CERN

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Inter generaloj parolu pri bataloj"

~ Zamenhof pri ĉi tiu artikolo

"CERNAR ne esas simple CIRKONDAR, ma enemike cirkondar ed enklozar, por kaptar"

~ idisto pri CERN

"Ĉu oni ne rajtas kritiki la esperantan gramatikon ?"

~ Reformisto
LHC.jpg

Parto de la lavmaŝino.

CERN estas mallongigo de Centro de Eŭropaj Radioaktivaj Nerdoj. Ĝi troviĝas inter Svisio kaj Francio.

[redakti] Loĝantaro

Tie loĝas nur ekscentraj inventistoj.

[redakti] Notindaj inventaĵoj

La nerdoj de CERN kreis la Tut-Teran Teksaĵon -- ega aro de tolaĵoj, por kovri la tutan mondon -- la fina venko laŭ malnudismo.

La TTT estis tamen tuj atakita de nudismaj manifestaciistoj. Ili sidiĝis amase sur la tolaĵojn, kiuj baldaŭ iĝis tre malpuraj. La cernanoj tiam konstruis la ilon, kiu nomiĝas LHC (Lesivilo por Hiperbolaj Celoj) -- la lavmaŝino plej granda en la mondo.


Kompreneble, la nerdoj de Vikipedio havas artikolon pri tiuj ĉe CERN.
Content Navigation
Aliaj lingvoj