Creola Clasiquoma
El Neciklopedio
"Vere bona patrioto ne partoprenas en milito."
~ Morteza Mirbaghian pri alia afero
"La unua traduko estas senpaga. :)"
~ Usonano pri Creola Clasiquoma
"De la volo la ordono pli efikas ol bastono"
~ Zamenhof pri iu ajn
Klasika Kreolo (memlingve Creola Clasiquoma) estas antikva lingvo de la mediteraneaj regionoj.
Enhavo |
[redakti] Kiuj ĝin parolis?
La lingvo estis parolata de filozofoj, artisanoj, kaj amoristinoj (ĉiesulinoj, hundinoj, kotulinoj, putinoj, stratulinoj ktp.), ĉefe en kaj ĉirkaŭ la urbo de Aleksandrio, sed ankaŭ en Malgranda Azio, kaj sur la insulo de Sirakuzo. Kiam Julio Cezaro skribis pri Britio, li menciis, ke tie la lingvo ofte estas uzata de druidoj kaj de anoj de la skolta movado.[redakti] Komparo kun aliaj lingvoj
Laŭ kelkaj lingvistoj, ne temas pri memstara lingvo, sed dialekto de Latino, kun iom da influo el la greka, la egipta, kaj la malnova eklezia slava. Sendube, Klasika Kreolo kaj Latino havas similecojn. Sed Klasika Kreolo estas multe pli facile lernebla, ĉar ĝia morfologio estas multe pli logika. Fakte, laŭ morfologio kaj vortprovizo, la lingvo plej simila ol Klasika Kreolo estas la mezepoka lingvo, Arĥaika Esperanto (Arcaicam Esperantom).
Tial, Klasika Kreolo kelkfoje nomiĝas 'Antikva Esperanto'. Sed tio esprimo ne tute taŭgas, ĉar la lingvo ankaŭ havas klarajn similecojn kun Ido. Ekzemple, la vorto quey estas ofta conjunkcio en Klasika Kreolo. En Ido troviĝas la vorto e, dum Esperanto havas la vorton kaj...
[redakti] La gramatiko
[redakti] Verboj
La fleksio de verboj en Klasika Kreolo estas kiel en Arĥaika Esperanto, krome ke finitaj verboj en Klasika Kreolo havas la finaĵon 'i', kiel multe da verboj en Sanskrito. Ekzemple
| manjamsi
(aŭ manjamsqui) | mi manĝas |
| manjasi | vi manĝas |
| manjati | li, ŝi, ĝi manĝas |
ktp
La infinitivo havas la finaĵon ari, ekz. manjari signifas 'manĝi' (aŭ en Ido manjar).
La imperativo havas la finaĵon man. Ekz.
| chesman | ĉesu |
| superman | iru supre, flugu |
[redakti] Substantivoj
La fleksio de substantivoj tamen estas iom pli kompleksa ol en la Esperanto de la mezepoko, ĉar Klasika Kreolo retenas sep el la ok kazoj de la prahindeŭropa lingvo. Nur la instrumentala kazo ne troviĝas; oni anstataŭe uzas la ablativon. La fleksio de substantivoj kaj adjectivoj estas identa...
| Nominativo | sklavoma | sklavo |
| Akuzativo | sklavona | sklavon |
| Dativo | sklavoda | al la sklavo, por la sklavo |
| Genitivo | sklavesha | de la sklavo |
| Ablativo | sklavola | el la sklavo, ol la sklavo, far la sklavo |
| Lokativo | sklavecha | ĉe la sklavo |
| Vokativo | sklavom | ho sklavo! |
[redakti] Adverboj
La adverboj estas parencaj al la ablativaj substantivoj, kaj pro tio kutime enhavas la literojn ol. Ekz. Por esprimi aprobon, oni dirus bonole (kelkfoje mallongigata al 'ole).
[redakti] Vortetoj
Pro la kaza sistemo, oni plejofte ne bezonas vortetojn kiel interjekciojn kaj prepoziciojn; sed la lingvo ja havas vortetojn, uzatajn kutime por emfazo.
Ekzemple la vorteto bom signifas 'ho'. Tiel, bom sklavom! havas saman signifon, sed pli da emfazo, ol nure sklavom!.
Inter aliaj vortetoj estas chom, kiu signifas 'ĉu', kaj nom, signifanta 'nu'.
Atentu, ke la vorteto na signifas ne 'na', sed 'ne'.
[redakti] La nomo de la lingvo
La nomo de la lingvo Creola Clasiquoma mem estas ekzemplo de la uzo de kazoj, ĉar creola fakte estas ablativa formo el la radiko cre/ari, t.e. 'kre/i'. La esprimo creola clasiquoma signifas 'la klasika lingvo el la kreado' -- ĉar la parolantoj kredis, ke ĝi estas la unua homa lingvo, donita de la gedioj al la unuaj viro kaj virino.
[redakti] Esperantaj tekstoj el Klasika Kreolo
Kelkaj famaj diraĵoj kaj beletraj tekstoj en la nuntempa Esperanto estis rekte tradukitaj el Creola Clasiquoma.
Ekzemploj...
1. La diraĵo
estis tradukita libere el
2. La poemo 'Ho mia kor'!'
estas preskaŭ laŭlitera traduko de
Bom mom quorom, nom maltranquilole,
Na batman, quey na superman brustole.
Tenari mihino yamole, na povamsi fatsilole,
Bom mom quorom.
Bom mom quorom, post laboroma verquadom'
Horecha detsidecha na suctsesomsqui chom?
Batadecha tranquilijman, itiyam diromsi “ole",
Bom mom quorom.
[redakti] Vidu ankaŭ
Uzataj lingvoj: Alkoholo | Batalo | Chuck Norris | Eŭropanto | Fikado | Lingvafrankao | Marĥuano | Transpiranto | Zombia
Strangaj lingvoj:
Arcaicam Esperantom |
Creola Clasiquoma |
Latino |
Loglio |
Marparolo |
Neciklopedio |
Sanskrito |
Volapuko
Neuzataj lingvoj: Angla lingvaĉo | Ĉina lingveto | Esperanto | Esperanton | Franca (dialekto) | Ido | Rusa inversigo | Tokipono


