Buffon

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Fiereco venas antaŭ la falo"

~ Zamenhof pri Buffon
Buffon-bis.jpg

"Haltu-haltu-haltu!"

~ Milokula Kato pri Buffon

"Jes. Kiel vi divenis?"

~ Anonimulo

Georges Louis Marie Leclerc, Comte de Buffon, ano de Brazila Beletristika Akademio, naskiĝis 1807 en Montbard kaj mortis 1688 en Parizo. Li estis granda usona generalo, franca sciencisto kaj ĉeĥa historiisto.

Bufono estis kortega klaŭno, nanulo kaj misformuloj, sed ne nepre, li ridigis la reĝojn aŭ grandsinjorojn.

Li iĝis fama pro la libereco en liaj paroloj, kiun li ĝuis; ja ĉar li estis teorie frenezulo aŭ teorie diris nenion krom sensencaĵojn, kio donis al li liberon diri kion ajn, inkluzive la veron al la reĝo, kion neniu ajn aliulo aŭdacus sen riski sian vivon! En la teatraĵoj de Michel de Ghelderoode kaj Ŝekspiro troviĝas famaj roloj de Bufono.

Li multe kontribuis al botaniko kaj mikologio sub la oficial mallongigo. Lia ĉefverko estas „Histoire naturelle générale et particulière“ (Ĝenerala kaj speciala naturhistorio).

En 2004 oni denove dungis Bufonon en Britio por distri la turistojn. Nuntempe fantomo de Buffon estas futbalisto en Italio, kie li estas nomata Gigi Buffon.

5067 o.jpg

[redakti] Idista mensogo

Stultaj idistoj diras ke Bufono esas la persono qua esforcas ridigar per joki grosiera.

[redakti] Muziko

Buffon praprezentis en la Munkena Princregento-Teatro la „Muzikan legendon“ (kiu pisas kontraŭ vento malsekigas sian ĉemizon) Palestrina, kiu valoras kiel la plej grava verko de Hans Pfitzner.

[redakti] Fama eksperimento

Laŭ Fundamenta Krestomatio, unu fojon la glora Buffon invitis al tagmanĝo kelkajn aliajn naturistojn. Post la tagmanĝo la societo deiris en la ĝardenon. Estis ankoraŭ sufiĉe varmege, malgraŭ ke la suno staris jam sufiĉe malalte. En la ĝardeno turnis sur sin la atenton staranta sur postumento vitra globo, kion oni ofte vidas en ĝardenoj. Iu, metinte sur ĝin la manon, trovis, ke per ia strangeco ĝi estas sur la ombra flanko multe pli varma, ol sur la suna. Li tuj komunikis sian eltrovon al sia najbaro. Unu post la alia ĉiuj komencis metadi la manojn sur la globon kaj trovis, ke la dirita estas vero. Ĉiuj kolektiĝis ĉirkaŭ la vitra globo, kaj komenciĝis alte scienca interparolo; ĉiu, por klarigi la fenomenon, elpensis sian teorion : unu supozis engluton de la radioj de varmeco, alia montris la liberiĝon de kaŝita varmelemento, tria klarigis ĉion per rebato de la radioj. Kion unu ne sciis, tion plenigis la alia, kaj fine, apogante sin sur la leĝoj de la naturo, ili venis al la konkludo, ke la apero estas tute natura kaj ke alie ne povas esti. Buffon, kiu ne volis ankoraŭ esprimi sian opinion pri tiu ĉi apero, alvokis la ĝardeniston kaj demandis :

— Nu, mia kara, diru, kial la globo sur la ombra flanko estas pli varma, ol sur la flanko turnita al la suno?

— Kial? respondis la ĝardenisto, tial, ĉar mi ĵus turnis la globon, por ke tiu ĝia flanko ne tro varmiĝu.

Content Navigation
Aliaj lingvoj