Delegito de UEA
El Neciklopedio
"Por ĉiu delegito, haveblos Veĝemito."
"Ĉu vi konis tion?"
~ iu pri UEA
"Estas pli bone esti honorinda nehonorito ol honorita nehonorindulo"
~ Mark Twain pri delegito de UEA
"Kial, kial, kial?????????????????????????"
~ iu ajn pri supra diraĵo
"Estas kompreneble, se iu verkas ĝermeton tute magran sed ĝustan. Tamen mi ne komprenas kial oni verkas strangajn artikolojn!"
~ kritikanto pri ĉi tiu artikolo
Delegito preparante por Zamenhoftago.
Enhavo |
[redakti] Laboro
La delegiteco estas sklava laboro, plenumata por pruvi al la skeptika mondo la utilon de Esperanto per ĝia organizaĵo.
[redakti] Rilatoj kun membroj
Ĉiu membro de UEA rajtas uzi la servojn de la delegito. La servoj estas senpagaj, kaj la uzanto povas vipi la delegiton. La delegito ankaŭ ne rajtas rifuzi servojn, kies plenumon li juĝas kontraŭa al sia konscienco aŭ honoro.
[redakti] Notindaj delegitoj
[redakti] Kunvenoj
La kunvenoj de UEA kutime okazas en domoj sen fenestroj, por ke la delegitoj ne povu forkuri.