Budo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Mi estas budaisto"

~ Budo pri si mem
Nudo

"En feliĉo ne fieru, en malfeliĉo esperu"

~ Zamenhof konsilante Budon

"Ortodoksaj judaj familoj konstruas tian tendon ekstere: fakte g’i konsistas el Budo"

~ Anna Lowenstein pri influo de Budo al ortodoksa judismo

"La budoj plenas je publikaĵoj respondantaj jese al ĉiuj demandoj"

~ Tonjo del Barrio pri Budo

"Aĉetu neniam tion, kion vi ne bezonas"

~ Thomas Jefferson apud foira budo

""Budao" estas tute alia besto"

~ iu pri Budo

"Budho saniĝas la ĥomaro de liajn malsanoj. Li unue diras diagnozon, post ŝerŝas kaŭzon, rigardas se malsano estas sanigebla, kaj proponas remedon"

~ Vikipedio pri Budho
BudoBhudoBudhoBhudhoBudao ktp. estas ĉefa dio de budismo. La vorto Budo signifas "vekiĝinto" aŭ "ilumiĝinto", estas honora titolo trovebla en pluraj hindidevenaj pensosistemoj, precipe en la budhismo, al kiu ĝi donis sian nomon.
La Sankta Budo

La budhismo mencias tri specojn da budhoj:

  • Movebla budo;
  • Fiksa budo;
  • Latrina budo;


Laŭ theravado, la tri kategorioj atingis la saman liberigintan komprenon. Diferencaj estas la cirkonstancoj de tiu atingo, kaj la pedagogiaj kaj organizaj kapabloj de la tri.
Sankta Mandalo

[redakti] Scienca vidpunkto

En fiziko, budo (simbolo bbn) estas mezurunuo de areo difinita kiel 10-28 m2.

58Budho Abb jpeg.jpg

La budo estas ne SI-a unuo, sed ĝi estas akceptita (kvankam malrekomendata) por uzo kun la SI.

Originale uzita en nuklea fiziko por esprimado de la kruca sekcia areo de kernoj kaj nuklea reakcioj, hodiaŭ ĝi estas uzita en ĉiuj kampoj de partikla fiziko por esprimi la krucajn sekcioj de verŝadaj procezoj. Budo respektivas al proksimuma kruca sekcia areo de urania kerno. La budo estas ankaŭ la unuo de areo uzata en nuklea kvarpolusa resonanco kaj nuklea magneta resonanco por kvantigi la interagon de kerno kun elektra kampa gradiento.

[redakti] Herezaj opinioj

Idistoj nomas Budon "echopo" kaj definas ĝin kiel mikra butiko, qua konsistas, maxim-multa-kaze, ye shirmo-texto apogita an domo, an la muro di qua lu fixigesis en angulo konkava. Tiu, kompreneble, estas granda mensongo kaj ofendo.
Site-Budo-002.jpg

Laŭ Interlingvaistoj budo estas Siddhartha Gautama, leader religiose Indian e fundator del Buddhismo (ca. 564—ca. 483 A.C.).

[redakti] Diraĵoj de Budho

Bhudo lasis profundajn, gravajn, saĝajn, misterajn, buntajn diraĵojn, preskaŭ ĉiuj nekompreneblaj al neiniciitoj, ekzemple, kiam Budo diris "Linukso estas birdo nefluga", tiam neniu povis kompreni ĝin, kaj neniu komprenis tiun dum jarcentoj, sed hodiaŭ ni povas ja kompreni la gravan signifon de tiu diraĵo. Jen kelkaj saĝas vortoj de Budao:
Budo.jpg
  • Homo estas duonkonscia mezo inter kaoso kaj ordo;
  • Mia nomo estas enigmo, sed via nomo estas traduko de via familinomo;
  • Nia vivo estas iluzio, elektu pli belan...
  • Suno estas nur unu;
  • La maro estas akvo kaj akvo;
  • Ĉio estas en sonĝo de iu alia;
  • Nia realo estas sonĝo de Dio;
  • La vivo estas sonĝo de Dio;
  • Besto estas leono ne estas logika frazo;
  • LEono estas besto, LIono estas urbo;
  • Donulo estas duonulo laŭaĝe;
  • Fido estas reto;
wikia