Bumerango
El Neciklopedio
| | Thiu chi artikol' estas pri Land Down Under! | |
"Kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon"
~ Zamenhof pri ĉi tiu artikolo
[redakti] Danĝera bumerango
Iu knabo en Aŭstralio tre interesiĝis pri bumerangoj. La knabo do vizitis indiĝenan spertulon; tiu vendis al li bone faritan bumerangon kaj sukcese instruis lin en la arto, ĵeti la lignaĵon tiel, ke ĝi nepre revenos al la ĵetinto. Fiera la knabo veturis hejmen kaj praktikis kiel eble plej ofte.
Malbonŝance lia bonkora avo aŭdis pri lia favora sporto kaj donacis al li alian bumerangon. Tio kaŭzis al la knabo nervan kolapson: li ne volis riski forĵeti la unuan bumerangon.
[redakti] Germana Bumerango
- Flugis iam bumerang'
- Sed tro longa, preskaŭ stang'.
- Bumerang' - eĉ post hor' -
- ne revenis el la for'.
- La publiko pro esplor'
- ĝin atendis kun fervor'.
- Joachim Ringelnatz
