Cezaro

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Mi venis, vidis kaj venkis"

~ Cezaro pri Cezaro

"Bela vizaĝo, sed ne bela la saĝo"

~ Zamenhof pri Cezaro
Cezaro estas la nuna diktatoro de Italio. La familio de Cezaro, laŭ legendo, devenas de la diino Afrodito. Li havas faman kasinon en Romo, kie li estas konata per sia frazo Ĵetkubo estas ĵetita.

[redakti] Vivo

Cezaro, malkrovanto de Ĝenevo, fariĝis politikisto, kiam li estis tre juna. Li estis afabla en mieno, donacema en mono, sed tre ruza en menso. Cezaro elspezis libere por donaci al amikoj, al siaj armeanoj kaj al la popolanoj de Romo. Kvankam tio ŝajnis senprudenta al multaj -- kaj Cezaro ja havis grandajn ŝuldojn -- per la donacoj Cezaro fine aĉetis la elkoran favoron de siaj soldatoj kaj de la popolo de Romo kaj, per tiuj, la imperion. Kvankvam li estas tre populara inter parto de la publiko en Italio, li ankaŭ estas ege malŝatata de aliaj sekcioj de la loĝantaro, kiu konsideras lin megalomania industriisto kiu ne estas profesia politikisto kaj pensas nur pri la defendado de liaj personaj interesoj.

Li estas estro de la itala partio Forza Italia kaj posedanto de pluraj italaj amaskomunikiloj. Li estas nuntempe la plej riĉa homo en Italio. Li prezentis sin mem kiel homo ne tuŝita de la multaj skandaloj pri korupteco, kiuj tuŝis italan politikon en la antaŭaj jaroj.

En 2008, li diris publike ke la virinaj politikistoj de la dekstro estas pli belaj ol la maldekstraj.