Dek Ordonoj

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kiu konsilas kaj rezonas, tiu helpon ne donas"

~ Zamenhof pri Dek Ordonoj
La Dekalogo (עשרת הדברות), aŭ Dek Ordonoj, de Moseo estas la baza moralo de Esperantismo. La frazo aperas en la Biblio en Evb 24:1-15 . Laŭ la Biblio, la teksto estis skribita de la Eternulo (Rea. 10:4).
Dysan floppy disk 01.jpg

[redakti] Ordo

Kvankam la Sankta Biblio ja diras, ke estas dek ordonoj, la teksto mem estas sen nombrado. Do estas tri ĉefaj nombradoj de la ordonoj.

[redakti] La teksto

Jen la teksto:

1. Auskultu, verda popolo, la leghojn kaj ordonojn, kiujn mi elparolas hodiaŭ en viajn orelojn, lernu kaj gardu ilin. 2. Interligon mi faras kun vi hodiau por eterna tempo.

3. La verda lingvo estas via unika lingvo tutmonda. Ne havu aliajn lingvojn universalajn.

4. Ne faru al vi organizon alian, similan aŭ reformitan. Efemeraj estos tiaj fruktoj de via laboro.

5. Ne falsigu la poshtkartojn de Liĥtenŝtejno!

6. Festu la universalan feston, kiel mi ordonis al vi. Dum la tuta jaro faru fervore vian verdan agadon, sed dum la Festo Universala ne faru ian laboron. Memoru, ke ghi estas la sabato de l' jaro.

7. Respektu viajn gvidantojn kaj eminentulojn por ke multighu viaj honoroj kaj medaloj en la verda movado, kiun mi donis al vi.

8. Ne kritiku.

9. Ne riprochu.

10. Ne protestu.

11. Ne dissemu maltrankviligajn famojn pri malbona organizo.

12. Kaj ne pensu tro multe: nek pri la organizo, nek pri la lingvo. Viaj gvidantoj estas ja viaj amikoj, ili jam pensas por vi.

13. Tio estas la instruoj kaj ordonoj. kiujn mi donas al vi hodiaŭ - fiksu ilin al la fostoj de viaj pordoj por ke vi chiam havu ilin inter viaj okuloj.

14. Kaj iru la vojon, kiun mi montris al vi, kaj ne deflankighu dekstren, nek maldekstren.

15. Por ke estu verda al vi en chiu tempo, al vi kaj viaj filoj, kaj al la filoj de viaj filoj, en tiu chi verda mondo.

wikia