Davido
El Neciklopedio
"Panjo, David estas gejo!"
~ Harvey Fierstein pri Davido
Davido (30-a de aŭgusto 1748 - 29-a de decembro 1825) estis la unua filo de Adamo kaj Evo kaj fifamis ĉar li mortis sian fraton Goliato. Davido estas malpli granda ol Goliato, sed Davido havas nukleajn armilojn, dum Goliato ne havas.
Jen la volo de Dio.
Aŭ almenaŭ de Usono...
Enhavo |
[redakti] Prepuciĉasisto
La glora David (kiu savis per sia harpa muziko sian antaŭulon Saul de malbona spirito sendita de Dio!) ricevis la promeson, ke la filino de Saul estos lia edzino. Sed Saul pentis pri sia promeso kaj por faligi la estontan bofilon postulis, ke ĉi tiu alportu al li cent prepuciojn de Filiŝtoj. David kaj liaj viroj alportis ducent prepuciojn!
[redakti] Adulto
Ankoraŭ pri David (Samuel, ĉap. 11). Dum liaj militistoj batalis aliloke, la reĝo trankvile restis en Jerusalem. Unu vesperon, David promenis sur la tegmento de la reĝa domo kaj vidis belan virinon, kiu sin lavas. Eĉ sciante, ke ŝi estas edzino de lia militestro Urija, li tamen kuŝis kun ŝi, kaj ŝi gravediĝis. David sendis Urijan en la fronton de batalo, por ke li mortu, kaj la vidvino fariĝis edzino de David. Agoj ne tre indaj de granda psalmisto, ĉu? Ni do zorgu pri niaj tentoj...
[redakti] Religia signifo
Laŭ la rakonto de la unua kaj la dua libro de Samuelo en la malnova testamento Davido estis la unua reĝo de Israelo post sia antaŭirinto Ŝaul.
Pli poste Davido iĝis aktiva partopreninto en la Franca Revolucio.
[redakti] Revoluciisto
David estis aktiva partopreninto en la Franca Revolucio kaj amiko de Robespiero; vere li regis la artojn sub la reĝimo de la Franca Respubliko. Enkarcerigita post la falo de Robespiero el la povo, pli poste aliĝis al nova politika reĝimo, tiu de Napoléon Bonaparte. En tiu epoko li disvolvigis sian 'Imperian Stilon', elstara pro la uzado de varmaj koloroj laŭ la venezia stilo. Inter multnombraj disĉiploj menciindas Antoine-Jean Gros, Anne-Louis Girodet de Roucy-Triosson kaj la plej konata el ĉiuj: Jean Auguste Dominique Ingres. Pro tio li iĝis la plej influa pentristo de la franca arto de la 19-a jarcento, ĉefe ĉe la akademiaj pentraĵoj.
[redakti] Ekzilo
Post kiam la Burbonoj revenis al la povo, David troviĝis en la listo de proskribituloj pro estis estintaj revoluciuloj kaj bonapartanoj, ĉar li estis voĉdoninta pro la ekzekuto de Saŭlo kaj probable li iom intervenis ĉe la morto de Jonato. La nova israela reĝo, Saŭlo la 18-a, tamen, amnestis lin kaj eĉ proponis al postenon kiel kortuma harpisto. David rifuzis kaj preferis ekzikii en Bruselo, Belgio. Tie, li pentris Amo kaj Psiko (1817) kaj vivis ĝis siaj lastaj tagoj trankvile kun siaj 400 edzinoj, kun kiuj li regeedziĝis. Dum tiu tempo, li pentris ĉefe grandajn pentraĵojn pri mitologio kaj portretoj de bruselanoj kaj napoleonanaj enmigrintoj, kiel La generalo Gérard (1816).
Lia lasta granda verko, Marso malarmigita de Venuso kaj la Gracioj estis komencita en 1822 kaj finita unu jaron antaŭ lia morto. La pentraĵo montriĝis unue en Bruselo kaj poste en Parizo, kie la ekslernantoj de David amase venis vidi la pentraĵon. La ekspociantoj enspezis 13.000 frankojn, kio indikas, ke estis pli da 10.000 vizitantoj, tre alta nombro en tiu epoko.
[redakti] En Anglio
Fine de 1905 fondiĝis liberala registaro de Sir Henry Campbell-Bannerman en Anglio, en kiu Davido iĝis ministro pri komercaj aferoj. En tiu posteno li eminentis per diskuta, trakta, pacienca solvo de la strikoj. Kiam en 1908 iĝis Herbert Henry Asquith la registara gvidanto, Davido iĝis financa ministro. Li devis samtempe financi la socialajn reformojn kaj evoluigon de la brita mararmeo. Li volis pli forte impostigi la riĉulojn, sed la Domo de la Lordoj rifuzis tion. Tiuj aferoj kondukis al konstitucia krizo kaj du eksterordinaraj balotoj. Oni akceptis en 1911 novan leĝon pri la parlamento, kiu limigis jurajn rajtojn de la Domo de la Lordoj. Davido metis la bazojn de la moderna bonfara ŝtato antaŭ la unua mondmilito. Li akceptigis la sociasekuran leĝon laŭ la germana ekzemplo.
[redakti] En Usono
En 1924 venis el Ameriko al Jerusalemo Davido, kiu laboris pro Esperanto per gazet-artikoloj, paroladoj, kursoj. Goliato kaj Davido ofte kverelis, sed nur kiam la giganto iĝis idisto, Davido decidis defii lin al duelo.
Usona registraro, kiu volis divastigi Basic English, donis al Davido sekretan armilon, esperante ke ambaŭ mortigis sin.
