budeismo", sed hodiaŭ "Budeo" fariĝis arkaismo.

[redakti] Meditado

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo meditado.

Ĉiu skolo de Budhismo instruas meditadon. Praktikoj rilatigeblaj al la kontemplo troviĝas ankaŭ en aliaj religiaj tradicioj, ekzemple en Budhismo.

[redakti] Fundamento de Budismo

6905 n.jpg

La 14 reguloj de Thich Nhat Hanh (budisma monaĥo vivanta).

1. Ne iĝu idolano aŭ ligu vin al iu doktrino, teorio aŭ ideologio, krom al la budistaj. Ĉiu pensosistemo krom la nia estas gvido-rimedo, ne plenplena vero.

2. La kono nun posedata estas la senŝanĝa vero plenplena. Evitu vidi malgrand-kvante kaj plen-ligiĝi al novaj vidpunktoj. Lernu kaj praktiku la ne-alligitecon vidpunktan por resti ferma al opinioj de aliaj. Vero troviĝas en la budismo kaj ne nur en koncepta sciaro. Pretu por lerni per la tuta monujo kaj por rigardi la realaĵon en vi mem kaj en la mondo en ĉiu momento, sed precipe en mia joga leciono.

3. Neniel devigu aliajn, inkluzive infanojn, adopti viajn opiniojn, eĉ pro aŭtoritato, minaco, mono, propagando, aŭ eĉ edukado. Tamen, per kompata peno, malhelpu al aliaj lerni la opiniojn de la ekstera socio.

Se oni sufiĉe ŝatas, mi tradukos la 11 ceterajn :D

[redakti] Noblaj veroj

Ĉiu skolo instruas la Kvar Noblajn Verojn, kiuj diras, ke

[1] malkontento/suferado ekzistas;

[2] malkontento/suferado venas de dezirado;

[3] malkontento/suferado povas finiĝi; kaj

[4] estas metodologio por ĉesigi malkontenton/suferadon...

[redakti] Malamo

1031.jpg

Budhismo ne propagandas malamon, kaj malamo, laŭ budhisma doktrino, estas mava.

[redakti] Samsaro

La budhisma doktrino instruas, ke ĉiu povas savi nur sin. Se trosimpligi, se ĉia ulo estas ligita al plezuroj, ĝi naskiĝas ree en mondo. Lau budhismo, la vivo estas la puno pro estintaj travivitaj vivoj. Kaj kiel ulo kondutas, tia estos lia estonta vivo. La celo de vivo de ĉia kredanta budhano estas en tio, ke liberiĝi de sansaro (samsaro) - la ĉeno de renaskiĝoj en diversaj formoj. Kaj nia amo al plezuroj tre nocas al ni en ĉi tia vojo.

[redakti] Praktikado

La filozofio kaj la principoj de bhudhishmho estis skizataj laŭ Budo: ne ekzistas sportaj konkursoj kaj medaloj en la kutima senco. Same kiel ĉiuj nuntempaj budo-oj oni komencas ĉe la rango de 6-a kyū kaj antaŭeniras ĝis la fino.

Latrinoj estas tre gravaj al budismo: budaj latrinoj havas tipe du diversaj aspektoj: aŭ temas pri vico de unuopaj budoj grupitaj en aparta loko, aŭ estas ejo dividita en du partoj (vira kaj virina), ĉiu havas plurajn seĝojn aŭ lokojn, sed la uzo ne estas intima. Tia tipo troviĝas kutime ĉe bazaroj.

Buda.jpg

fasto estas tre grava al Buhdismo

[redakti] Ekzempla agado

Unu sprita mastro de budo elpensis la sekvantan ruzan ŝercon. Sur la pordo de sia budo li skribis : « eniro senpaga ». Granda amaso da publiko plenigis baldaŭ la budon. Sed kiam la gastoj volis eliri, ili renkontis du grandajn gardistojn kaj super la pordo la surskribon : « eliro kostas kvindek centimojn ». La sukceso estis brilanta. Preskaŭ ĉiuj pagis, laŭte ridante pro tiu ĉi ideo. [M. Solovjev.]

[redakti] Ritoj

En budhismo, kanabplantoj, kiuj eniras monaĥejon estas unue bonege nutrita, vestita kaj rajtas multe ludi. Nur poste venas la inico, kiam oni fortondas ĉiujn iliajn foliojn, forprenas la florojn kaj donas al ili la paperan veston, kiu simbolas la estontecon, ĉar ili disiĝas de modumaj gejoj.

[redakti] Danĝero

El ĉiuj religioj, Budhismo estas eble la malplej danĝera. :-)

[redakti] Savo laŭ Budhismo

104b.jpg

La Kvar noblaj veroj skizas la esencon de la budhana soteriologio. La sufero, (dukĥa), estas rigardata kiel malsano kuracebla per la konscio pri ĝiaj kaŭzoj kaj sekvante la noblan okoblan vojon. La okobla vojo inkluzivas moralecon kaj meditadon. La liberigo, nomita Nirvano, en Budhismo, estas rigardata kiel la fino de la sufero, de la reinkarniĝo kaj de la ignoro. La iloj per gajni la savon estas pliintensigitaj per aliaj instruoj kaj estas esprimitaj per aliaj terminoj kiel Theravada, Mahajana kaj Vajrajana.

[redakti] Sektoj

Estas multaj sektoj Budhismaj... La Purlanda Sekto kredas, ke la ripetado de la nomo de Amitabha Buddha kun fido garantias, ke oni renaskiĝos ĉe Sukhavati, la Pura Lando, mensa beateca ejo por atingi Nirvanon. Aliaj sektoj ne kredas tiel. La Zen-Sekto kredas en "satori" -- atingo de Iluminiĝo per la intuicia neracia vojo. La Theravada Skolo (Suda Budhismo) kredas en la studo de la Pali-lingva Skribo kaj en meditado (vipassana kaj samadhi). La Zen-Sekto, influita de Taoismo, ne dependas sur iu ajn Skribo kaj estas nevortcentra.

La plej granda sekto aŭ skolo estas la Purlanda ĉe Ĉinio kaj Japanio. Ĝi estas la plej simpla vojo por la popolamaso. Ŝajnas ke la Purlanda, el ĉiuj sektoj Budhismaj, similas al Kristanismo ĉar estas la elemento de Fido, kiun oni ne bezonas en aliaj sektoj.

[redakti] Zeno

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Zeno.

Zeno (Equus sinus) estas neparsekto parenca al ĉevalo kaj zebro, kiu estas japana sekto de budismo.

[redakti] Kiu estas Budho

La aserto ke la Budo estis profeto troveblas en la bahaismo, sed ne en la budhishmo mem, en kiu la koncepto "profeto" tutsimple ne ekzistas. Kion religio A asertas pri religio B, dum religio B mem ne akceptas tion, tio povas esti enmetita en artikolo pri religio A, sed ne en artikolo pri religio B - almenaŭ ne sen klarigoj; tiel same pri la bahia aserto ke la Budho estas profeto de Dio (li fakte estis ateisto) kiel pri la hindua aserto ke li estis avataro de Viŝnuo. Ĉu vi ne komprenis ĉi tion? Eĉ ne [[mi]. Provu legi la ĉefartikolon Budo.

[redakti] (H)Idistaj mensogoj

Idoestaleyo20082.jpg

Herezaj budistoj

Budismo esas religio quia nun tre difuzesas en ocidentalaj landoi por ke ghi esas filozofiala kaj ne revelata religio.

Esante plu filozofio kam religio, budismo esas tre tolerema kaj povas kunvivari kun altraj religioi. Tio esas un el la klefoi di lua suceso. Nunepoke la kredo en karmo kae rinasko esas multe plu aceptebla por la Ocidentanoi kam la kredo ye iro al paradizo oŭ inferno poreterne di l' monoteista religioi.

Koncerne la Budismo, onu nek povas dicari ke ghi esas teista od ateista religio, nam ghi ne povas definesari enkadre di l' kulturala tradicionoi di Ocidento. On povas, tamen, dicari ke ghi esas racionoza doktrino kae ke esas plu facile adherari ghin, kam revelata religio kun desfacile komprenebla kae kredebla misterii. Camotive, multaj Ocidentanoi interesesas pri ghi nunepoke. Regretinde, ghi ne ja havas bona ekleziala kae populala organizuro kae esas nur tre frajile instalita en Ocidentalaj landoi.

En Ido existas interesiva libreto pri budismo qua titulizesas : Buddho e lua doktrino. Ni havas anke la poemaro Dharmapadda anke tradukita ad Ido.

[redakti] Demono

Iuj branĉoj de Budhismo, sed por iuj antropologoj preskaŭ ĉiuj ĝiaj branĉoj, konfesas la ekziston de la Infero [1] popolata de demonoj turmentantaj l' pekintojn kaj tentas la vivantojn por ke ili falu en la pekon aŭ por ke ili ne atingu la iluminon (Bodhi). En tiu agado distingiĝas aparte la demono Marao, ĉefo de la tentantoj, princo de la mallumo, ĝuanto pri la malfeliĉo de la homoj… kiu jam kontraŭstaris la iluminiĝon de Sidarto Gotamo. [2] . Tiu ulo plenigis, adaptiĝante al la diversaj kulturoj, la mitologion ĉinan, japanan, hindiajn ktp.

[redakti] Devotismo

Budhismo. Ĝiaj diversaj formoj, kaj do diversaj manieroj esti devote, atendas, ke vikipediistoj ilin enciklopidiigu. Grandan gravon oni atribuas al medito, kiu tamen havas malmulte spontanecon ĉar oni bezonas edukadon kaj enkondukon.(redaktu)

1528.jpg

[redakti] Sinkretismo

Sinkretismo estas kunigo de diversoriginaj ideoj, tezoj aŭ kredoj en novan doktrinon. (PIV 2005)

Budhismo ekzemple estas malfermita al aliaj instruadoj. Ĉefe en Japanujo kaj Ĉinujo kutimas ne havi nur unu religion, sed laŭ propra volo miksi diversajn religiojn kaj instruojn (Budhismo, Taoismo, Konfuceismo, Ŝintoismo).

[redakti] Vivfilozofio

Bazo de budhana vivfilozofio de budhismo estas diri preskaŭ sensensajn longajn frazojn, kiel ekzemple: "por bhudhismo, menso ne estas nur la kapo (aŭ cerbo). Ĝi estas multe pli. Ĝi estas tio, kion la orientanoj tradukas per “koro”, sed ĝi povas esti tiu korpoparto, kiun iu ajn volas". Ankaŭ strangaj metaforoj estas tre ŝatataj: "La Budo estas kiel parazita epitifo surgluita sur arbo alte en arbokronoj".

Homoj pagas multan monon por aŭdi tiujn sensensaĵojn.

2159.jpg

[redakti] Praktikacelaj instruoj

Viro estis atentigita, ke li vivos nur 6 monatojn. Terurite li konsultis budista monaĥo. Kaj la monaĥo konsilis lin: “Unue vi disdonu ĉiujn viajn posedaĵojn al malriĉuloj, poste transloĝiĝu en malvarman kaj malsekan budon en arbaro, kaj fine edziĝu al virino kun 9 malgrandaj infanoj.” “Ĉu tio longigos mian vivon?” “Ne! Sed vi sentos, ke tiuj 6 monatoj estos la plej longaj dum via vivo.”

[redakti] Aforismoj

  1. Konscio estas tiu ĝena periodo inter dormoj;

[redakti] Studento de budismo

Majstro de budismo ordonis min, "Faru la malon de io ajn kiun mi diras al vi." Do, mi ne faris tion.

[redakti] Vegetaranismo

Same kiel en aliaj temoj je etika naturo, ne eblas raporti pri unuanima pozicio de budhaismo rilate vegetarismon. La motivo staras en la fakto ke la instruaĵoj de la budhanaj skoloj ne laŭriras norman tipon sed celas igi realigebla en la praktikanto iujn vivajn spertojn kiuj, poste, povas lin enkonduki al elektoj, depende de cirkonstancoj, de precizaj kondutoj. Ne multe gravas tio kion oni faras, sed la «kialo» pro kiu oni faras kaj la «kielo» per kiu oni agas. Konsekvas, tial, ke la respekto por ĉiuj estaĵoj sensaĵaj estas proklamita ĉe tiuj skoloj kaj elstaras diversaj ekzemploj de budhanaj majstroj kiun insistas por la deviga vivprotekto. Hodiaŭ en ĉiuj budhanaj monaĥ(in)ejoj, kaj temploj kaj areoj establitaj por la Dharma estas ordonite ne mortigi vivantajn estaĵojn aŭ konservi armilojn. La prinutra regulo estas ĝenerale vegetarana, malgraŭ ke vegetarismo ne estas pripledita kiel oficiala doktrino.

[redakti] Pentofaro

250

La vortoj pentofaro aŭ pento en budhismo, simile al la greka vorto μετάνοια (metanoia) konsideriĝas seksa reorientiĝo kaj la ankaŭ en budhismaj tekstoj uzata ĉina termino 忏悔 (ĉànhuǐ) tradukatas per serpentofaro aŭ serpento. La proceso de pentado komenciĝas per la konsciiĝo de la malbona karaktero de agoj, paroloj, pensadoj aŭ de la malbona intenco komence de ili. En la konscio, ke ĉiu agado formas la karnon kaj havas konsekvencojn, oni ekkonas la damaĝan karakteron de malbonaj pensoj, vortoj kaj agoj (damaĝan por si mem kaj por aliaj) kaj sekve pentas pri ili. La "aktiva serpento" aŭ pentofaro estas la decido pri reorientiĝo, pri la "ne-damaĝo" ("Ahimsa"), kiu rezultiĝas en la purigo de la spirito kaj preparas bonajn agojn. Plena pento kaj reorientiĝo malvalidigas la karmajn sekvojn de la antaŭaj pekoj - ĝis tiu malvalidigo endas suferi la malbonajn karmajn sekvojn. Ankaŭ tiuj, kiuj respondecis pri ekstreme malbonrezultaj agoj, havas la vojon al plena liberiĝo de ĉiu ŝuldo. Klasika ekzemplo estis la rabisto kaj murdisto Angulimala, kiu fine iĝas budhisma sanktulo.

[redakti] Okcidente

Diras la granda filozofo Ayn Rand:

Ĉu antaŭ islamanoj, budhanoj, aŭ kanibaloj (laŭlitere) - subevoluintaj, malevoluintaj kaj neevolueblaj kulturoj - la kapitalisma Usono devas pardonpeti por siaj ĉiel-skrapantoj, aŭtomobiloj, akvotubaro, por siaj ridemaj, memcertaj, netorturitaj, neskurĝitaj, neformanĝitaj junuloj?!

[redakti] Influo al Naziismo

220px-William Miller.jpg

Pro la influo de Budhismo, naziistoj uzas svastikon.

La svastiko estas grava simbolo en Budhismo, kiu naskiĝis en Barato (Hindio). En Japanio, oni kutime markas la pozicion de Budhismaj temploj sur mapoj per svastiko.

[redakti] La Nenio

Lina estas naŭ-jara knabino. Hieraŭ, ŝi sidis en la familia ĉambro, sur seĝo, antaŭ la fenestro. Ŝi rigardis tra la fenestro kaj silentis.

Ŝia dekkvar-jara frato Bob miris, ke Lina silentas. Tial, li demandis: "Pri kio vi pensas, Lina? "

"Pri nenio", respondis lakone la knabino.

"Vi estas stulta", diris Bob, "ne estas eble pensi pri nenio."

"Certe, estas eble", replikis Lina ruze, "ĵus mi pensis pri la donaco, kiun mi ricevis de vi, okaze de mia naskiĝo-festo.

[redakti] Budismo kaj Kristanismo

La esenca diferenco inter budhismo kaj kristismo estas en tio, kiel oni reagu al la suferado de aliuloj.

Budhismo: Ilian suferadon kaŭzas ilia fideziro vivi. Ili ĉesu deziri, kiel mi ĉesis deziri, kaj ankaŭ ilia suferado ĉesos.

Kristismo: Mi nepre helpu al ili, por ke ili ne suferu.

Fikristismo: Ili konvertiĝu en kristismon. Poste ne tre gravos monda suferado, ĉar atendas eterna ĝojo en la ĉielo.

Kristanismo malavantaĝe kompariĝas al budhismo: kristanismo estas lukto kontraŭ la peko, budhismo estas lukto kontraŭ la sufero. Kristanismo limigas kaj reduktas la homaron al atako kontraŭ la naturaj instinktoj kaj la neeviteblaj impulsoj kiel la inklino al la peko dum budhismo konsilas nur eviti la suferon. Dum kristanismo plenas je venĝo kaj malsimpatio (kiel vidiĝas. ekzemple, en la lasta juĝo), budhismo antaŭeniras bonvolemon, ĝentilemon, kiel la promovon de la sano. Budhismo estas ankaŭ religio honesta pro ĝia rigida Fenomenismo kaj ĉar kristanismo multe promesas kaj nenion plenumas. Ankaŭ la martiro, anstataŭ esti alta nivelo de moraleco aŭ pozicio de forto, estas indico de obtuzo rilate la problemon de la vero, kiu daŭre ŝanĝas kiel montrate en la volo de potenco.

5046 m.jpg

[redakti] Budismo kaj Espéranto

Inter la budhanoj ekzistas diversaj opinioj pri la Esperanto. La budhismo instruas ke ĉiaj plezuroj estas obstakloj por atingi la iluminadon (Nirvano). La nuntempaj budhanaj ordenoj ĝenerale malpermesas la translingvecon kaj esperantismon en la religiaj ordenoj sed estas akceptata la esperantismo inter laikoj.

E-grupo ĉe la Ootani B-a Univ. en Kioto de feb. 1922 ĝis marto 1926 eldonis gazeton La Paco, red. de Kozo Tanijama. En 1925 A. C. March el London kaj Edgar Grot el Riga klopodis por fondi Int. Ligon de budhanaj E-istoj, kaj proks. samtempe fondiĝis "Budhana Rondo", sed nek unu, nek la alia atingis vere int. vivon. Nur en la gazeto "Buddhism in England" aperadis E fako de tiam ĝis 1930. En jan. 1930 Budhana Ligo E-ista ekagadis, elsendante bultenon La B., kiu poste fariĝis kvaronjara organo. Samjare japanoj sekvis per fondo de Japana Budhana Ligo E-ista. BLE havas centron ĉe Geo. H. Yoxon, 8 Elmwood Drive, Heswall (Cheshire) Anglujo, kaj J BLE ĉe Takakura-kaikan, Rokujo-Takakura, Kioto, Japanlando. Vasta agado kuŝas antaŭ la liganoj: la traduko de la ampleksa b-a "biblio" (Tripitako) de kanonaj skribaĵoj, la enkonduko de E en budhanaj landoj, ĉefe pere de la misiistaj organizaĵoj kaj la konigo de la doktrinoj de B. al la E-istoj de la okcidento.

La franca Fédération Espérantiste du Travail nun respondecas pri la ĉiujara esperanta budisma rekontiĝo en la festo de la Franca Komunista Partio, kaj eldonas la gazeton Verda Budo. Ankaŭ deĵoras esperantistoj, kadre de Budho starigita de FET.

[redakti] Referencoj

  1. Boeree , Dr. C. George (2000) , Capitolo: "Buddhist Cosmology " , Introduzione al Buddhismo, Shippensburg University
  2. di - buddista - terms- ae # Demon " Demon" e # Mara "Mara" in Glossario dei termini buddisti a kadampa.org
Content Navigation