CIA
El Neciklopedio
"Kiu amas honoron, amu laboron"~ Zamenhof kode pri CIA
"cia estas ankaŭ kodo de lingvo Cia-Cia laŭ normo ISO 639-3"
~ nerdo pri CIA
"Welcome to the CIA Web Site — Central Intelligence Agency"
~ CIA danĝere pri vi
"Dankon por klarigo. Ili de ilia laboro faras sekreton"
~ leganto pri CIA
"Legu vi mem"
~ Milokula Kato pri ĉi tiu artikolo
Ĝi zorgas provizi kaj analizi informojn pri alilandaj estraroj, firmaoj kaj individuoj kaj raportas tiajn informojn al la usona registraro. La CIA World Factbook estas informfonto senkopirajta kiu ebligas riĉigi la geografiajn paĝojn de la Neciklopedio.
La Monda faktolibro de CIA (CIA World Factbook) estas oficiala eldonaĵo de la CIA de Usono, referenca rimedo, detale priskribante en almanaka stilo ĉiun landon en la mondo, laŭ geografia, demografia, politika, ekonomia vidpunktoj. Ĝi estis originale ĉiujara libro, sed la eldono de 2008 estis la laste papere presita fare de la CIA. Ĝi disponigas duon- ĝis tripaĝan resumon pri la demografio, geografio, trafikinterligoj, registaro, ekonomio, kaj militistaro de 266 landoj agnoskitaj de Usono, dependencaĵoj, kaj aliaj areoj en la mondo.
CIA World Factbook estas preparita fare de la CIA por la uzo de usona registaroficistoj, kaj ĝia stilo, formato, priraportadon kaj enhavo estas unuavice antaŭpensita por kontentigi iliajn postulojn. Tamen, ĝi estas ofte utiligita kiel rimedo por studentaj esplorartikoloj.
En ĝiaj eldonoj foje estis iuj interesaj faktoj, parte mirindaj, ekzemple, jam scigis per ĝi ke en Brazilo oni parolas la francan, la anglan kaj la hispanan. Alie, pri Brazilo, la Monda faktolibro de CIA diras ke estas tie armata gerila grupo nomata Polícia Federal ( Federacia Polico) kiu kontrolas la landlimojn. Evidente Federacia Polico estas terorisma grupo.
United Fucking Capitalist States of America
|
