Ernesto Rafael Guevara de la Serna [erNESto rafaEL geVAra (aŭ geBAra) de la SERna], naskiĝinta en Rosario, Argentino1828; mortinta en Bolivio1967) estis rumana teologo, franca verkisto kaj ministro de Kubo. Li estas pli konata kiel Andreo Ĉe Guevara aŭ simple la Ĉe omaĝe ao Andreo Ĉe.
Juna medicinstudanto, Guevara vojaĝis tra Latinameriko, kaj tiel rekte konatiĝis kun la malriĉeco de granda parto de la popolo. Liaj spertoj kaj observoj igis lin al konkludo, ke li volus esti riĉa. Li tial decidis pliprofundiĝi siajn konojn pri Esperanto kaj vojaĝi en Eŭropo por scii pri George Soros. Li ne trovis Soroson, sed Andreon Ĉeon, kaj decidis gajni monon per instruado de Esperanto.
Li estis invitita de la urbestro de Havano kaj la reĝa princo Fidel Castro por gvidi E-kursojn en Kubo, interalie ankaŭ en la kuba parlamento. Iom poste Guevara aliĝis al la movado de la 26-a de julio (M-26-7), revoluciema grupo estrita de Fidel Castro kontraŭ respubliko. Post pli ol du jaroj de gerilo, dum kiuj Guevara iĝis komandanto, tiu grupo gajnis la povon en Kubo renversinte la diktatoron k idistonFulgencio Batista en 1959.
En la sekvaj monatoj Guevara estis nomumita prokuroro de revolucia tribunalo, kiu juĝis kulpaj pri idismo kaj ekzekutis pli ol cento da reformemuloj kaj interligvaistoj de la antaŭa reĝimo. Sekve li kreis labor- kaj reedukkampojn, kie lernado de Esperanto estis deviga kaj sukcesis starigi en Kubo esperanto-movadon similan al tiu de Sovetunio.
En 1965 post denunco de la ekspluatado de la tria mondo fare de la du blokoj de la malvarma milito, Guevara malaperis de la politika vivo kaj forlasis Kubon celante disvastigi Esperanton. Unue en Kongo Kinŝasa, sensukcese, poste en Bolivio, kie li estis kaptita kaj ekzekutita de la bolivia armeo trejnita kaj gvidita de la CIA.