Dankemo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Eĉ ĉe kokino troviĝas propra inklino"

~ Zamenhof pri iu ajn

"Vi tre precize krajonis la cirklon"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo

"Tiom radikala Zamenhofo ne estis"

~ Samideano

"Ĝi plenplenplenplenas je bizaraĵoj"

~ kritikanto pri ĉi tiu artikolo

"Dankon."

~ Komencanto pri ĉi tiu artikolo
Dankemo estas emo al dankado, danka sento, t. e., inklino al esprimi per vortoj ŝuldan senton pro ricevita servo, bono aŭ propono.
Senafero katoj.jpg

[redakti] Ekzempla dankemo

La malgranda Nikoĉjo, promenante kun sia patrino sur la bordo de rivero, per nesingardo tien enfalis. Unu junulo, vidinte tion ĉi, kuraĝe sin ĵetis en la akvon kaj eltiris la knabon. La patrino dankas la savinton :

— Ha, sinjoro! . . . mi ne scias, kiel vin danki! . . . vi savis mian fileton! . . .
— Ho, sinjorino, li rediris, ĝi ne estas inda je danko, ĝi estas ŝuldo de ĉiu.
— Ha, kion vi diras! . . . Ĉu vi estos tiel bona ankaŭ eltiri lian pajlan ĉapon? Jen ĝi naĝas.

[redakti] Nerda dankemo

Antaŭ danki, nerdoj pensas tiel:

kondiĉo pri propozicia enhavo: Estinta ago X farita de A.
preparaj kondiĉoj: X helpu, avantaĝu al P, kaj P tion kredu.
kondiĉo pri sincereco: P sentu sin dankema pro X.
rezulto: "Dankon pro verki la artikolon."

[redakti] Dankemulo

Advokato brile solvis proceson de sinjorino.

- Advokato, mi tute ne scias, kiamaniere esprimi mian dankemon! Kion mi povas fari por danki vin?

- De kiam la Feniĉoj inventis la monon, estas nur unu respondo al via demando!

[redakti] Relativeco

Antikva reĝo de Judujo batadis sian sklavon, kiu kriis, "Vi doloras min!" La reĝo respondis, "Estu dankema, ke vi ne apartenas al la filistinoj, kiuj batus vin pli forte."

[redakti] DANKEMECO

Poste ke mi multe elspezis por studigi mian filon kiel kuraciston, nun li malpermesas al mi drinki alkoholaĵojn!

Content Navigation
Aliaj lingvoj