Budismo

El Neciklopedio

(Alidirektita el Budisto)
Iri al: navigado, serĉi
5569 n
5569 n

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


"Kloakoj estas pli gravaj ol religio"

~ Gandhi pri Budhismo
Imagessssss

"Aŭ festo, aŭ fasto"

~ Zamenhof pri Budishmo

"Dankon, ankaŭ mi jam profitas el ĝi!"

~ Eva

"Ĉu vi intencis serĉi: budhismo"

~ Vikipedio pri Budismo

"De kjaere Buddister ere blandt Jorden fredeligste folkefjaerd. De sidde blot paa Gulvene og stjirre ud i Luften i mangt een time. Dog brokke de sig, hviis man pjiiller ved deres aandelige leder."

~ H.C. Andersen pri Buddhismo

"Ĝojas min, ke plaĉas al vi!"

~ Hans-Georg Kaiser

"Mi ne rememoras pri tiu antaŭ"

~ Paŭlo la Apostolo pri budihsmo

"Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas"

~ idisto

Budismo (sanskrite बौद्ध धर्म Buddha Dharma), ofte mistajpita Budhismo, estas tre interesa afero. Ĝi estas monda religio kiu komencis en Azio, pli ekzakte en Budapeŝto, kaj estas la ĉefa religio de Islando kaj de Butano. La nombron da budanoj neniu scias, sed eble ili estas multaj, aŭ ne.

En Tang-dinastio budhismo enkondukighis en Tibeton tra Himalajo kaj miksiĝis kun nigra religio, loka religio en Tibeto, kaj fariĝis ruĝa, t. e., komunismo, loka ĉina religio.
Barcelone Budo 2002
Sankta Budo kaj budistoj


Enhavo

[redakti] Religiaj dogmoj

Estas tro multaj dogmoj en Budhismo, la ĉefa estas la adoro al dio Budo, kiu oni devas misskribi BhudoBudho por ne uzi Lian Veran Nomon. Ankaŭ la nomo de religio mem, la kredantoj misskribas "bhudismo","budhismo", "budishmo" kaj "budismho", tamen la ortodoksuloj preferas "bhudhishmho".

Kelkaj okcidentaj kredantoj aldonas aliajn literojn, ne la h kaj diras "Budao" aŭ "Buddo". Joseph Rhodes ĉiam uzis la formon "Budeo", "Budeismo", sed hodiaŭ "Budeo" fariĝis arkaismo.

[redakti] Praktikado

La filozofio kaj la principoj de bhudhishmho estis skizataj laŭ Budo: ne ekzistas sportaj konkursoj kaj medaloj en la kutima senco. Same kiel ĉiuj nuntempaj budo-oj oni komencas ĉe la rango de 6-a kyū kaj antaŭeniras ĝis la fino.
Buda
fasto estas tre grava al Buhdismo

Latrinoj estas tre gravaj al budismo: budaj latrinoj havas tipe du diversaj aspektoj: aŭ temas pri vico de unuopaj budoj grupitaj en aparta loko, aŭ estas ejo dividita en du partoj (vira kaj virina), ĉiu havas plurajn seĝojn aŭ lokojn, sed la uzo ne estas intima. Tia tipo troviĝas kutime ĉe bazaroj.

[redakti] Ekzempla agado

Unu sprita mastro de budo elpensis la sekvantan ruzan ŝercon. Sur la pordo de sia budo li skribis : « eniro senpaga ». Granda amaso da publiko plenigis baldaŭ la budon. Sed kiam la gastoj volis eliri, ili renkontis du grandajn gardistojn kaj super la pordo la surskribon : « eliro kostas kvindek centimojn ». La sukceso estis brilanta. Preskaŭ ĉiuj pagis, laŭte ridante pro tiu ĉi ideo. [M. Solovjev.]

[redakti] Kiu estas Budho

La aserto ke la Budo estis profeto troveblas en la bahaismo, sed ne en la budhishmo mem, en kiu la koncepto "profeto" tutsimple ne ekzistas. Kion religio A asertas pri religio B, dum religio B mem ne akceptas tion, tio povas esti enmetita en artikolo pri religio A, sed ne en artikolo pri religio B - almenaŭ ne sen klarigoj; tiel same pri la bahia aserto ke la Budho estas profeto de Dio (li fakte estis ateisto) kiel pri la hindua aserto ke li estis avataro de Viŝnuo. Ĉu vi ne komprenis ĉi tion? Eĉ ne [[mi]. Provu legi la ĉefartikolon Budo.
Idoestaleyo20082
Herezaj budistoj

[redakti] Vivfilozofio

Bazo de budhana vivfilozofio de budhismo estas diri preskaŭ sensensajn longajn frazojn, kiel ekzemple: "por bhudhismo, menso ne estas nur la kapo (aŭ cerbo). Ĝi estas multe pli. Ĝi estas tio, kion la orientanoj tradukas per “koro”, sed ĝi povas esti tiu korpoparto, kiun iu ajn volas". Ankaŭ strangaj metaforoj estas tre ŝatataj: "La Budo estas kiel parazita epitifo surgluita sur arbo alte en arbokronoj".

Homoj pagas multan monon por aŭdi tiujn sensensaĵojn.

[redakti] Praktikacelaj instruoj

Viro estis atentigita, ke li vivos nur 6 monatojn. Terurite li konsultis budista monaĥo. Kaj la monaĥo konsilis lin: “Unue vi disdonu ĉiujn viajn posedaĵojn al malriĉuloj, poste transloĝiĝu en malvarman kaj malsekan budon en arbaro, kaj fine edziĝu al virino kun 9 malgrandaj infanoj.” “Ĉu tio longigos mian vivon?” “Ne! Sed vi sentos, ke tiuj 6 monatoj estos la plej longaj dum via vivo.”

[redakti] Aforismoj

  1. Konscio estas tiu ĝena periodo inter dormoj;

[redakti] Studento de budismo

Majstro de budismo ordonis min, "Faru la malon de io ajn kiun mi diras al vi." Do, mi ne faris tion.

1320770.49c458df.240

[redakti] Okcidente

Diras la granda filozofo Ayn Rand:

Ĉu antaŭ islamanoj, budhanoj, aŭ kanibaloj (laŭlitere) - subevoluintaj, malevoluintaj kaj neevolueblaj kulturoj - la kapitalisma Usono devas pardonpeti por siaj ĉiel-skrapantoj, aŭtomobiloj, akvotubaro, por siaj ridemaj, memcertaj, netorturitaj, neskurĝitaj, neformanĝitaj junuloj?!

[redakti] Budismo kaj Espéranto

Inter la budhanoj ekzistas diversaj opinioj pri la Esperanto. La budhismo instruas ke ĉiaj plezuroj estas obstakloj por atingi la iluminadon (Nirvano). La nuntempaj budhanaj ordenoj ĝenerale malpermesas la translingvecon kaj esperantismon en la religiaj ordenoj sed estas akceptata la esperantismo inter laikoj.

La franca Fédération Espérantiste du Travail nun respondecas pri la ĉiujara esperanta budisma rekontiĝo en la festo de la Franca Komunista Partio, kaj eldonas la gazeton Verda Budo. Ankaŭ deĵoras esperantistoj, kadre de Budho starigita de FET.