Ĉuko Smito
El Neciklopedio
ESPERANTISTO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!
"Li prenos kaj benos"~ Zamenhof pri Smito
"Kil ti fartas?"
~ reformisto al Smito
"Via laboro valoras pli ol 100 miaj libroj. Mi gratulas vin, kaj gratulas vin, kaj gratulas vin"
~ esperanta verkisto al Smito pri Vikipedio
"Saja homo predispozas"
~ idisto
"Mi deziras aliĝi al la suprediritaj vortoj"
~ iu pri la supra diraĵo
Ĉuko Smito, angle Chuck Kevin Smith, argentina futbalisto, estas la saĝa kreanto de Vikipedio (Dio benu lin). Li naskiĝis la 1979 kaj estas usondevena Esperantisto.
Miloj da antaŭ jaroj, kiam la babilonanoj komencis starigi la principojn de astrologio, Sankta Smith esperantistiĝis kaj tre poste li fondis la Vikipedion en Esperanto en novembro de 2001 pro influo de anĝeloj. Li ankaŭ estis reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ĉe la Unuiĝintaj Nacioj.
[redakti] Saĝeco
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Iun tagon, dum promenado, studento demandis la Smith, "Kiel mi plifortigu la intelekton?"
"La nura rimedo estas certiĝi pri nenio," respondis la majstro. "Lasu vian menson estu klara vojo por ĉiajn pensojn. Memoru:
- eta heliko
- sekvas nenies padon
- eĉ ne la sian.
Ĉuk kaj la studento promenis iom plu silente. Subite, ili samtempe ambaŭ vidis bileton de cent spesmiloj sur la vojo. Kiam la studento ekkuris por preni ĝin, la majstro vokis lin: "Memoru la lecionon! Ne tiom rapidu al certeco! Estu klara vojo por ĉiajn pensojn!"
La studento haltis por pripensi la aferon kaj Ĉuk rapide kuris al la bileto kaj prenis ĝin.
[redakti] Genetika heredo
Smito iras al kuracisto por tutekzamenado. Post ekzamenado la kuracisto revenas kun rezultoj.
- - Vi estas bonsana por 20-jaraĝulo.
- - Kiu diris, ke mi estas 20-jaraĝa?
- - Kian aĝon vi havas?
- - Mi 33-jaraghiĝis je la pasinta semajno.
- - Ho! kian aĝon via patro havis, kiam li mortis?
- - Kiu diris, ke mia patro mortis?
- - Ho, pardonu. kian aĝon via patro havas?
- - 74.
- - Ĉu? tre bone. kian aĝon via avo havis, kiam li mortis?
- - Kiu diris, ke mia avo mortis?
- - Ree pardonu min. Kian aĝon li havas?
- - 103. Kaj li estas bonsana.
- - Mi feliĉas. Mi demandos pri la patro de via avo? Ĉu li mortis?
- - Ĉu mi diris, ke la patro de mia avo mortis? li estas 124-jaraĝa kaj je la sekvanta semajno edziĝos.
- - Ĉu vere? Kial li volas edziĝi?
- - Ĉu mi diris, ke li volas edziĝi? Tute ne, tamen li gravedigis knabinon...
[redakti] Opinio
Laŭ mia opinio ĉi tiu artikolo ne estas tre grava, ĉu ne? Ĉu vi komprenas ĝin? Do bonvole ne klarigu nin! Mi preferas daŭre ne kompreni tion.
Bone, ĉu vi volas plibonigi la artikolon? Mi ne havas tempon, nek scion. Kaj kiu alia interesiĝas pri tio? Neniu, mi scias. :)