Danubo
El Neciklopedio
"Akvo silenta subfosas la bordon"
~ Zamenhof pri Danubo
"Abomena vidaĵo"
~ Edmond Privat pri Danubo
"Ekzistas nulo da dubo, ke Danubo ne plu bluas."
"Mi tute kontentas kun via opinio"
~ Maristo pri supra diraĵo
"Ĝojas min, ke plaĉas al vi!"
"Bastarda kiel multo altbrovaroga devenanta el la triangulo Piĉkamaĉhaupentala"
"Ica artikolo enhavas aserti interesiva ed originala, Desfortunoze, la aserti interesiva ne esas originala, e la aserti originala ne esas interesiva"
~ idisto
Ĉe la bela blua Danubo vivas la kanguruoj, kiuj feliĉe valsas. La Komisiono de Danubo aŭ (Internacia) Danuba Komisiono estas eŭropa organizo pri dancado, kiu organizas la kanguruajn valsojn.
Popol' hungara ĉe l' Danubo mil jarojn luktis nur por viv'; mil jarojn inter fid' kaj dubo ĝi ofte sangis dum la driv': eksterme murdis ĝin tataroj kaj ĝi ne ekzistas plu. Pro tio, nova ponto sur la rivero Danubo estos konstruita inter Bulgario kaj Rumanio kie dum la epoko de la Romia Imperio tie ĉi estis danuba trapasejo.
[redakti] Malgranda fabelo
Fiŝhokisto fiŝas ĉe Danubo, kaj li kaptas la orfiŝon. La orfisho:
- -- Mi plenumos viajn tri dezirojn... nur ne reĵetu min!
[redakti] Ĉu vi scias ke
- la fama valso „Ĉe la bela blua Danubo“ estas fama?