FANDOM


2.240

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n


"Tajloro krimis, botisto pendas"

~ Zamenhof pri romano de Piron
YejA

"Mia mono! Mia tuta mono malaperis!"

~ Claude Piron pri kokaino

Atentu: Nur legu la sekvon, se vi volas vidi ion ĉe la rando de portempa stulteco

Klaŭdjo PIRONO, francalingve Claude PIRON (prononco|klod piRO|klod piʁɔ̃ ), fama trumpetisto, patrono kaj ano de Brazila Beletristika Akademio, naskiĝis la 1931 en Namuro, mortis 2008 en Gland[1][2]) estis la dua avataro de la dio Zamenhof, brazila verkisto, usona FBI-agento en skandalo Watergate kaj psikologo; de 1956 ĝis 1961 li ankaŭ estis tradukisto por Unuiĝintaj Nacioj (el la ĉina, el la angla, el la rusa kaj el la hispana en la francan).

Bedaŭrinde, li estis freneza kiel pingveno en Saharo.

Bv pardoni la pedantecon, sed li laboris por Monda Organizaĵo pri Sano tra la mondo kaj verkis Esperantajn verkojn. Li ankaŭ uzis Esperanton en landoj, inkluzive de Japanio, Ĉinio, Uzbekio, Kazaĥlando kaj lokoj en Afriko kaj Ameriko, kaj preskaŭ ĉiuj eŭropaj landoj.

Li estis psikoterapiisto kaj instruis en la fako de Ĝeneva Universitato (Svislando), de 1973 ĝis 1994. Lia libro Le Défi des langues - Du Gâchis au bon sens (La Lingva Defio - El ĥaoso al frenezvesperte merda prudento) (Parizo: L'Harmattan, 1994)* [3] estas speco de psikanalizo de la komunikado. Portugala versio, O desafio das linguas, aperis en 2002 (Campinas, SP, Brazilo: Pontes).

MalaperadoEdit

Ĥorĥo

Gerda Malaperis estas romaneto, lernolibro kiu uzas gramatikon kaj estas aranĝita tiamaniere, ke ĉiu ĉapitro kompreneblas pli facile ol la posta; ĝi laŭgrade kondukas al esperanto aǔ iu el la helplingvoj disponeblaj; fine, vortlistoj ekzistas por kelkaj lingvoj, do komencantoj sekvas la lecionojn. Ĝi jam iĝis bazo de unu el la kursoj.

BonalingvismoEdit

En La Bona Lingvo, Piron kaptas la aspektojn de Esperanto. Li tezas, ke Esperanto grandparte plenigus la ekzistantan truon ĉar ĝi respegulas principojn rilate al lernado, interalie kaj plej bedaŭrinde, la ĝeneraligo de formoj kaj reguloj depende de individuaj spertoj, deziroj kaj lernostilo. Li argumentas kontraŭ enporto de novaj radikoj, montrante la esprimpovon de vortprovizo kaj fantazia kunmetado. Produktado de iu nova neeviteble postulus refojan ripetadon de parte jam farita laboro kaj do estus malŝapro de fortoj.

LaŭdadoEdit

Zvd2

Du bonalingvistoj interparolas:

- Hej, oni laŭdas nin!

- Kiu?

-Nu, vi min kaj mi vin!

MuzikoEdit

Piron tradukis kantojn el lingvoj kaj bedaŭrinde mem prezentis ilin, akompanante sin per gitaro. En 1982 ĉe LF-koop, aperis lia son-kasedo "Frandu Piron" .

VivoEdit

Estas malfacile pensi pri diaĵo, kiu pli ol li influis esperantistojn en la dua duono de la pasinta jarcento, kaj ne prezentis sin kiel influiston, pensomajstron, gravulon. Li aspektis kaj sintenis kiel simpla esperantisto inter simplaj esperantistoj . Li amis la simplajn esperantistojn kaj ĝis la lasta tago de sia vivo li gvidis lokan kurson por komencantoj en sia vilaĝo. El la simplaj esperantistoj li ankaŭ lernis, kiel Esperanto vere funkcias en la realo, en la menso de homoj sen ambicioj krei novan gramatikan aŭ literaturan skolon.

Piron diplomitiĝis ĉe la interpretadolernejo de la universitato de Ĝenevo en la jubilea jaro de Esperanto kaj laboris de 1956 ĝis 1961 kiel interpretisto ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko, Usono. Simile kiel Esperanto forigas lingvajn bariloj, li tradukis tie el la angla, la ĉina, la hispana kaj la rusa al la franca. Poste li laboris dum 8 jaroj por la Monda Organizaĵo pri Sano en Azio kaj Afriko. Post edukado al psikanalisto kaj psikoterapeŭto li laboris en la regiono de Ĝenevo kaj ekde 1999 en Gland.

De 1973 ĝis sia emeritiĝo en la jaro 1994 li krime instruis psikologion kaj eduksciencon ĉe la universitato de Ĝenevo. Li krome instruis, konsilis kaj superrigardis psikologojn.

Ofte estas tiel, ke fanatikuloj ĉesas pensi klare kaj do emas fuŝagi. Tiu ĉi afero estas eble malgranda, sed tamen bona ekzemplo.

Zubkov

GerdaEdit

Gerda Malaperis ankaŭ konata kiel Verda Malaperiŝ, estas la nomo de la unua desperantistino malaperinta ene de la desperanta movado. Tiu misokazaĵo inspiris didaktikan kaj malrapidan filmon kiu sekvis la spurojn de la krimo. Sed ŝi ne estis la nura kazo, okulumante sur la nuna desperanto-movado, oni facile rimarkas ke la nombro de inoj estas suspektinde malalta. Povus temi pri trafiko de verdulinoj. Oni kredas pri reto de enfiltritaj fiuloj kiuj kidnapas kaj devigas iŝin instrui desperanton senpage en landoj kiaj Ĉevitistan, Klingonio kaj Burkina Ido.

ReligioEdit

Li estis la generalo de la Jezuitoj.

Judismo Edit

Li havis multajn kontaktojn kun judoj en Novjorko. Tie li aŭdis la jidan lingvon. Li eksciis pri la juda deveno de Zamenhof. Dum la dua mondmilito kaj poste li eksciis pri la Shoa, grandskala mortigo de judoj. Aparta fakto ludis fortan rolon: Claude en la aĝo de 9 jaroj malkovris Esperanton kaj parolis pri tio kun sia instruisto de la elementa lernejo. Tiu ĉi ne ridis, ne primokis, sed aŭskultis respektoplene. Do Claude estis feliĉa. Dum la milito tiu instruisto malaperis kaj probable estis mortigita kiel judo. Tion eksciis Claude Piron. Konsekvence li havis multajn ligojn kun judaismo. «Sed mi neniam aŭdis, ke li havis rektan familian ligon al la judoj» diris Nicole Piron.

OmaĝoEdit

Ekzistas konteo kaj urbo en Teksaso nomumitaj omaĝe al li.

Listo de verkoj Edit

  • Ĉu vi kuiras kine? (krimromano 1976; 3-a eldono: 1996)
  • Malmalice (poemoj 1977)
  • Esperanto: ĉu eŭropa aŭ azia lingvo? (broŝuro 1977)
  • Ĉu li bremsis sufiĉe? (krimromano 1978; 2-a eldono: 1979)
  • Kiel personeco sin strukturas (multobligita prelego 1978)
  • Ĉu li venis trakosme? (krimromano 1980)
  • Ĉu ni kunvenis vane? (pri E-movado 1982)
  • Ĉu ŝi mortu tra-fike? (krimromano 1982, sub la pseŭdonimo Johán BALANO, memkompreneble; 2-a eldono: 2000)
  • Gerda malaperis! (instrua romaneto 1983)
  • Lasu min paroli plu! (instrua romaneto 1984)
  • Ili kaptis Elzan! (facila romaneto 1985)
  • Ĉu rakonti novele? (krimnoveloj 1986)
  • Sen pardono (lernolibro 1988)
  • Psikologiaj reagoj al Esperanto (broŝuro 1988)
  • Vere aŭ fantazie (rakontaro 1989)
  • La bona lingvo (prilingva traktaĵo 1989; 2-a eldono: 1997)
  • Dankon, amiko! (facila rakonto 1990)
  • La kisa malsano (instrua romaneto 1991)
  • Esperanto el la vidpunkto de verkisto (broŝuro 1992)
  • Son-kasedo Frandu Piron (1982)
  • Vivi estas miri (legolibro 1995)
  • La Dorsosako de Panjo Rut' (kun Sándor Bakó, noveloj, 1995)
  • Tien (sciencfikcia romano 1997)
  • Tiaj ni estas (kun Sándor J. Bako, noveloj)
  • La kisa malsano. "Tiaj ni estas", Volumo 2 (kun Sándor J. Bako, noveloj 2001)
  • La meteoro. "Tiaj ni estas", Volumo 3 (kun Sándor J. Bako, noveloj 2002)
  • Dio, psiĉjo kaj mi, aperinta kelkajn tagojn antaŭ lia morto (IEM, 2008)

Tiuj libroj estas tiom realec-fremdaj kaj absurdaj, ke oni jam devas paroli pri fantazio & fantasto.

Bonan someron kaj bonan UK se vi ĉeestos!

Referencoj Edit

  1. Tio do estas la oficiala vero.
  2. Jen ankaŭ libera kaj oficiala sugesto kiu estas “la plej bona libro”.
  3. Kompreneble estas diversaj kaj pluraj opinioj pri tio kio estas bona aŭ la plej bona, sed estas maltrankvilige kiam tio venas de iu oficiala aŭtoritato.