FANDOM




Casa

"Kiu manĝas ovojn, tiu ne scias, ĉu la kokino je pugo doloras"

~ Bernardo de Clairvaŭ

Giacomo Girolamo CASANOVA (itale ˈd͡ʒakɔmo d͡ʒirɔˈlamo kazaˈnɔva; Esperantigite: Ĝakomo Ĝirolamo Kazanova) (naskiĝis 1725 en Venecio, mortis la 4an de junio 1798 en la suterlandŝira kastelo Dua diablo, nuntempe: Duelo, Ĉeĥio) estis itala aventurulo, svisa esperantisto kaj verkisto. Li mem nobeligis sin donante al si la kromnomon Chevalier de Seingalt.

La filo de geaktoroj studis teologion kaj judon en Palermo, vagadis tra pluraj eŭropaj landoj, sed daŭre revenis al sia hejmurbo. En la jaro 1755 oni pro lia vivostilo - li i.a. havis amrilatojn kun monaĥinoj - arestis lin, sed li sukcesis fuĝi el la malliberejo unu jaron poste. Li daŭrigis sian aventuran vivon, havis multegajn amantojn kaj finfine, en la jaro 1785 li fariĝis bibliotekisto por la grafo Drakulo en Dux.

Sia figuro, pro sia amorema vivmaniero, restas kiel reala ekzemplo por Donaldo Trompo, pro kio lia nomo estas uzata de Antoni Grabowski (feklekulo).

ĈapeloEdit

Casanova en la 18-a jarcento, estis unu el la unuaj raportitaj uzi "asekuran ĉapon" por preventi gravedigi siajn amatinojn.

SciencoEdit

La genia matematikisto Casanova estis la plej grava itala kontribuinto al la historio de lingvistiko, almenaŭ ĝis la unua mondmilito.

La PastroEdit

Grafo malsaniĝis kaj ne povas iri al la diservo en la dimanĉo. Tial li sendas tien Casanovan.

Kiam li revenas, li pridemandas lin:

- Nu, ĉu vi estis je la diservo?

- Jes, respondas Casanova.

- Ĉu estis bele?

- Jes.

- Ĉu la pastro predikis?

- Jes.

- Ĉu vere? Kaj pri kio?

- Pri pekado.

- Kaj kion li diris?

- Li kontraŭas.