Delegacio por alpreno de la lingvo internacia

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi


"Tiaj insultaj polemikoj ne tolereblas"

~ juĝisto pri esperantistoj kaj idistoj
126314486068

"Laŭdinda praktika projekto!"

~ stultulo pri la Delegacio

"Mi kredas, ke Esperanto estas perfekta, kaj ke ghia movado estas kiel eble plej bone organizita"

~ Esperanta kredokonfeso pri ĉio ajn

" Laŭ mi, la sukceso de nia lingvo en la nuna mondo estas limigita nur pro la fakto, ke la nuna mondo NE ESTAS perfekta, ke ghi ankoraŭ ne estas preta agnoski kaj akcepti la pruvitajn valorojn de nia lingvo kaj movado"

~ Leshek Kordiluski

"La pioniroj de Esperanto ne supertaksis la eblecojn de Esperanto, sed anstataŭ, ili naive subtaksis la disvolviĝon de la monda situacio"

~ kredanto

La Delegacio por alpreno de la lingvo internacia, aŭ simple, "La Deligitaro", estas fia plano de novpaganaj idistoj por detrui Esperanton kaj konkeri la mondon.

En 1900 kanajloj Louis Couturat kaj Leopold Leau, eluzante la lingvajn malfacilaĵojn en internaciaj kongresoj, dum tutmonda ekspozicio en Parizo iniciatis "Delegacio por alpreno de la lingvo internacia", fikonata kiel "La Deligitaro", kun la publika celo peti al Internacia Ligo de Akademioj elekti Lingvon Internacian, aŭ, se tiu rifuzus, mem krei komisionon por la elekto. Kaŝe, ili volas sklavigi tutan la homaron.

Couturat, kiu estis unu el la juĝistoj de la Delegitaro, ne rajtis prezenti sian propran projekton; tial la projekto estis anonime prezentita sub pseŭdonimo Ido. Ĉar la aŭtoro ne povis ĵeti mem la maskon, Beaufront konsentis fariĝi lia pajlohomo kaj deklaris: «Mi estas Ido». Nur tiam li deklaris, ke aŭtoro de Ido estas li.

Dum la lasta kunsido, meznokte, la ĉeestantaj 9 anoj ĉiesvoĉe akceptis principe Esperanton, sed sub la kondiĉo de kelkaj ŝanĝoj efektivigotaj de la Konstanta Komitato, laŭ la senco difinita en la konkludoj de la raporto de la sekretarioj (Couturat kaj Leau) de la komisiono kaj de la projekto "Ido". Samtage en la Konstantan Komitaton estis elektitaj: Wilhelm Ostwald, prezidanto, Jan Micislaw Baudouin de Courtenay, Otto Jespersen anoj; Louis Couturat, Leopold Leau, sekretarioj. Poste oni alelektis Louis de Beaufront "pro lia speciala kompetenteco".

[redakti] Enkonduko

F18d o

La Idista Reformacio komenciĝis kiel provo reformi la doktrinojn de la Fundamento de Esperanto, realigita de okcidenteŭropaj esperantistoj kiuj kontraŭstaris kion ili perceptis kiel malveraj doktrinoj kaj lingvaj eraroj, ĉefe la uzado de akuzativo, la slavemo, la lokado kaj aĉetado de oficejoj, ke la reformaciantoj vidis kiel signoj de la ĉiea korupto de la hierarkio de la e-movado, kiu inkluzivis Zamenhof.

La spiritaj antaŭuloj de Kuturato inkluzivis Leon Bollack kaj Wilhelm Ostwald, kiuj same provis reformi la Sklavĝermanan Esperanton. La Reformacio komenciĝis en Parizo, Saksio, kie Kuturato surmurigis sian projekton ĉe la pordo de la Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj (universitata anonctabulo), la tezoj diskutis kaj kritikis la e-movadon kaj Zamenhof, sed koncentriĝis sur la akuzativo kaj doktrinaj politikoj pri propagando, prononco, la perado kaj sindonemo al la esperantistoj, la plej multaj el la slavadevenaj vortoj, la deviga Fundamento kaj la aŭtoritato de Zamenhof. En la okazaĵo, aliaj lingvaj reformaciantoj baldaŭ sekvis la ekzemplon de Kuturato.

Cetere, la reformaciantoj baldaŭ malkonsentis inter ili mem kaj disigis ilian movadon laŭ doktrinaj diferencoj: unue inter Kuturato kaj Otswald, poste inter Kuturato kaj René de Saussure, sekve tio establis malsamajn esperantidajn movadojn, kiel ekzemple la interlingvao, la Reformita Esperanto, la Esperantido, kaj la Romanal. Aliloke, la lingva reformado kaŭzas procezojn, kaj la efikoj estis malsamaj. Basic English ekestis en Anglio, kaj la plej multaj reformistaj movadoj venas de la francaj projektojj. La reformaciantoj ankaŭ akcelis la evoluon de la Esperantista Kontraŭreformacio de la Esperantista Ortodoksa E-movado.

[redakti] La Vereso pri la Delegitaro en 1907

Sub ica titulo, So. Ric Berger publikigis en la revuo COSMOGLOTTA Nr. 85 artiklo dedikita al 25-ma aniversario di l' existo di Ido. Olua esenco esas la seqvanta:

1) Ne esas vera, ke Ido kreesis da Komitato sustenata per 310 firmoi kae 1250 profesoroi di l' tota mondo. Ta linguo esas la rezultaĵo di selekto facita ne da l' Komitato ipsa (quiu selektis Esperanton!) sed da l' Permananta Komisitaro institucita da l' aludita Komitato. Ican distingon ne facesas da l' Idistoi. (Sic!).

2) La decido pri la linguo selektenda facesis da nur 4 membroi di tia Komisitaro, nome Sr-oi Couturat, De Beaufront, Jespersen kae Leau. Ore (ni citas textope): De tiaj 4 personoi, 2 esis l'autoroi di Ido, sen ke la publiko savis lon (ili esis do samtempe judiciistoi kae judiciatoi, quion esas interdiktita da l' legoi!) La triesma, Sro. Jespersen esas nun jam regretinta la decidoi di l' Couturat-epoko kae la qvaresma, Prof. Leau, l' intima amiko di Sro. Couturat esis nekapabla, ne votari quale ilca.

3) Konseque la judiko de 1907 ne povas servari kome eskudo kontre Occidental, tante plu, ke tatempe la questiono pri L.I. tote ne esis matura. La skolo naturalista tatempe ne jam trovis suan stabileson kae regulozeson, quan ol atingis kelka yaroi plu tarde.

4) Esante la sola persono, qua studiis l'arkivoin di l' Delegitaro, me sole savas, quale la kozi eventis. Me do publikigos la dokumentoi sekretaj existantaj pri tia epoko kae l' idistoi ya ne povas negari ke ili esas en meaj manuoi. So. De Beaufront publike reprochis al me, ne retrodoniri ilin a Sro. Couturat. Or, quo garantias al me, ke, se me agus tale, ula Idisto interestita ne pose desaparigos kelki ek tia dokumentoi kae tale falsigos komplete mean laboron historiografialan, fondita sur tiaj dokumentoi?

5) Konkluzo: La sola solvuro esas, donari tiaj dokumentoi ad institucuro neutra, quia garantios oficale la konservon di ta dokumentoin precozajn por la historio. Me es pronta, aceptari irgan tarelatan racionozan konsilon.

[redakti] Friponeco

Hundkomitato

La kreintoj de Ido, elektante tiun nomon por la nova lingvo, montris, ke ili estas lertaj reklamistoj, ĉar la plej efika batalilo de Ido kontraŭ Esperanto en la unua momento estas ĝuste tiu ĉi nomo "Ido" kredigante, ke la lingvo Ido estas ja ido de Esperanto bazita sur tiaj samaj principoj, kiajn havas la patro, kaj diferenciĝanta nur per flankaj, malĉefaj, facile ŝanĝeblaj detaletoj.

[redakti] Spionado

Vidkun Quisling foriris el Norvegio kiel informagento de la delegitaro en Herzberg am Harz.

[redakti] Kunvenoj

La anoj de la deligitaro estis nomataj la “bestoj de Satano”, ĉar dum la kunvenoj, la opuloj aŭ unuopuloj dediĉiĝantaj al seksaj kondutoj orgiaj kaj kontraŭkonvenciaj krome al krimaj faktoj, inter kiuj violentaj agadoj, trouzo de drogoj kun profanado de tombejoj, kiujn ili konigas plenumendaj laŭinspire de Satano kaj malame al la kristana Dio.

Content Navigation
Aliaj lingvoj