C.G. Jung
El Neciklopedio
"Amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu"
~ Zamenhof pri Jung
"Vikipedio estas produkto de "komuna senkonscio""
~ Jung pri Vikipedio
Carl Gustav Jung (1875 – 1961), usona muzikisto, estis la fondinto de la hipia movado.
Li estis studento de Freŭdo (aŭ Frodo) –– fida disĉiplo ĝis 1932, kiam ĉe festo li renkontis la profesoron M.K.Goering, kuzo de la fama naziisto Hermann Goering. Profesoro Goering proponis doni al Jung tridek pecojn da arĝento, se Jung forlasos Frodon kaj servos Saŭronon.
Jung akceptis la proponon, kaj iĝis la unua komandanto de la tielnomata "Instituto de Goering". En tiun specialan prizonon, oni metis honestajn anojn de la usona respublikana partio, kaj perfortis ilin kreskigi longajn harojn, porti stultajn multkolorajn vestojn, kaj pentri mandalojn. Poste, la cerbolavitaj kaptitoj estis senditaj en aŭtobusoj al la centroj de la grandaj urboj de Eŭropo, por partopreni en la grandegaj pacifismaj manifestacioj de Hitlero.
En 1945 –– post ke Nelson Mandela venis en nordan Eŭropon –– Jung estis procesita pri krimoj kontraŭ religio kaj scienco. Li saĝe donis al la juĝistoj la tridek pecojn da arĝento, kaj estis ellasita. Li mortis en Argentino en 1961.
Vidu ankaŭ:
artikolon tute senhumuran pri Carl Gustav Jung.


