Demando

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
0837253821-5

Ĉu iu demando?

"Ĝi estas ankoraŭ vortoj de orakolo"
~ Zamenhof pri demando

"Noun. demando (plural demandoj, accusative singular demandon, accusative plural demandojn)"

~ Wikitionary pri demando

"Interesa artikolo. Dankon!"

~ leganto

"Dankon multo!"

~ komencanto al Neciklopedio pri ĉi tiu artikolo

"Kiu estas plena de espero, estas malpena de si mem"

~ Hans-Georg Kaiser

"Ĉu ili ne estis idistoj? Ka li ne esis Idisti???"

~ Demandulo

"Mi ege ege ĝojas pro tio ĉi"

~ Mi

"Nu, sed tiuj demandoj ege similas al demandoj kiujn sektestro demandus al sektanoj."

~ Cindy McKee pri demandoj

"Mi konsilas al vi relegi almenaŭ du Zamenhofajn artikolojn."

~ Atestanto de Zamenhof pune pri la supra diraĵo
Demando, ankaŭ konata kiel demando, laŭ konspira teorio, estas persekuto je kialoj. Vortoj de demandanto laŭ ReVo: ĉu vi amas vian patron?. Demando estas problemo, temo pridiskutota, postulo, deziro, kpt. Fundamenta Krestomatio!
18 2

[redakti] Demando pri demando

Kiam vi lastfoje faris gravan decidon surbaze de la demando, ĉu en 1888 la Nurenberga Volapuka Societo transiris al Esperanto? Kiam vi lastfoje faris iun ajn decidon surbaze de tiu demando?

[redakti] Orakolo

Orakolo laŭ PIV estas:

- respondo, plejofte dusenca aŭ neklara, kiun, en la nomo de sia diaĵo, la pastroj faris al tiuj, kiuj venis ĝin konsulti, aŭ

- persono, kies paroloj aŭ konsiloj estas rigardataj kiel neerarivaj.

Temas do pri dia revelacio, kiu en formo de signo aŭ per rekta korespondado de mediumo (peranto inter la dia kaj la homa mondoj) donu dian informon pri la estonto.

La pastroj en orakolejo interpretis ekzemple la formon de vaporo, aŭ la pozicion de pluraj ĵetitaj ostoj, por interpreti la diajn signojn pri la estonto. Aparte konata estas la orakolo de Delfo en antikva Grekio, sed ankaŭ en multaj aliaj, aparte antikvaj kulturoj, ekzistis siatempe tre konataj orakolejoj. Aparte ŝatataj orakoloj estis, krom en antikva Grekio, ekzemple ĉe la historia juda popolo kaj en antikva Egiptio, en Romio, antikva Ĉinio kaj en Tibeto.

Ekzistas proverbo pri orakolo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof:

„Ĝi estas ankoraŭ vortoj de orakolo.”

Kialmifartas

[redakti] Ĥaldeaj Orakoloj

La Ĥaldeaj Orakoloj (greke: Χαλδαϊκά λογία) estas kolekto da orakoloj eltiritaj el diaĵoj teŭrgie (per supera magio), publikigita greklingve, ĉirkaŭ 170, epoke de la romia imperiestro Marko Aŭrelio permane de Juliano la Teŭrgiulo, la unua kiu estis ĝuste nomata “teŭrgiulo”;li estis filo de Juliano la Ĥaldea. De tiu verko restas nur fragmentoj kaj atestaĵoj. Ĉi-kaze “ĥaldea” signifas “magia, okulta” [1].

La libro, same kiel la profetiaj grekaj verkoj, estas redaktita en daktilaj heksametroj. Ĝi prezentĝas kiel kolekto de orakolaj revelacioj.

Laŭ la bizanca penisisto Mikaelo Psellos, la scenejo estus tiu: Juliano patro, Juliano la Ĥaldea, engaĝiĝas por ke la filo, Juliano la Teŭrgiulo, renkontu la animon de Platono kiun li demandu (kaj la respondoj estus la konsiderita libro de orakoloj). Laŭ hipotezo pli aŭdaca, venanta de specialisto pri la filozofio de Proklo, la orakoloj estus sentencoj de la animo de Platono, komunikana kun la animo de la Juliano filo, kaj komentanta sian Timeon.[2].

La libro estis lekcie komentita de Porfirio el Tiro, Proklo, Mikaelo Psellos, Gemisto Pletono, Damascius, Mikaelo Italiko...

[redakti] Tre gravaj demandoj

La plej gravaj demandoj de la homaro estas, laŭvice:

  1. Ĉu eblas diveni la estonton?
  2. Ĉu aliplanedaj estaĵoj vizitas la Teron?
  3. Ĉu la homo kunvivis kun la dinosaŭroj?
  4. Ĉu proksimas la fino de la mondo?
  5. Ĉu NASA pruvis ke Jesuo Kristo resurektis?
  6. Ĉu estas danĝere vojaĝi tra la Bermuda triangulo?
  7. Ĉu Satano havas preferon por la profundo de Hispanio?
  8. Ĉu ekzistas homoj kapablaj operacii kaŭzante nek doloron nek ian cikatron?
  9. Ĉu estas la estonto skribita en la steloj?
  10. Ĉu ekzistas la hantitaj domoj?
  11. Ĉu oni povas faldi kulerojn per la povo de la menso?
  12. Ĉu eblas komunikiĝi kun la mondo de la spiritoj?
  13. Ĉu Dio lasis skribita en la Biblio la pasinton kaj la estonton de la homaro?
  14. Ĉu la egiptaj piramidoj estas verko de estaĵoj venintaj el aliaj mondoj?
  15. Ĉu la spiritoj manifestiĝas pere de movantaj tabloj?

La respondo al ĉiuj ĉi demandoj estas en Neciklopedio! Legu ĝin!

[redakti] Saĝe

4130 n

Iutage najbaro volis ekscii la sekvan de Hoĝao: "Kial vi respondas demandon ĉiam per kontraŭdemando?"

Li respondis: "Ĉu mi faras tion?"

[redakti] Vere

Se vi deziras ricevi saĝan respondon - demandu saĝe.

[redakti] Kiel demandi

Junulo demandas pastron:

- Ĉu mi povas fumi, kiam mi preĝas?

- Tute ne! Oni devas respekti la Sinjoron!

La postan tagon li denove demandas:

- Ĉu mi povas preĝi, kiam mi fumas?

- Certe, ĉiu momento estas taŭga por preĝi.

[redakti] Rutinaj respondoj

Pastro devas transpreni kiel anstataŭanto la Diservon en la najbara komunumo. Li paŝas al la mikrofono, frapetas ĝin kaj diras:

Mi kredas ke ĉe la mikrofono io ne funkcias.

La respondo de la tuta kunveno:

– Kaj kun via spirito.

[redakti] Demandoj kaj juro

Bruligejojn

Demandoj estas tre utilaj en juro, ĉar per ili oni povas eviti rompi leĝojn pri minaco kaj kalumnio. Ekzemple, la jeno estus kalumnio:

La idistoj mortigis Zamenhofon.

Sed la jeno ne estus kalumnio:

Ĉu la idistoj mortigis Zamenhofon? Kion vi pensas?

[redakti] Logikaj kondiĉoj al demando (alivorte, NERDAĴO)

Jen nerdaj logikaj kondiĉoj al demando:

kondiĉo pri propozicia enhavo: iu ajn propozicio p.
preparaj kondiĉoj: (i) P ne jam sciu la respondon, ne jam sciu ĉu aŭ ne p veras; (ii) Ne jam memevidentu al P kaj A, ke A donos la koncernan informon je la koncerna tempo sen esti petata.
kondiĉo pri sincereco: P vere volu la informon.
Ekzemploj: "Kioma horo estas?"

[redakti] La fido kiel respondo al la amo de Dio

12335206

La aserto de la apostolo Johano: «Ni konis kaj kredis la amon, kiun Dio havas al ni» diras ke nia kristaneco ekas de la renkontiĝo kun unu Persono. La fido estas la aliĝo al la revelacio de la donacita amo de Dio manifestita en Jesuo Kristo. La kristano estas konkerita de la amo de Kristo, kaj instigita de ĉi tiu amo, li estas malfermita al la amo por la proksimulo. La fido, kiu konsciiĝas pri la amo de Dio, sin montrinta en la trapikita koro de Kristo, vekas siaflanke la amon.

[redakti] Nedankemo!

Rimarku, ke ekzistas speciala demandospeco, per kiu ekzemple instruisto ekzamenas lernanton: la instruisto kompreneble jam scias la respondon (li legis en instruistlibro):

Kiu estas la ĉefurbo de Madagaskaro?
Antanarivo.
Prave! (Anstataŭ: Dankon pro la informo!)

[redakti] Respondoj al demandoj de Mánikchí Ṣáḥib el Epistolo al Mírzá Abu'l-Faḍl

Laŭ la enkonduko (p iii-iv): "Kiel induktita de la enhavo de la dua Epistolo, Mánikchí Ṣáḥib ne estis tute kontenita kun tiu ĉi respondo, anticipinte pli vastan diskutadon pri siaj specifaj demandoj. La plia respondo de Bahá'u'lláh enhavas longan Epistolon, verkitan la 14an de Sha'bán 1299 p.H. (je la 1-a de julio 1882) en la voĉo de Sia sekretario Mírzá Áqá Ján. La Epistolo estas adresita al Mírzá Abu'l-Faḍl, sed longa porcio el ĝi respondas al la demandoj de Mánikchí Ṣáḥib. Bahá'u'lláh deklaras, je la komenco, ke li "malsukcesis konsideri la aferon pli atente, ĉar alie li plenvole agnoskintus ke eĉ ne unu demando estis preterlasita", kaj klarigas ke pro saĝeco liaj demandoj ne estis rekte responditaj, sed eĉ tiam, "la respondoj estis provizitaj per lingvo de mirinda koncizo kaj klareco". Tra la restaĵo de la Epistolo, la teksto de ĉiuj el la demandoj de Mánikchí Ṣáḥib estas sinsekve cititaj kaj detalaj respondoj estas donitaj al ĉiu, kelkfoje rilatigantaj la demandojn al la universal principoj deklaritaj en la unua Epistolo."

[redakti] Konversacio

12335254

- Kiel vi fartas?

- Kiel oni povas farti en tempo de krizo?

- Per kio vi perlaboras?

- Per kio oni povas perlabori nuntempe?

- Ĉu vi trovis loĝejon?

- Ĉu mankas loĝejoj ĉe ni?

- Kial vi ĉiam respondas per demando?

- Kial ne respondi per demando al demando?

[redakti] Ekzameno

Kandidato al grava posteno estas ekzamenata. La ekzamenisto demandas:

"Kiu historia persono kreis nian mondfaman internacian lingvon?"

Neniun respondon.

"Mi certas ke vi scias la respondon," diras la ekzamenisto. "Lia nomo komencighas per litero Z."

Neniun respondon.

"Poste estas litero A."
"Za..., Za...," diras la kandidato. "Ĉu Zanzibaro?"
"Ne ne! Tio estas afrika insulo. Z-A, Z-A..., kaj poste M...."
"Zam..., Zam..., ĉu Zamenhof?"
"Brave, brave! Bonvenon en la Akademion de Esperanto!"

[redakti] Infanaj demandoj

- Paĉjo, kiu estas la ĉefurbo de Francio?

- Mi ne scias, filo mia.

- Paĉjo, en kiu regiono estas Romo?

- Ankaŭ tion mi ne scias.

- Paĉjo, kiel nomiĝas la prezidanto de nia respubliko?

- Mi plu ne memoras.

- Paĉjo, ĉu mi genas vin pro ĉiuj miaj demandoj?

- Ne kara, demandante oni lernas ĉiam multajn aferojn.

[redakti] Alie

Infanino pridemandas la patrinon:

– Panjo, vi diris, ke vin naskis via patrino, kiun naskis via avino, kiun naskis praavino. Sed, komence, de kiu ni venas?

De Adamo kaj Eva, kiuj estis kreitaj de Dio mem. Ili naskis infanojn, kiuj siavice naskis infanojn, ĝis ni.

Poste ŝi sin turnas al patro:

– Paĉjo, de kie ni venas.

– En la komenco estis simioj, de kiuj venis la homoj. La infanino reiras al la patrino:

– Panjo, paĉjo diras, ke ni venas de la simioj, kial vi diris ion alian?

– Filino kara, mi rakontis pri mia familio, ne pri la familio de via patro.

[redakti] Deziras respondi

1294036245422

- ĉiuj demandoj, pri kiuj mi ne kompetentas

A.N.Alfabeta

- amon de ĉarma junulino ne pli ol 90-jara

Edzperantisto

- la demandon: ĉu esti aŭ ne esti?

Hamleto

- kiujn azenojn mi proponus por la prezido de AZE

P.K.Filistrov

- vian blasfemon, se vi sendos ĝin al la redakcia adreso

I.R.Onies

rim. : pro manko de loko ni ne publikigas la adresojn de la anoncintoj, sed pretas peri viajn kontaktojn kontraŭ modesta monsumo.

[redakti] Referencoj

  1. H. D. Saffrey, Les néoplatoniciens et les 'Oracles chaldaïques, Revue des études augustiniennes, 27 (1981), p. 216.
  2. H.-D. Saffrey, « Les néoplatoniciens et les Oracles chaldaïques », Revue des études augustiniennes, t. 27, 1981, p. 210 sq.
Content Navigation
Aliaj lingvoj