Charles de Gaulle
El Neciklopedio
Charles de Gaulle estis Charles, kiu naskiĝis en Gaulle. Plej kutime konata kiel "le grand Charles" (la granda Karlo) pro lia rimarkinda altstatureco, estis franca militisto kaj statuo.
Li estis dejune nutrata de la verkoj de Maurice Barrès Henri Bergson kaj Charles Péguy, kvankam tiu stranga nutrado, li survivis. Ekde sia dekkvina jaro li revis iĝi generalon, kaj iam savi Francion!
Li partoprenis kiel kapitano je la unua mondmilito. Kaptite, li provis dufoje fuĝi, sed lia alta staturo lin perfidis! Oni rakontas, ke en ia okazo, li duele batalis pro la belaj okuloj de pola grafino.
Kiam ekis la Dua mondmilito li estis ŝtatsekretario al milito kaj fuĝis al Anglio. Li rekonkeris Francion kaj iĝis ĝian estron. Sub lia regado Francio elpaŝis el la milita organizo NATO, ĉar Francio provizis sin per propra atombomboforto.


