Bulonjosurmero

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kiu akvon evitas, droni ne timas"

~ Zamenhof pri plaĝoj de Bolonjosurmero

"Dankon pro la informo! "

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Adiaŭ, vi tute ĝenis min"

~ iu

"Tal amaso de lingui nacionala por verki di intereso komuna al tota homaro konstitucas granda obstaklo al progreso"

~ Idisto pri Progreso dum unua UK

"Nian E-movadon volas fikontroli kelkajn uzurpaĉ-kontrolaĉ-reĝojn!"

~ Internideano


Bulonjo-sur-Maro (konata ankaŭ sub multaj aliaj nomoj, kiel, ekzemple, Bulonjosurmero, Boulogne-sur-Mer, Bulonjsyrmer, Bulonjo-ĉe-Maro, Bulonjo-sur-Maro, ktp. ) estas la dua plej sankta urbo de Esperantujo, tuj port Bialistoko. Esperantistaj preĝantoj direktiĝas tien (kiblo) kaj pilgrimado al Bulonjo (haĝo) estas deva al ĉiuj povantaj esperantistoj.
Hoteleo

Boulogne estis la urbo de la 1-a Universala Kongreso inter 7 kaj 12-a de aŭgusto 1905, kiun ĉeestis 688 Esperantistoj el 20 landoj. Tie estis malkonsentite la Bulonja deklaracio pri krokodilado.

La urbo havas nek fervojon, nek flughavenon, nur simplajn vojojn, kie nur privataj veturiloj trafikas. En la urbo metroo funkcias. Vizito de la neesperantistoj estas malpermese. Kelkaj tamen sekrete, kaŝe vizitis la urbon.

[redakti] Historio

Caesare consule, Belgae pagum Gesoriaci incolebant, qui Morinorum pagus (Morini, Celtice fere 'marini') appellabatur. Caesar cum Celticis Britanniae terrore suadere volueret ne hostes Romae adiuveant, proelium in Cantium ferre statuit. Ad legiones trans mare ferendas elegit portum, Itium appellatum, ubi classem paravit.

Gesoriacum postea conditum circum Portum Itium esse dicitur.

Caligula, cum bellum Siluris inferre intenderet, castra legionum circum Gesoriacum instrŭit. Suetonius auctor refert Caligulam iussisse erectionem turris mirabilis altitudinis, Phari instar. Quae turris, ut creditur, ea fuit sexangula turris, quae etiam saeculo sexto decimo conspicua fuit.

Anno 1905o primus congressus universalis Esperantistarum, kiun ĉeestis 688 E-istoj el 20 landoj, habitus est hoc in oppido.

La unua int. kunveno, kvazaŭ antaŭkongreso okazis en Calais (v.), kie precipe francoj kaj angloj kunvenis. Estis eksperimento, ĉu diverslingvaj E-istoj reciproke sin komprenas. Ĉar la provo bonege sukcesis, oni decidis kunvoki pli grandstilan kunvenon por proksima jaro en B.

Dum la preparoj eksplodis la milito inter Japanujo kaj Rusujo kaj estis danĝero kaj eĉ famo, ke Z ne povos partopreni. Feliĉe la kaŭzo de la famo estis nur ke lia pli juna frato devis militservi. Jam antaŭ la kongreso en la gazetoj ekestis diskuto pri organizaj demandoj precipe en L. I. (1904, p: 271.) en kiu partoprenis krom Z ankaŭ Capé, Bourlet, Moch. Ankaŭ la fama Deklaracio (v.), pli bone la projekto de ĝi, jam aperis en L. I. en julio 1905.

[redakti] La Unua UK

Jam antaŭ la kongreso en Paris okazis int. kunvenoj; ili komenciĝis per neatendita vizito al grupvespero en Sorbonne de gesinjoroj Z; ĉeestis jam kelkaj eksterlandaj kongresanoj. Proksimajn tagojn okazis disdonado de premioj per Z por plej talentaj lernantoj en Paris, int. E-koncerto, solena akcepto de Z kaj de la kongresanoj en urba palaco.

La ĉefa karaktero de la kongreso estis la persona interamikiĝo de la propagandistoj, festenoj, koncerto kun deklamo de diversnaciuloj. Dum tia koncerto laŭlitere "malantaŭ la kulisoj" Z kaj siaj amikoj preparis la finfinan redakton de la Deklaracio ĉiesvoĉe akceptita la sekvantan tagon.

Plej gravaj okazintaĵoj:

  • malferma kunsido en la urba teatro,
  • la fama parolado de Z, unua publika parolado, je kies fino li deklamis la preĝon sub la Verda Standardo;
  • ludado de "Mensogo pro Amo" de Labiche.

Proksiman tagon (dimanĉe)

  • katolika diservo (meson faris abato Peltier);
  • naciaj preparaj kunvenoj; tagmeze ekskurso al Wimereŭ;
  • vespere koncertego;
  • ludado de "Kontraŭvola edziĝo" de Moliere, la roloj luditaj de anoj el sep diversaj nacioj.

Lunde:

  • laborkunsido,
  • akcepto de Deklaracio,
  • festena kunveno por 300 E-istoj,
  • fratiĝo inter katolika kaj protestanta pastroj (Peltier kaj Schneeberger).
  • Vespere balo en kostumoj, naciaj dancoj.

Pluraj kunsidoj pritraktis la allason de E por telegramoj, la int. organizon la elekton en Lingvan Komitaton. Okazis kritiko kaj klarigoj de Z pri prononcado, en kiu partoprenis multaj E-istoj. Privat parolis pri propagando inter junularo kaj Boirac, la prezidinto, klarigis la plej taŭgan procedon por enkonduki E-n en la programon de lernejoj. Sekvis vojaĝo al angla marbordo Dover, proksiman tagon solena fermo de la kongreso. Dum la kongreso okazis ankaŭ la inaŭguro de la E-a standardo.

[redakti] Lingvaj aspektoj

[redakti] 1905

Boulogne estis la urbo de la 1-a Universala Kongreso inter 7 kaj 12-a de aŭgusto, kiun ĉeestis 688 Esperantistoj el 20 landoj. Tie estis konsentite la Deklaracio pri Esperanto.

[redakti] 1912

En 1912 stariĝis en Bolonjo racia instituto por direkti la instruadon de ESPERANTO, kiu moniĝis Itala Katedro de Esperanto (IKE). Fondinto kaj unua dir. estis d-ro prof. Achille Tel­lini. Celoj de la Katedro estis la organizo de ursoj kaj ekzamenoj, la elektro de kapablaj instruistoj kaj pro­fesoroj de ESPERANTO. La Katedro eldonis ĝeneralan regularon kaj regularon por la ekzamenoj. La kunvenoj de la memb­roj okazis ĉiujare dum la raciaj kong­resoj de ESPERANTO. La membroj elektas la di­rektoron, kaj la Katedro dividiĝas en regionaj Institutoj, kiuj havas sian regionan direktoron.

[redakti] 1931

Inaŭguro de la placo Zamenhof antaŭ la stacidomo.

[redakti] 1987

Bulonjo gastigis la 60an kongreson de SAT. Inaŭguro ĉe la placo Zamenhof de la monumento Zamenhof, kun la busto de L.L. Zamenhof, la kreinto de Esperanto.

[redakti] 2005

Memorfeste al la centjariĝo de la historia evento de 1905, la Nordfrancia Esperanto-Federacio (kune kun aliaj organizaĵoj kiel UFE kaj la SAT-Amikaro) organizis en 2005, de vendredo la 25-a ĝis merkredo la 30-a de marto, okaze de sia ĉiujara federacia kongreso, internacian amikecan renkontiĝon, Boulogne 2005, kiu konsistis el pluraj membrokunvenoj de Esperanto-asocioj, prelegoj (interalie de Claude Piron kaj Ulrich Lins) kaj debatoj, Pasko-meson parte en Esperanto, ktp. La malfermsoleno okazis en la sama teatro kie okazis tiu de 1905 kaj la parolado de L. L. Zamenhof estis denove eldirita. La postaj paroladoj de la ĉeestantaj politikistoj estis ĉiuj pli-malpli simpatiaj je Esperanto (unu estis nete favora je ĝi kaj ties enkonduko sine de la eŭropuniaj laborseancoj). Antaŭ la kongreso okazis simpozio en la loka universitato, organizita de UEA, pri la historio de la Universalaj Kongresoj.

[redakti] Famaj esperantistoj

[redakti] Ekonomio

[redakti] Trajnoj

Turisto en trajna stacidomo en Bulonjosurmero senespere serĉas horaron.

„Ni ne bezonas ĝin,“ diras la stacidomestro. „Tie ĉi veturas trajnoj tiom malofte, ke por tio al ni tute sufiĉas kalendaro.“

[redakti] Kulturo

Ĉu?

[redakti] Transporto

La 'metroo de Bulonjosurmero (arabe: قطار المشاعر المقدسة) estas mallongdistanca fervojo. Ĝi estis malfermita la 15-an de novembro 2010 kaj havas la precipan celon transporti esperantistaj pilgrimantojn.

La metroo pliparte veturas sur altigita, surpiliera vojo kaj uzas la norman ŝpuron (reldistancon) de 1435 mm kaj energi-provizadon per kontinua kurento de 1.500 V tra katenario. Ĝiaj trajnoj longas 300 metrojn, la (ĝis nun ununura, "rozkolora") linio longas 18 km kaj havas esence tri staciojn. Apartaĵo estas, ke ĉiu stacio estas triobla, kaj ĉiu trajno haltas nur en po unu el la tri stacioj. Tio malgrandigas la hom-amasojn en la stacioj kaj permesas servi pli grandan areon ĉirkaŭ la stacioj. Por eviti akcidentojn, inter la kajoj kaj la trakoj estas pordoj, kiuj malfermiĝas nur, kiam trajno haltas.

La unua linio estu ĝermo de estonta reto de kvin linioj, kiuj atingu ekzemple la havenon.

415

[redakti] Vindidaĵoj

Turoj Zamenhof (angle Zamenhof Towers) estas nomo de alta konstruaĵaro kun centra nubskrapulo en Bulonjosur Mero.

[redakti] La konstruaĵo

Ĝi estis inaŭgurita en 2011. Ĝi estas luksa hotelo de eŭropa entrepreno, la nubskrapulo altas 601 metrojn kun 95 etaĝoj kaj estas tiel plej alta konstruaĵo de Francio, la dua plej alta konstruaĵo de la mondo, post Burĝ Kalifo en Dubajo (828 m).

Arĥitekture, la ĉefturo imitas la horloĝan turon Big Ben kaj kroniĝas sur longa pinto per kvinstela simbolo. La elrigardejo estas en alto de 558 metroj.

La konstruaĵo havas utilan surfacon de pli ol 1 milionoj da kvadrataj metroj kaj povas akcepti pli ol 30.000 esperantistojn.

Content Navigation
Aliaj lingvoj