De Wallen

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
QuaR

De Wallen [də ˈʋɑlə(n)] aŭ De Walletjes [də ˈʋɑləcəs] estas la plej granda kaj plej bone konata ruĝluma distrikto de Amsterdamo kaj konsistas el reto de stratetoj kiuj enhavas proksimume tricento da unuĉambraj budoj luitaj de prostituitinoj kiuj proponas siajn seksajn servojn el malantaŭ fenestro aŭ vitra pordo, tipe lumigita de ruĝaj lumoj. Tiuj "kamers" estas la plej videbla kaj tipa tipo de seksolabora ruĝluma distrikto en Amsterdamo kaj pro ties esceptaj trajtoj ĝi estas granda turisma allogejo.

De Wallen, kun la prostituaj areoj Singelgebied kaj Ruysdaelkade, formas la Rosse Buurt [1] de Amsterdamo. El tiuj De Wallen estas la plej malnova kaj plej granda areo.

Tiu areo havas ankaŭ nombrajn seksovendejojn, seksoteatrojn, seksorigardejojn, seksomuzeon, prikanaban muzeon, kaj nombrajn kanabokafejojn kiuj vendas kanabon.

[redakti] Notoj

  1. Kion mi travivis kaj vidis ne estas deliro .
Content Navigation
Aliaj lingvoj