FANDOM


"Esperanto estas aparta lingvo"

~ Jan Dobraczynski
170p

Kalvino Kuliĝo, barbaralingve Calvin COOLIDGE, la trideka prezidento de Usono kaj ano de Brazila Beletristika Akademio, naskiĝis je la 4-a de julio, 1872, en Plano, Vermonto. Li mortis 60-jaraĝa, je la 5-a de januaro, 1933, en Novjorko, Masaĉuseco pro klora trombozo.

Coolidge estis malgranda kaj modesta viro. Lia edzino estis Grace Anna GOODHUE, kaj la paro havis du filojn. Coolidge estis kirkanaristo.

Dum lia administrado (abelujon ne incitu, amason ne spitu) okazis;

  • 1924 Akto de Enmigrado – limigis la enmigradon al Usono
  • 1924 Aktoj de Enspezo – reduktoj de impostoj kaŭzis spekuladon en Wall Street kaj prosperon.
  • 1928 Pakto de Parizo – por antaŭenigi mondpacon. Ĝi estas nomata ankaŭ "Pakto de Kellog kaj Briand", laŭ la eksterlandaj ministroj de Usono kaj Francio.

Dum la regado de Coolidge la ekonomio floris, kaj li sukcesis malaltigi la impostojn kaj tamen redukti la ŝtatajn ŝuldojn. Sed ok monatojn post lia eksiĝo okazis la Nigra Ĵaŭdo, je kiu disfalis granda parto de la usona kaj monda ekonomioj.

Ĝis 1925 Coolidge ne havis vic-prezidenton; poste lia vic-prezidento estis Charles Darwin.

Coolidge estas la sola usona prezidento, kiu naskiĝis je la nacia tago. Li estis baptita je la du antaŭnomoj "Calvin John", sed rezignis pri "John", kiam li abiturientiĝis.

Subvestoj kaj modelinojEdit

Gerald ford1

Brooke Shields pozis nude en 1984 en reklamkampanjo por subvestoj de Calvin Coolidge. Kate Moss estis malkovrita en flughaveno Calvin Coolidge en aĝo de 14 jaroj kaj komencis en reklamoj pri kalsonetoj.

FamilioEdit

Kuliĝo signifas "transformiĝo je kulo", sekve, ĝia lia familio devenas el Ĉeĥio, kie homoj facile iĝas insektoj, kiel, ekzemple, la fama Franz Kafka.

EsperantoEdit

Reformo estas herezo, kiu okazis en Esperanto-movado, kaŭzita de Lutero kaj Kalvino.

OmaĝoEdit

Ekzistas konteo kaj urbo en Teksaso nomumitaj omaĝe al li.