Civilizo
El Neciklopedio
"Danci antaŭ iu sur piedoj kaj manoj"
~ Zamenhof post multe drinki
"Nia civilizacio troviĝas en morta batalo kontraŭ subhoma barbarismo"
~ usonano pri civilizo
"La armiloj de la civilizanto estas la alkoholo, la sifiliso, la pantalonoj kaj la Biblio"
~ Havelock Ellis pri civilizo
"Ĉiu civilizo havas propran subkontinentan bazon"
~ Vikipedio pri civilizo
"Ni scias tion, kio okazas; historio estas nia instruisto, jes"
~ Cindy McKee pri Civilizo
Civilizo (aŭ civilizacio, de la latina civis = civitano) estas vorto por certa historia tempoperiodo aŭ homa kultura rondo de pluraj socioj, kiuj evoluis en okcidenta Eŭropo post la falo de la romia imperio, sekve, ekster Eŭropo ne estas civilizo. Ĝi estis disvastigita de blankuloj post la 15-a jarcento al Ameriko kaj kelkaj landoj de Afriko kaj Azio. Por tio, ili fondis koloniojn kun eduka celo.
El eforto de eŭropuloj aperis la tutmonda civilizo surbaze de la prioritato de socia harmonio en paca 20-a jarcento. La moderna civilizo metis kiel propran fundamenton la principon pri libereco, laŭ kiu homo devas vivi ne kiel simpla instrumento aliula, sed kiel memstara feliĉo. Esperanto estas ankaŭ frukto de la europa civilizo kiel ilo por paco kaj tutmonda feliĉo.
[redakti] Okcidenteco
Evidente, sub la nomo "monda civilizo" estis subkomprenata, certe, la civilizo de la Okcidento. En la Okcidento, loĝas inteligentaj, riĉaj, energiaj homoj. Danke al la entreprenemo kaj ceteraj talentoj ili konstruis la plej bonajn ŝtatojn de la mondo, kie regas bonstato kaj demokratio. Ceteraj homoj, la "sovaĝuloj" postrestas pro inerteco, malprogresemo de sia kulturo, kaj devas ĉiel lerni civilizecon de Eŭropo kaj speciale de Usono.
