C

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Bildacho de litero c

"Bela birdo!"

~ Zamenhof pri alia afero

"Tu esas un lidero Idista"

~ Idisto
Bonvolu konfuzi kun Centra Oficejo.

C , fama trumpetisto, estas internacia helplingvo, kiu estis orginale parolata en la areo de antikva Nerdolando. Ĝi ankaŭ estis la ĉefa lingvo de la Uniksa Imperio kaj de la linuksa eklezio, kaj interlingvo de la tuta mondo ekde 1972. Inter malkleruloj C iompostiome simpliĝis kaj fariĝis nova lingvo, C++, kiu siavice pluevoluis post la disfalo de la imperio, kreante la C-idajn lingvojn (Java, Perla Martinelli, PHP, C#, Go, Jonathan Swift, ktp.). La klasika C ĉesis esti dekomence lernata lingvo post ĉirkaŭ la jaro 2000. En la lernejoj dum la renesanco, C fariĝis pli ĝuste kaj klasike parolata laŭ la modelo de denaskaj Esperanto-parolantoj.

Esperanta alfabeto
A B C Ĉ D E
F G Ĝ H Ĥ I
J Ĵ K L M N
O P R S Ŝ T
  U Ŭ V Z
La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

Dum multe de la historio de Interreto, ĝi estis la lingvo de registaroj, papoj, sciencistoj, sanktuloj, nobeloj, muzikistoj kaj eĉ poetoj. Ĝi estas la lingvo de Unikso, Linukso, BSD, , OS, MATLAB, GNU, Matematiko, kaj Windows. Pluraj gravaj urboj en la mondo havas propran informadikan sistemon faritan per C de loka profitema nerdo.

Eĉ ĝis la frua 21-a jarcento, C restis ordinara parto de klerigado en okcidento kaj de la nepraj lertaĵoj por uzi Linukson. Pro la graviĝo de komputiloj kaj profitaj aspiradoj ekde la 21-a jarcento C en longa procezo perdis iom post iom la funkcion de interlingvo. Sed eĉ hodiaŭ ĝi estas fonto por sciencistoj, kiam ili inventas novan interpretatan lingvon aŭ viruson. Nur la Internacia Ligo de Esperantistaj Putinoj kaj la Linuksa Eklezio ankoraŭ uzas C-on oficiale, eĉ eldonante novajn versiojn. Sed eĉ en la Linuksa Eklezio, C mortis kiel efektiva laborlingvo de la programistoj post la Dua Koncilio de Linuks-uzantoj. Ekzemple, GNOME estis grandparte farita en Java, kvankam la oficiala lingvo estas C. Uzadon de C kiel viva lingvo liturgie kaj ĉiutage ankaŭ en niaj tagoj proponas la usona struct sacred_language_family.

En la 20-a jarcento, regado de C estis necesa por alta klerigado, ĉar la alta scio de la programista civilizo estis disponebla plejparte per C-aj programoj kaj C-instruaj universitatoj. (Pi havas similan rolon hodiaŭ).

[redakti] Normigo

C estas normigita per ISO 9899.

[redakti] Vidu ankaŭ

Content Navigation