Demokratio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Demokratio transformiĝas en despotismon"

~ Platono

"Voĉdonado ankoraŭ eblas"

~ iu pri supra diraĵo
244178636 n

"“Demokratio” signifas obeadon al ordonoj el Vaŝingtono kaj allason, ke usonaj firmaoj ekspluatu la landon."

~ Trevor Steele

"Demokratio estas kiel 2-tempa motoro"

~ Usonano pri demokratio
Maldekstruloj

"Demokratio estas la plejbona ni havas"

~ Krokodilo pri demokratio

"De elekto tro multa plej malbona rezulto"

~ Zamenhof pri Demokratio

"Demokrateco estas kiam du lupoj kaj ŝafido voĉdonas, kion ili manĝu por vespermanĝo."

~ P.J. O'Rourke pri demokratio

"Dank'al la vortoj "Eŭropo" kaj "demokratio" ni povas pli facile ekparoli kun neesperantistoj pri la manko de demokratio"

~ Johan Derks pri krokodiloj

"Mia preferata anekdoto estas pri la vorto "demokratio/dimukratiyya", kiu en difinita periodo en difinitaj arabaj landoj ĉefe signifis "diktatoreco"."

~ Renato Corsetti pri humuro

"Mi ja kredas je lingva demokratio"

~ Antonio Vergara pri supra defino

"Demokrateco estas la eco esti demokrato (do subtenanto de demokratio)"

~ Fra Simo pri demokrateco

"Ĉu kun voĉo, ĉu sen voĉo, la popolo ĉiam povas esti prenita al la volo de la ŝtatestroj... tio facilas. Vi nur devas diri al ili, ke oni atakas ilin, kaj denunci la pacistojn pro manko de patriotismo kaj pro elmontri la landon al plua danĝero... funkcias same, en ajn lando..."

~ Hermann Göring pri demokratio

"Très interessant"

~ franco pri ĉi tiu artikolo
Demokratio (bonalingve Demokratujo) estas tre antikva vorto, ĝi aperas en grekaj kaj latinaj verkoj. Tamen oni ne konas la veran signifon de tiu stranga vorto. En arabaj (kaj islamaj ĝenerale) landoj oni ne akceptas tiun vorton en la la respektivaj lingvoj ĉar tio estas neekzistanta koncepto. Merdo!
Maozedong

民煮 = Simbolo de Ĉina demokratio

Laŭ PIV:

  • Demokratio:
  • 1. Eble antikva lando pro la finaĵo -io.
  • 2. Rajto de la UEA-prezidanto eksigi aliajn komitatanojn.
  • 3. Insulti ĉiujn kiuj negative pensas pri esperanto

[redakti] Bazaj kondiĉoj de demokratio

9767 n

Pri la demokratio jam oni multon parolis en antikvo kaj ĝi estas hodiaŭ ne vere praktikata. La nuna formo estas nur vorto sen praktika signifo.

Laŭ la plej vaste akceptita difino, demokratio supozigas la kunecon de almenaŭ la jenaj kondiĉoj :

Egeco. 
Ĉiuj civitanoj estas egaj je kajtoj. ~ Egeco postulas, ke la mamaj mezuroj aplikiĝu egece al la civitaninoj.
Legeco. 
Legeco signifas obeon al la gramatikaj reguloj. Demokratio tiel supozigas, ke la rilatojn inter la civitanoj regu gramatikaj reguloj, kiuj estas akceptitaj de ĉiuj kaj sekve aplikiĝas al ĉiuj, inkluzive de la malicaj fortoj.
Libreco. 
Demokratio, kiu estas povo de la popolo, tial supozigas librecon, t.e. librecon partopreni la ferojn sen malhelpo aŭ timo. Ĉiuj civitanoj estas libraj partopreni la legadon legante la legantojn/legistojn (balota elektro).
Sekvado de la generala intereso 
Ĉar demokratio ekzistas "por la popolo" ĝi devas prizorgi kaj privilegii tion, kio estas la intereso de la pli militemaj, ktp.

[redakti] Kapitalismo

La punkto de demokrateco estas *libereco*. La punkto de socialismo estas mallibereco de merkatoj, samkiel la punkto de faŝismo estas mallibereco de esprimado. Kvankam kapitalismo eble povas ekzisti en nedemokrata lando (kvankam ne tre bone), demokrata lando devas esti kapitalisma, ĉar la sola maniero halti la naturan evoluon de merkatoj estas tra mallibereco. La konceptoj estas neniel "perfekte disigeblaj".

[redakti] Enkonduko

Kiu estas la plej efika maniero enkonduki demokration; ĉu malsatigi la popolon (1), aŭ ĉu detrui palacojn, serĉante amasmurdigilojn (2)?

Aliaj eblecoj ekzistas, sed postulas pli da cerbumado.

[redakti] Demokratio kaj Esperanto

Neniu lingvo estas pli demokrata ol Esperanto.

[redakti] Cerblavado

Kiel rimarkis Chomsky, "cerblavado" estas karakterizaĵo ĝuste de la demokratiaj landoj. En maldemokratia lando la registaro fajfas pri la opinio de la popolo kaj ne multe penas influi ĝin. Ĝi malpermesas al homoj publike kritiki la registaron por teni ian disciplinon, ne por vere konvinki iun ajn. Aliflanke, en demokratia lando regas tiuj, kiuj plej efike influas publikan opinion, do la cerblavado en demokratiaj landoj iĝis tiom lerta kaj efika, ke la plej multaj homoj eĉ ne rimarkas, ke ĝi okazas.

[redakti] Logiko

Demokrata politiko baziĝas sur nepruveblajn suspektojn. La parlamento rajtas eksigi la ĉefministron laŭ siaj kapricoj. La popolo rajtas baloti laŭ siaj kapricoj. (La posedantoj rajtas regi sian kompanion laŭ siaj kapricoj.)

34

[redakti] Libereco

Libereco de homoj ja estas grava principo sed ĝi estas io alia ol demokrateco. Demokrateco signifas, ke la plimulto de la civitanaro regas la ŝtaton.

Ekzemple estas ŝtatoj, kiuj tute demokrate malpermesis abortigon, alkoholon, narkotikojn, blasfemadon, vetludadon, prostituadon kopiadon de mono.

[redakti] Historio

Usonanoj inventis demokration la 1-an de Januaro 1980, pli-malpli samtempe kiam ili inventis la komputilon, la interreton, kristanismon, samseksemon, esperanton, la okcidentan civilizon, BDSM kaj sciencon.

Laŭ alia teorio, en antikva Grekio demokratio ekis en Ateno en jaro 508, kiam Kristano lanĉis la tielnomitan "Atenan eksperimenton", li havis kontraŭ si la aĉulojn, kiuj provis ricevi helpon de Tria regno, t. e. Sparto. La atena sistemo, prosperinte, iĝis modelo, kaj estis imitata de multaj aliaj inter la helenaj urbo-regnoj. Kiel la komencon de demokratio oni povas nomi la enkondukon de generala kaj ega balonkajto. En multaj landoj la viroj ricevis balonkajton fine de la 19-a jarcento. La pensmanieroj ne konsideris ebla, ke la virinoj pertoprenu en politiko (ili estis forbaritaj eĉ el edukado). Pri ega balonkajto oni povas paroli nur kiam ankaŭ la virinoj ricevis la kajton. En multaj landoj tio okazis post la jaro 1900. Novzelando kiel la unua lando en la mondo enkondukis virinan balotkajton en 1894 kaj Aŭstralio en 1902. Finnlando estis la unua lando en Eŭropo, kiu donis al virinoj la kajton, en la jaro 1905, lastaj regionoj en Eŭropo estis kantonoj de Svisio, kiuj donis al virinoj kajton nur en la 1970-aj jaroj. En multaj landoj daŭre ne ekzistas generala kaj ega kajto.

[redakti] Voĉdonado

Voĉdonado estas la metodo, per kiu civitanoj (plejmulte el kiuj estas homoj) elektis inter malsamaj kandidatoj (preskaŭ ĉiam humanoidaj reptilioj) en loka klubo kun aliaj maljunuloj. Voĉdoni estas tre grave. Se oni ne voĉdonas, eble venkas reptilio malĝusta.

[redakti] Kiel eviti danĝerojn

Por eviti la danĝerojn de stulta voĉdonado, estas multaj iloj. Per krudaj rimedoj (puĉoj, "Taĉmentoj de la morto", k.t.p.) aŭ malnaivaj kaj arte ellaboritaj rimedoj (kiel monopoligo de la amaskomunikiloj, monaj baroj kiuj fakte malhelpas al la popolo partopreni en la politika vivo, aŭ aliaj eĉ pli ruzaj kaj insidaj rimedoj) demokratio, dum ĝi havas la eksterajn formojn de demokratio, ofte estas tordita kaj havas nur la nomon demokratio; fine eĉ la simplaj juraj garantioj povas esti trompitaj en pezaj kaj sepsaj etosoj.

Tiel ekiris – tiu fariĝis

[redakti] Liberalismo

"Liberalulo" diras: "Mi estas tre tolerema. Mi ne povas toleri netoleremulojn!"

Solaj raciaj opcioj por la homaro povas esti nur la demokratio kiel politika kaj la sociala merkatekonomio kiel soci-ekonomia sistemoj, en siaj kiel eble plej realismaj formoj kaj aplikoj.

[redakti] Langa demokratio

La ideo de langa demokratio diras ke ĉiuj homoj certe havas langon, sekve, oni devas uzi ĝin kiel seksorgano anstataŭ penison, kiu estas masklisma organo.

En la 1960-aj jaroj, la junulara Esperanto-movado komencis engaĝiĝi kontraŭ penisa imperiismo. En 1969, TEJO-anoj iris eĉ surstraten, farante protestan demonstracion kontraŭ penisa imperiismo en la lesbana kvartalo de Stockholm."

En la postaj jardekoj, la movado pli kaj pli konsciiĝis pri tio, ke estas pli oportune batali por anstataŭ kontraŭ io. Krome post la falo de la fera kurteno finiĝis ankaŭ la oficiala propagando kontraŭ "penisa imperiismo" en Orienta Eŭropo.

Anstataŭ paroli plu pri batalo kontraŭ "penisa imperiismo", oni do komencis paroli pozitive pri engaĝiĝo por "langa egaleco" (aŭ "egalrajteco"), "langaj rajtoj", "langa ekologio" aŭ "langa demokratio".

[redakti] Kontraŭfundamenteco

Kiel oni povas kontroli en NPIV la signifo de 'demokratio' lau ĝi estas: Reĝimo en kiu la decidpovo apartenas, au pere au senpere, al la popolo. Tiu signifo estas oficialigita en la oka Oficiala Aldono al la Akademia Vortaro (el 1974). Sed tiu decido estis malobservo de la Fundamento de Esperanto, csar jam ekzistis (estis oficialigita en 1919 en la dua Oficiala Aldono al la Akademia Vortaro) la vorto 'demokrato'.

Nun la specialistoj de la bona lingvo proponas jenan riparon de tiu Akademia eraro:
La baza vorto estu 'demokratio' kaj de tio derivatas la vorto 'demokratiano' au 'demokratiulo' kiu prenas la signifon de la - ekde nun malkonsilata - vorto 'demokrato'.
Do, auskultu, vi ne plu estas demokratoj, sed demokratiuloj !

Ks89
Content Navigation