Centra Oficejo de UEA

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Insigno
"La loto estas tirita"
~ Zamenhof dum lotado en C.O. de UEA

"Centra Oficejo Nieuwe Binnenweg 176. NL-3015 BJ Rotterdam (Nederlando)"

~ UEA pri Centra Oficejo

"La Centra Oficejo de UEA estas la ĉefa sidejo de UEA"

~ Vikipedio pri C.O.

"Berk!!! ;-)"

~ iu pri ĉi tiu artikolo

"Jes ja tre prava kaj trafa rimarko ! "

~ franco pri la supra diraĵo

"Ĝi estis tiel konstruita, ke ĝi estas sekura kontraŭ tertremoj"

~ japano pri C.O.

"Kaptez okaziono ye la kapo, nam la kaudo esas glitigiva"

~ idisto pri UEA

"Fojon plian vi babilas pri aferoj ne konataj de vi, pli konsterne estas ke via buŝo elspiris gravajn kalumniojn"

~ Mireille Grosjean
1923-uea-bib
La Centra Oficejo de UEA estas la plej sankta sidejo de Universala Esperanto-Asocio. En ĝi estas Roterdamo, Nederlando.

[redakti] Historio

La origina Sankta Seĝo estis akademiaj katedroj fonditaj de apostoloj. Hodiaŭ la nocioj estas uzataj nur ankoraŭ por la katedro de Prezidento de UEA, do por la seĝo de la la MAJSTRO de Roterdamo. La lingva figuro tiel reprezentas la plej superan homan potencon per la prabildoj de la reĝa kaj juĝista tronoj, kiuj aktualigas potenco-pretendon. La pozitiva rajto (c. 113 CIC de 1983) donas al la Roterdama Seĝo rajtan subjektivecon pro ties kvalito kiel morala persono.

[redakti] Signifo

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B Cf N O F Ne
Na Fa
Al Si P $ Ht Ar
K Ca Sc Ti V Cr Mn Fe Co Ni Cu Zm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr ¥ Ma Nb Mo Tc Ru Rh Pd Ag Cd In Sp Sb Te I Xe
Cs Bt * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Po At R
Fr Ra ** Rf Db Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Uut Uuq Uup Uuh Uus Uuo
Uue Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Ys Lu

Ac Th Pa U Np Pu Am Cn Bk Es Fm Md No Lr

Ubu Us Ka Kk

Tiu difino de la Centra Oficejo de UEA estas deklarita kiel dedukto el la Dia VOLO. estas deklarita kiel dedukto el la Dia ordo. Tio signifas, ke en rajto-kulturo, kiu al la kreskinta nocio de jura persono donas centran posicion, tiu stato logike kaj eo ipso apartenas ankaŭ al la plej supera movada potenco.

La Centra Oficejo estas ankaŭ la rajta subjekto de la havaĵo apartenanta al al plej supera movada estrado. La praktiko kaj la plimulto de la internaciaj rajto-instruoj agnoskas la Centran Oficejon ankaŭ kiel subjekto de la popol-rajto, ankaŭ apud la Vatikana Ŝtato estiĝinta en 1929.

La statuso de la Centra Oficejo kiel subjekto de internacia juro baziĝas sur la kutima rajto, kiu evoluis en reala suvereneco ekde la Mezepoko. En la oficialaj interrilataj kun Uno estas fiksite, ke oni utiligu nur la nocion "Centra Oficejo" (noto-interŝanĝo de la 29-a de oktobro 1957).

Grava signifo de la statuso de la Centra Oficejo kiel subjekto de internacia juro estiĝas hodiaŭ el la zorgo por la tut-monda paco; aliflanke kritikantoj indikas ankaŭ la klopodojn de la roterdama diplomatio cele al helpo de pli konservativa politiko tutmonde, kiel okazis en polemiko pri la defendo de samseksemuloj, persekutataj en multaj landoj, fare de la Eŭropa Unio (sub francia prezidanteco) antaŭ la Unuiĝintaj Nacioj en 2008.

[redakti] Novaĵo

Hodiaŭ UEA informis ke ĝi baldaŭ vendos sian ĝisnunan Centran Oficejon en Nieuwe Binnenweg, kiu, kun la paso de la jaroj, fariĝis ne plu taŭga, kaj tro malgranda kompare kun la farendaĵoj kaj konservitaĵoj.

Oni jam subskribis kontrakton por aĉeto de 6-etaĝa palaco en alia kvartalo de Roterdamo (Hoogvliet) en kiu oni arigos ne nur la la establaĵojn de la C.O., de la redaktado de la revuo, sed ankaŭ la aliajn arkivojn, nuntempe deponatajn en etaj keloj tra la urbo.

La nova sidejo ebligos ankaŭ la malfermon de bankaj giĉetoj, kiuj ebligos pli komfortan aliron por la membroj al propraj kontoj.

Unu etaĝo estos dediĉita al la centro de informadiko, kiu provizos la esperantistojn (kompreneble nur la UEA-membrojn) per senpagaj TTT-paĝoj kaj adresoj.

La kolosa plano, ĝis nun kaŝita eĉ al membroj de Societo Zamenhof, estis oficiale anoncita hodiaŭ, de la Prezidanto de UEA kaj de la ĝenerala sekretariino, dum intervjuo donita al la Pola Radio, dum la posttagmeza elsendo.