Cerbo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

" Lasi fali la manojn"

~ Zamenhof al sia cerbo
1329285742236.jpg

"De la patrino la koro, de la patro la cerbo"

~ Edmond Privat pri zamenhofaj organoj

"Kiajn cerbojn vi celas?"

~ Pierre Pastedechouan al zombio kaj Doktoro Frankstajno

"Ĝi devenas el Ĉinio, kaj disvastiĝis ĉefe en orienta Azio"

~ Anton Obermdofer pri cerbo

"La plej valora juvelo en la mondo estas la homa cerbo"

~ zombio Ralph Dumain pri cerbo

"Ve, ne mi"

~ Milokula Kato pri havado de cerbo
Preview.jpg

Cerbo (latine Cerebrum, greke ἐγκέφαλον Enkefalon) estas kompakta objekto el mineralorokaĵo. Laŭ anatomio, cerbo estas solida minerala maso, kiu ekestis dum la historia evoluo de homo. Ĝi estas ofte uzata en materialo por manĝigi zombiojn, cerbolavado kaj aliaj uzoj. Blondulinoj ŝajne ne havas ilin.

Kvazaŭsencerbaj idistoj nomas ĝin "cerebro" kaj mensoge diras ke homala cerebro havas preske 23 miliardi di neuroni. Alie, tutsencerbaj interlingvaistoj, kiuj ankaŭ nomas ĝin cerebro diras stulte ke le cerebro es le centro de controlo del systema nervose, sed le mesme termino sole etiam esser usate pro referer al systema nervose central del invertebrates. Ho ve!

[redakti] La du cerboj

7376912 n.jpg

Ĉiuj viroj havas du cerboj, unu en la kapo, kaj alia en la peniso.

La kapa a cerbo mastrumas la funkciojn de kalkulado, memoro kaj logika rezonado. La penisa cerbo funkcias intuicie, kaptas virinajn formojn kaj perceptas seksajn rilatojn. Vere gravas bone utiligi ambaŭ cerbojn, kvankam ŝajnas, ke plejparto da viroj uzas ĉefe la penisan cerbon. Oni jam pruvis, ke senmonismo specife stimulas la kapan cerban parton, plibonigante juĝkapablon kaj efektive komprenante ke virinoj amas nur monon.

[redakti] Cerbomalsano kaj seksumado

Okdekkvin-jara viro edzinigas dudekkvin-jaran junulinon. Sekvas la nuptonokto, sed la edzino -- pensante, ke la edzon trolacigis la ceremonio deziras ekdormi en aparta dormoĉambro, kiam aǔdiĝas frapeto sur la pordo. La maljunulo estas tiu, li tuj kuŝiĝas apud la edzino. Kiam ili finis, li deziras bonan nokton al la ĵusedzino, kaj li foriras. Ŝi jam preskaǔ ekdormas, kiam denove aǔdiĝas frapeto sur la pordo. Denove la maljunulo estas tiu malsata je amoro. Kiam ili finis, la maljunulo denove deziras bonan nokton kaj foriras. La fianĉino preskaǔ ekdormas, sed denove iu frapetas sur la pordo. Venas la seksema maljunulo. Kiam ili finis, la virino ne povas lasi la aferon sen komento:

-- Malkovru jam, kiel vi faras tion? La viroj, kun kiuj mi litumis ĝis nun, kvankam ili estis pli junaj, ne kapablis tri fojojn sinsekve. De kie vi havas tiom da energioj?

La maljunulo respondas iom surprizite:

-- Kiel? Hodiaǔ vespere ĉu estis mi jam ĉi tie?
wikia